UEA lanĉas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun premio de 3 000 EUR.
Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon pri la nova retejo por montri Esperanton kiel ni fieras pri ĝi: moderna ideo, alloga lingvo.
Kion?
La nova retejo havu koncizan prezenton pri Esperanto, kiel lerni ĝin, kiel partopreni la komunumon, kaj kiel iĝi “Amiko de Esperanto”. La baza ideo videblas ĉe http://provo.esperanto.net/eo. Vi povas libere uzi partojn de ĝi por krei vian propran version. Ĝi povas havi pli aŭ malpli da enhavo/rubrikoj laŭ tio, kio laŭ vi taŭgus.
Kiel?
Por partopreni, simple komencu krei la retejon, almenaŭ en Esperanto.
Kia ĝi estu?
Pri tekniko:
La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6) ĉar ĝi devus funkcii sur la serviloj de UEA.
Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi.
Reguloj:
La limdato por prezenti vian proponon estu la 17-a de oktobro je la 14-a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo.
La Estraro de UEA konsideros ĉu la proponita retejo atingis pli bonan rezulton ol provo.esperanto.net kaj tiukaze anoncos la gajninton de la premio. Se ĝi ne atingos tiun nivelon, la konkurso/konkurado estos nuligita.
La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi alilingvajn versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto.
Por pliaj informoj, se vi havas demandojn aŭ por sendi vian proponon skribu al
Alvoko por krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 664 (2017-01-18)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)
Serĉata: nova redaktoro de "Esperanto"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 658 (2016-12-14)
Konkurso por paĝaro pri Zamenhof
Gazetaraj Komunikoj n-ro 654 (2016-11-29)
Novaj gvidantoj por la Belartaj Konkursoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 653 (2016-11-28)