Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea interneagadkampoj › kec

KULTURAJ ESPERANTO-CENTROJ (KEC)

Petro Chrdle, UEA-komisiito pri KEC

A) Kio estas Kultura Esperanto-Centro? Unue, antaŭ ol povi paroli pri KEC aŭ listigi ilin necesas ja akcepti iun difinon prian.

Verŝajne pli simplos difini, kion ni (aŭ almenaŭ mi) NE komprenas kiel KEC:

1. Do ne estas KEC universitato, lernejo aŭ ajna simila institucio (ĉu profesia, ĉu amatora)., kiu okupiĝas pri instruado de Esperanto.

2. Landa E-Asocio, loka E-klubo, faka E-Asocio, kiu kunvenadas en iu ejo por esperantumi, havas siajn programojn, ofte agadas simile kiel KEC, sed kies agado apartenas al tiu kategorio, kiun ni nomas "landa agado" aŭ "faka agado"

3. Eldonejo aŭ libroservo, kiu okupiĝas nur pri la eldonado kaj/aŭ disvastigado de E- literaturo. Kvankam mi komprenas literaturon neevitebla parto de kulturo, ja por povi esti nomata "centro" ĝi estu ne nur produktejo, resp. vendejo de libroj, sed ankaŭ almenaŭ de tempo al tempa aranĝanto de kulturaj eventoj, eble kunigitaj kun la literaturo.

4. Ankaŭ ne interreta TTT-paĝo, sendepende de tio, ĝis kiu grado ĝi okupiĝas pri la E-kulturo.

Kio do estas KEC? Mi ne kuraĝas proponi la difinon, sed petas vin ĉiujn proponi iun laŭ via kompreno. Ankaŭ mi faros. Kaj sekve ni strebu veni kolektive al iu ĝenerale akceptebla difino.

B) Trarigardo de ekzistantaj KEC, pri kiuj mi konscias (sendepende de tio, ĉu ili estas iel ligitaj al UEA aŭ al alia jure ekzistanta E-Asocio, ĉu al jure ekzistanta neesperantista organizaĵo aŭ ĉu ĝi havas kompletan juran memstarecon). Mi petas vin se eble rapide trovi vian KCE kaj kontroli, ĉu ĉiuj indikoj estas en ordo, eventuale sendi al mi aktualigon, ke mi povu baldaŭ aperigi jam aktuale validan liston de kulturaj E-centroj.

AŬSTRIO:

Internacia Esperanto-Muzeo Hofburg,
Michaeler Kuppel, AT-1010 WIEN;
Tel.: (01) 53 55 145
rete: mayer@grill.onb.ac.at
Direktoro Herbert Mayer.
Muzeo kaj profesie prizorgata libraro kun elektronika katalogo kun Esperanto kiel serĉlingvo.

Esperanto-paradizo
Dresdnerstr 126/31, AT-1200 WIEN
Tel.: +43 664 59 69
Gvidanto: Amir Mirjavadi

BELGIO

Esperanto-domo de Antwerpeno
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Tel.: (03) 234 3400
rete: esperanto@fel.esperanto.be

BULGARIO

Esperantista Domo de Kulturo str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 RAZGRAD;
Tel.: +359-84-32694
rete: esperanto_razgrad@mail.bg

ĈEĤIO

KAVA-PECH, Kongresa kaj kleriga entrepreno de Petro Chrdle Anglicka 878, CZ-252 29 DOBRICHOVICE;
Tel.: (02) 5771 22 01 Fakso: (02) 5771 21 26
rete: info@kava-pech.cz Petro Chrdle
Eldonas lernilojn kaj fakan literaturon; aranĝas kongresojn, konferencojn, seminariojn, kolokvojn; disvastigas informojn pri Esperanto.

Pensiono Espero por handikapuloj kaj ĉaretuloj Pensiono Espero, CZ-294 12 SKOKOVY;
Tel.: (0329) 789 505
Direktoro: D-ro Josef Hradil.
Organizas resanigajn restadojn, seminariojn, kunvenojn - precipe por esperantistoj-handikapuloj.

Somera Esperanto-Tendaro Lanĉov Hartmannova 1128, CZ-674 01 TREBIC;
Tel. (618) 21 909
rete: podhradska@volny.cz (ne dum la julio/aŭgusto) Respondeculo: s-ro Pavel Sittauer. Organizanto de la Esperanto-tendaro dum julio-aŭgusto kun lingvaj kursoj (kaj de Esperanto, kaj de naciaj lingvoj: la angla, la germana, la franca) dusemajnaj.

ESTONIO

Religia kaj Turisma Domo Mere 83-3, EE-45501 VOSU;
Tel.: (32) 38 114 (hejmo), (32) 38 572 (ofic.)
Respondeculo: s-ro August Kilk.
Organizas kursojn, gvidas religian kaj turisman domon en Esperanto kaj aliaj lingvoj.

FRANCIO

Kulturdomo de Esperanto Kastelo Gresillon, FR-49150 BAUGE;
Tel.: 02 41 89 10 34 Fakso: 02 41 82 55 22,
rete: kastelo.gresillon@free.fr
Respondeculo: Henri Boyet
Organizas aŭ gastigas kursojn, prelegojn, distraĵojn kaj ekskursojn, disponigas, krom ĉambroj, bibliotekon, libroservon kaj butikon.

Esperanto-Centro La Kvinpetalo Rue du Lavoir, FR-86410 BOURESSE; Tel.+ fakso: +33 (0)5 49 42 80 74
rete: kvinpetalo@club-internet.fr
Organizas staĝojn pri lingvo-instruado, preparadon por ekzamenoj.

GERMANIO

Interkultura Centro Herzberg (ICH) Grubenhagenstr. 6, DE-37412 HERZBERG - la Esperanto-urbo;
Tel.: +49(0)5521-5983 Fakso: -5983
rete: esperanto-zentrum@web.de Petro Zilvar
Organizas kursojn, ekzamenojn, klerigajn, kulturajn kaj infanajn aranĝojn; biblioteko, arkivo, muzeo, tranoktejo; kunlaboro kun oficialaj instancoj de la Esperanto-urbo.

HUNGARIO

Esperanto-Domo en Budapeŝto str. Leiningen 4, HU- BUDAPEST XIX; Respondeculo: Szilvasi Laszlo
Tel.: (01) 2828885 Fakso:
rete: szilvasi@eventoj.hu
Esperanto-centro kun modernaj komputiloj, printiloj, faksiloj, datenbazoj, ĝi ebligas al ĉiuj agemuloj labori por Esperanto.

JAPANIO

Esperanto-domo en Jacugatake Aza Singenbara 1897-1, Ooaza Koarama, Nagasaka-tyo, Kitakoma-gun 408 Respondeculo: s-ino Murata Kazuyo Tel./fakso: (0551) 32 7335
rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KOREIO

Kultura Esperanto-Centro Seulo
rete: esperant@unitel.co.kr
Direktoro: Lee Jung-Kee

KROATIO

Internacia Kultura Servo pp/pk 499, Bozidara Magovca bb, Travno, HR-10010 ZAGREB;
Tel.: (1) 66 01 626 Fakso: (1) 66 01 619
rete: mcuk-iks@zg.tel.hr
Peras kulturajn rilatojn per Esperanto, organizas Pupteatran Internacian Festivalon, popularigas Esperantan kaj kroatan kulturojn, disvastigas la Zagreban Metodon.

Esperanto-domo Kostrena Kostrena Sodici 3
Tel.: (051) 51 289 478
rete: si-rijeke@ri.tel.hr

NEDERLANDO

Internacia Esperanto-Instituto Riouwstraat 172, NL-2585 HW DEN HAAG;
Tel.: (070) 355 66 77 Fakso: (070) 359 44 22
rete: cseh@iei.nl
Edukas instruistojn por la Cseh-metoda instruado, vendas brokantaĵojn, malnovajn Esperanto-revuojn, raraĵojn.

POLLANDO

Internaci Studumo pri Turismo kaj Kulturo str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 BYDGOSZCZ;
Tel.: (52) 341 57 44 Fakso: (52) 346 00 82
rete: turismo@bydg.pdi.net
Organizas kursojn por personoj kun minimume meznivela eduko por akiri la kvalifikojn de Esperanto-kursgvidantoj, gvidantoj de porinfanaj aranĝoj, internaciaj vojaĝ-gvidantoj, organizantoj de turismo; preparas por la kvalifikoj de profesia Esperanto-instruisto, de specialisto pri internacia turismo, diplomita turisma ĉiĉerono. Kunlaboras kun AIS.

SLOVENIO

Inter-Kulturo Besednjakova 1, SI-2000 MARIBOR; Tel.+ fakso: (062) 100 669
rete: "Zlatko Tisljar" zlatko.tisljar@siol.net Direktoro Zlatko Tisljar.
Eldonas Esperantajn librojn kaj lernilojn; organizas publikajn tribunojn, seminariojn, konferencojn kaj kongresojn; ellaboras projektojn por peti financadon de EU-fondaĵoj.

SVEDIO

Esperanto Garden (Esperanto-Domo en Lesjofors) SE-680 96 LESJOFORS;
Tel.: (0590) 609 09 Fakso: (0590) 303 09
rete: egarden@esperanto.se Respondeculoj: Bengt Nordiof, Lennart Svensson
Organizas kursojn, seminariojn kaj renkontiĝojn.

SVISLANDO

Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia C. P. 5038, CH-2305 LA CHAUX-DE-FONDS;
Tel.: (032) 967 68 31 Fakso: (032) 967 68 29
Aktivisto C. Gacond. Fako de la Urba Biblioteko kun pli ol 20 mil bibliografiaj unuoj, unu el la plej kompletaj en la mondo pri interlingvistiko.

Kultura Centro Esperantista CP 311, CH-2301 LA CHAUX-DE-FONDS;
Tel.: (032) 92 67 407
rete: kce.esperanto@bluewin.ch
Organizas la semajnfinajn kursojn por komencantoj, la dum-semajnajn por progresintoj kaj korespondajn por komencantoj; libroservo.

TOGOLANDO

Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETO) B. P. 13169, LOME;
rete: esp.togo@cafe.tg
Organizas kursojn surlokajn kaj korespondajn precipe por la togolandaj esperantistoj; organizas seminariojn por kurs- kaj klub-gvidantoj; preparoj por la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.

Lasta ŝanĝo:
2008-04-14
Adreso:
http://uea.org/agadoj/kec.html