Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2007 › KIMURA Goro Christoph

Dokumentoj

Ĉu malplimultaj lingvoj estas ekonomiaj malvenkintoj?

(resumo de la prelego de KIMURA Goro Christoph)

Kimura Goro ChristophPrilingvajn esplorojn, kiuj koncernas la ekonomian aspekton, oni povus subsumi sub la nomo "ekonomiko de lingvoj". En tiu esplorkampo troviĝas provoj starigi ligon inter mono kaj lingvo. Tiaj provoj kutime metafore aplikas pensojn pri mono al lingvoj, por klarigi kaj pravigi disvastiĝon de grandaj lingvoj. Male, en tiu ĉi prelego mi provos utiligi pensojn pri t.n. komunumaj monoj por valorigi malplimultajn lingvojn kaj lingvan diversecon. La prelego celas alporti al "ekonomiko de lingvoj" pli kritikan kaj kreivan aliron ol la ĝis nun praktikatan.

Literaturo

KIMURA Goro (2003) "Kune por pli solidareca mondo - Komunuma mono kaj Esperanto", Japana Esearo 3, Libroteko Tokio, p. 66--70.

Gengo-tuuka ron saiko tiikituka ron ga gengo no keizaigaku ni toikakeru koto [Repensi la komparon inter lingvo kaj mono el vidpunkto de komunumaj monoj], en: MASIKO Hidenori (red.): Kotoba, Kenryoku, Sabetu gengoken kara mita zyohozyakusya no kaiho, Sangenŝa 2006, p. 79--106.

Biografieto

Akademia grado: doktoro (Dr. phil.)

1974 naskiĝo en Nagoya, Japanio
1992--1997 studento de Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj
1997--2002 studento ĉe Hitotsubashi-Universitato en Tokio
2002 doktoriĝo ĉe Hitotsubashi-Universitato
2002--2004 docento ĉe Keio-Universitato en Huzisawa, apud Tokio
2004-- docento ĉe Sophia-Universitato en Tokio

esplorkampoj:
lingva sociologio, precipe lingvaj rajtoj kaj lingva politiko

Lasta ŝanĝo:
2007-07-02
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/07-kimura.html