Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝomembriĝo › pagmanieroj

Pagmanieroj

En landoj kun peranto de UEA, ni rekomendas uzi tiun plej facilan vojon por kotizoj, UK-aliĝoj ktp. Ĉiam klare indiku la celon de via pago! Jenaj rimedoj ekzistas por rekte pagi al UEA:

Bankoj:

Poŝtobankoj:

Ĉiuj kontoj estas nome de Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam.

Atentu: Ofte estas (poŝt)banka depreno por pagoj el eksterlando; tiakaze aldonu minimume €10,00 por kovri la bankkostojn. Pagoj ene de Eŭropa Unio pagataj laŭ la "SEPA"-transpagsistemo estas senkostaj.

Ĉekoj: Plej konvenaj estas ĉekoj en eŭroj. Se vi sendas ĉekon bv. aldoni 23,00 eŭrojn por bankkostoj.

Kreditkartoj: UEA akceptas Eurocard/Mastercard/Access, American Express kaj Visa/Carte Bleue. Atentu, ke se vi pagas kreditkarte libroservan fakturon aŭ kongresan mendon, UEA devas plialtigi la sumon pagotan je 5% pro administraj kostoj, tiel ke ĉe grandaj sumoj, pago per banka ĝiro aŭ ĉeko ofte kostas malpli. Se vi pagas kreditkarte UEA-membrokotizon, kotizon de Societo Zamenhof aŭ Patrono de TEJO, aliĝkotizon de Universala Kongreso, donacon al UEA, aŭ abonon al EsperantoKontakto debetiĝas al vi nur la kotizo aŭ donaco, sen aldono de 5%.

Por pagi kreditkarte, necesas:

Se temas pri Visa aŭ Mastercard, necesas doni ankaŭ la tri ciferojn, kiuj troviĝas je la fino de la serio presita dorse de la karto.

Ekzistas sekura servilo en la retejo www.uea.org per kiu oni povas protektite sendi la kreditkartajn informojn al la CO. La sekura pagoformo atingeblas el la parto Aliĝoj: http://uea.org/alighoj/ kaj estas aŭtomate proponata en la retejaj aliĝ- kaj mendformoj.

PayPal: Nun eblas uzi PayPal por pagoj al UEA (favore al la retadreso "financoj@co.uea.org"). Estas 5%-a administra aldonkosto, same kiel rilate kreditkartajn pagojn, kun la samaj esceptoj; detalojn vidu ĉi-supre.

Monbiletoj: Ne ĉiuj biletoj estas ŝanĝeblaj en Nederlando; kelkaj nur je kurzo ne simila al la oficiala kurzo en la lando de emisio.

Lasta ŝanĝo:
2011-03-16
Adreso:
http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html