
Tio estas personaj retadresoj en la retregiono @uea.org, kreataj por la membroj de UEA.
La adresoj estas plusendaj - ili tre utilas tiukaze, se la ordinara ("vera") retadreso de la membro subite ŝanĝiĝas aŭ ĉesas funkcii. Tiukaze sufiĉas sendi informon al la adreso sekretario@co.uea.org, indikante la novan "veran" retadreson, kaj tuj poste la uea.org-adreso jam plusendos la poŝton al via nova adreso.
Grava specifaĵo de la adreso estas ebleco de ĝia E-lingva filtrado - vi povas trankvile publikigi ĝin en retaj paĝoj, uzi por korespondado en retaj listoj - kaj scii, ke spamaĵoj, skribitaj en aliaj lingvoj, krom Esperanto, vin ne atingos. E-spamaĵoj vin tamen povas atingi, sed feliĉe ili estas tre maloftaj. La filtrado povas esti laŭdezire funkciigita kaj malfunkciigita.
La adresoj estas aktivigataj nur persone ĉe la reta Jarlibro - http:/reto.uea.org.
Kiam vi sendas vian adresŝanĝon al sekretario@co.uea.org, ĝi devas esti ("mane") traktita. Tio daŭras iom da tempo, depende de kiom okupita la sekretario estas. Kutime verŝajne ne daŭros pli ol du labortagojn. Kiam la ŝanĝo estas administrita al la datumbaz-komputilo, ĝi devas ankoraŭ plumarŝi al la retpoŝt-servilo tio okazos ĉiu matene je la 6:00, MET. (Samlonge daŭros ĉiuj aliaj ŝanĝoj).
Interalie ankaŭ la adresŝanĝo de la plusenda adreso mem pere de http://db.uea.org ne okazas tuje kaj povas daŭri de kelkaj horoj ĝis tuta tago antaŭ ol la ŝanĝo estas registrita en la retpoŝt-servilo.
Vi (preskaŭ) tute pravas. Cetere, ne estas nur tiuj 5 vortoj, sed multe pli. Fakte, la vera algoritmo estas iom pli komplika: la programo tralegas la retpoŝton (nur la unuajn 200 liniojn), kaj donas poentojn al ĉiu Esperanta vorto kiun ĝi konas. Se la sumo de ĉiuj poentoj estas 2 aŭ pli, tiam la retpoŝto estas konsiderata "Esperanta".
Vortoj kun valoro 2: saluton, sci[i-a-o]s, dankon, ĉu, dankas, kial, est[a-i-o]s, ĉiam, krokodil[o-a]j?n?, ĉiu, hav[a-i-o]s, ĉial, esperant[ao]j?n?, ĉiel, bonvolu.
Vortoj kun valoro 1: kaj, amas, jes.
Vortoj kun valoro 0.5: min, vin.
Do, retpoŝto kun nur "mi amas vin" ricevos 0.5+1+0.5 poentojn, kaj estos sekve konsiderata "Esperanta". (La "?" kaj [o-a] signoj en la vortoj estas "Regulaj esprimoj").
Kompreneble, la programo povus esti pli inteligenta. Sed plejmultajn retleterojn ĝi korekte traktas.