Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2007 › YAMASAKI Seiko

Dokumentoj

Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto

(resumo de la prelego de YAMASAKI Seiko)

YAMASAKI SeikoEn Japanio okazis la movado "El Eŭropo en Azion" du fojojn. Unue en la malfrua XIX-a jarcento, kaj due post la fino de la dua Mondmilito. La unua estis reakcio al "El Azio en Eŭropon" de Hukuzawa Yukiti, la "Voltero en Azio", kaj la dua fare de la amaso sur la tajdo de la reveno de patriotismo post la flagelantismo. La dua estas akceptata de plimulto de la japanoj, kio simbolas la reakciiĝon de tiu lando.

Mia starpunkto ne estas tia. Oriento kaj Okcidento estas ne geografiaj konceptoj, sed historiaj.

Estas fluo de penso kiu rigardas la historion kiel procedon de la malvolviĝo de la libero. Mi akceptas ĝin kaj rigardas la Okcidenton la patrolando de la libero, dum Azio simbolas la malliberon: Se citi el la filozofio de la historio de Hegelo, en Azio la spirito de la homo estis mergita ankoraŭ en la natureco, kaj la individuo, ne akirinte en si la rajton de la libereco kiel subjektiva personeco, dependas de la naturaj akcidentoj. Tiu azia principo estis bazo de la japana imperiismo kaj ankoraŭ nun de la reakcia reĝimo. La tezo de la nuna Universala Kongreso havas ne pasintan sed prezencan signifon en tiu ĉi kongresa lando.

Bibliografio

  • G. W. F. Hegelo, Filozofio de la historio
  • K. Markso, Skizo de la kritiko de la politika ekonomio
  • M. Weber, Kolektitaj disertacioj pri religia sociologio
  • W. Lenin-Uljanov, Evoluo de kapitalismo en Rusio
  • Umesao T., Ekologia rigardo de historio pri civilizacioj

Biografio

Naskiĝis 1929;

Matrikuliĝis en 1949 en la universitato de Tokio, fakultato de la Ekonomiko; seminariis sub profesoroj TAKAHASI Kôhatirô kaj TUKA Hisao pri ekonomia hisotorio; disertis pri la industria monopolo en la XVI-a kaj XVII-a jarcentoj en Anglujo (ne publikigita);

Licencio pri ekonomiko en 1952;

Dungiĝis ĉe Mitsui & Co., firmao en internacia komerco kaj deĵoris en ties filioj en Novjorko 1960/64 kaj en Parizo 1976/81, dum kiu interrilatis kun lokaj esperantistoj, precipe en Parizo kun Warinĝien kaj Jean Thierry;

Aliĝis en 1982 al la Centro de Trejnado de Entreprenuloj Bussan, filio de Mitsui;

Eksiĝis de Mitsui por koncentriĝi en la tasko de la Centro;

Eksiĝis de Mitsui kaj fariĝis pensiulo en 1999;

Elektiĝis en 1992 al la Akademio de Esperanto ĉefe je la subteno de francaj akademianoj;

Prezidanto de la Estraro de JEI (Japana E-Instituto) 1989-1998;

Komitatano de UEA 1989-1999(?);

Docento ĉe la universitato Dokkyô pri internacia komerco kaj pri la angla lingvo en la komerco 1989-2001.

Verkoj

1989. La artikolo; komparo de ĝiaj uzoj inter Esperanto, la angla kaj aliaj etnaj lingvoj rilate al propraj nomoj kaj abstraktaĵoj, Privata eldono.

1991. Etimologia vortareto pragmata de Esperanto, kaj ĝia suplemento ĝis la 11-a eldono. Libroteko Tokio.

2000. Enkonduko en la japanan. Fonto.

Disertacioj

1994. Individuaj artikoloj. En: Manlibro pri politiko. Flandra Esperanto-Ligo.

2000. Aglutineco de Esperanto. En: Festlibro por Andr Albaŭlt,Iltis.

Lasta ŝanĝo:
2007-07-02
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/07-yamasaki.html