
La celoj de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) estas jenaj:
La daŭra klopodo estas oferti la ekzamenojn ne nur dum la Universalaj Kongresoj sed porti ilin al la esperantistoj en iliaj hejmregionoj. Tio postulas de IEK kunlaboron kun Landaj Asocioj, TEJO-Sekcioj, kun internaciaj kaj klerigaj centroj aŭ universitatoj en la okazigo de diversnivelaj ekzamensesioj.
Ekde la starigo de la ekzamenoj de ILEI/UEA efektiviĝis sesioj en la plej diversaj mondopartoj, de Britio ĝis Norvegio, de Usono ĝis Koreio kaj Togolando, Cinio, Pollando, Svisio, ktp kaj tio okazis en la plej diversaj kadroj: Universalaj Kongresoj, LIBE-Kongresoj, IJK; Eŭropaj, Amerikaj, Afrikaj kaj Azia Kongresoj, Someraj Universitataj Kursoj, ktp.
La ekzamena laboro ne estas limigita al sep membroj de IEK. Laŭ la regularo IEK rajtas nomi rajtigitajn ekzamenantojn, kiuj konsistigas la Inter-nacian Rajtigitan Ekzamenantaron (IRE).
Nuntempe en IRE membras konataj pedagogoj kaj metodikistoj de la Esperanto-medio, kiuj mem havis la eblecon ekzameni kunlabore kun IEK-anoj. Por konservi la ekzamenan nivelon IEK certiĝas, ke ĉiu loka ekzamena komitato enhavu almenaŭ unu membron de IEK aŭ iun, kiu jam kelkfoje ekzamenis sub ties gvido.
IEK kunlabore kun la membraro de IRE konstante ellaboras specimenajn testojn por disponigi al la diversaj centroj dezirantaj okazigi ekzamensesiojn.
UEA kaj ILEI lanĉos en baldaŭa estonteco ekzamenojn por la supera nivelo. Komisiono jam estas starigita tiucele kaj la nuna tasko estas la prilaboro de taŭgaj testoj por funkciigi la sistemon.
Por la supera nivelo nepra kondiĉo plenumota de la kandidato estas profiinda kono de la gramatiko, kapablo apliki la lingvon sur plej diversaj kampoj, kaj detala scio pri la historio kaj kulturo de Esperanto kaj de la organizado ene de ĝia komunumo.
Daŭra strebo de IEK estas, ke ĉi tiuj ekzamenoj iam estu oficiale agnoskitaj de provincaj, ŝtataj aŭ eĉ interŝtataj edukaj instancoj, ke la ILEI/UEA-Ekza-menoj akiru prestiĝon kaj rekonon ne nur ene de la Esperanto-medio, sed ankaŭ ekster ĝi.
Evidente, nek ILEI nek UEA celas per ĉi tiuj ekzamenoj nuligi la ĝisnunajn ekzamenajn sistemojn de Esperanto, kiuj kelklande jam estas organizataj. Ni proponas normon kaj ekzamenajn teknikojn celantajn internaciiĝi iom post iom per disvastigo en kaj ekster nia komunumo.