
Ni, membroj de la UEA-Komisiono por la Araba Mondo, deziras esprimi nian grandan bedaŭron rilate al la sanga ondo, kiun nun travivas Palestino kaj Israelo.
Organizo, kia nia, kiu ankaŭ defendas homajn rajtojn kaj pli specife la lingvajn, ne povas silenti antaŭ la perfortaj atakoj al la civila loĝantaro tiom israela kiom palestina. Ni deziras aldoni nian voĉon al tiuj de pluraj aliaj en la mondo por kondamni ĉian agreson kaj perforton kaj ni alvokas kaj la israelan kaj la palestinan registarojn serĉi la vojojn por atingi baldaŭ pacan finon al ĉi tiu konflikto, sen pliaj murdoj.
En ĉi tiuj malhelaj horoj de sufero por ambaŭ popoloj, ni esperas, per subteno kaj solidareco al la civila loĝantaro, ke paco kaj justeco superregos.
Feliĉe ekzistas kelkaj, kvankam malmultaj, kiuj eĉ nun per projektoj de edukado, flegado, arto proksimigas homojn el ambaŭ popoloj kaj tiel konservas la revon de interhoma komprenado. Esperantistoj lau sia idealo devas ne manki en tiuj rondoj.
Ne estas multo, kion ni povas konkrete fari. Por tamen substreki la respekton por ĉiuj viktimoj, kaj ankaŭ por substreki la fakton, ke esperantistoj dum sia tuta historio ĝenerale ne akceptis militon kiel normalan manieron solvi intergentajn konfliktojn ("ne al glavo sangon soifanta" - diras tre konata linio de nia himno), ni decidis lanĉi kampanjon, kiu estas paralela al tiu jam lanĉita kun sukceso por helpi afganajn viktimojn.
La kampanjo, kies nomo en la araba kaj en Esperanto estas "Lughatu-ssalam / Lingvo de Paco", konsistas el tri eroj:
Al tiuj du eroj aldoniĝas 3a ero, tio estas la ret-listo "hiwar-al-hadharat / interciviliza-dialogo" por favori en pluraj lingvoj (inkluzive de Esperanto) dialogon inter araboj kaj nearaboj.
Ni esperas, ke per instruado pri Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj, ni kontribuos al pli bona kaj paco-ebliga etoso en la regiono. Ni certas, ke pluraj el vi volos partopreni kaj instigi la esperantistojn de sia lando partopreni. La maniero por kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon al la konto Espero "por lingvo de paco 2", per la kutimaj pagmanieroj al UEA.
Se vi volas korespondi ĝenerale pri la kampanjo kaj pri la maniero popularigi ĝin inter esperantistoj, bonvolu sendi ret-mesaĝon al Atilio ĉe iei001@tiscali.nl.
Dankon!
Atilio ORELLANA ROJAS
Araba komisiono de UEA