
Universala Esperanto-Asocio (UEA) dum longa tempo funkciigis sistemon de ekzamenoj. Aliflanke, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) ellaboris sian propran sistemon. UEA reformis siajn ekzamenojn en 1982 sub la gvidado de la estrarano Baldur RAGNARSSON por restarigi la elementan kaj mezan nivelojn intertempe ne plu funkciintajn.
De tiu tempo, la ekzamenoj estis proponataj je tiuj niveloj dum la Universalaj Kongresoj, ĝenerale sub la gvidado de ties verkinto, mag. Irena SZANSER, kaj averaĝe dudeko da kandidatoj sukcesis ĉiujare.
Samtempe la supera nivelo ĉesis funkcii; ĝi ja estis tiom postulema, ke nur kvin personoj en la mondo sukcesis trapasi ĝin. Tion kaŭzis ne la nivelo en si mem, sed la severaj devigoj pri legado kaj preparado, kiujn povus plenumi nur homo kun abunde da libera tempo.
En 1986 ILEI transprenis la edukajn taskojn de UEA kaj kadre de ili jam en 1988 transformis la internaciajn ekzamenojn, unu el la plej gravaj komunaj projektoj de ambaŭ organizaĵoj.
La ekzamena sistemo estis relanĉita en 1989 en la samaj niveloj, kiuj ĝis hodiaŭ ekzistas, kaj nuntempe troviĝas sub la gvidado de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK). La prezidanto estas s-ino Mireille Grosjean (Svislando) kaj la sekretario s-ro Reza Torabi (Irano).