Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea interneagadkampojservojdelegita reto › jarlibro

Jarlibro

Jarlibro kaj Gvidlibro

Ĉiuj individuaj membroj de UEA ricevas ĉiujare JarlibronGvidlibron tra la Esperanto-Movado. Ambaŭ eldonaĵojn eblas ankaŭ mendi ĉe la Libroservo de UEA.

Multaj membroj de UEA ne scias kiom da diversaj informoj troviĝas en la Jarlibro kaj Gvidlibro. Vi trovos tie: priskribon de ĉiuj ĉefaj agadoj de UEA, ĝiaj Oficejo kaj institucioj; la nomojn, adresojn kaj taskojn de ĉiuj komitatanoj, komisiitoj kaj aliaj respondeculoj de la asocio; adresojn kaj mallongajn priskribojn de ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj, kulturaj kaj sciencaj institucioj ktp; praktikajn informojn pri transpagado, telefonado, korespondado, kaj uzado de la Delegita Reto; nomojn, adresojn kaj fakojn de ĉ. 1800 delegitoj kaj fakdelegitoj en pli ol 90 landoj.

La Gvidlibro enhavas preskaŭ ĉion krom la Delegita Reto.

Se vi havas iun ajn demandon pri la internacia Esperanto-movado, serĉu do respondon unue en la Jarlibro. Eĉ se respondo tie ne troviĝas, plej verŝajne vi malkovros individuon aŭ asocion kiu povas helpi vin.

UEA volonte ricevas raportojn pri spertoj kun la Jarlibro, ĉu pozitivaj ĉu negativaj, kaj proponojn por fari ĝin ankoraŭ pli utila.

Lasta ŝanĝo:
2006-01-20
Adreso:
http://uea.org/agadoj/jarlibro.html