Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2007 › Zhu En

Dokumentoj

Esperanto kaj Bakin

(resumo de la prelego de Zhu En)

Zhu EnUnu el la plej konataj ĉinaj verkistoj de la 20-a jarcento, la granda esperantisto Bakin forpasis la 17-an de oktobro 2005.

Bakin aktivis en la Esperanto-movado ekde la 1920-aj jaroj, kiam li ankaŭ tradukis el Esperanto al la ĉina verkojn de E. De Amicis, A.Tolstoj kaj Akita Ujaki. En 1932 li ĉinigis la romanon "Printempo en aŭtuno" de Julio Baghy. Ĝi forte tuŝis lin kaj inspiris lin verki ĉinlingve sian propran romanon "Aŭtuno en la printempo", kies Esperanta traduko aperis en 1980. En Esperanto aperis ankaŭ liaj romanoj "La familio" kaj "Frosta nokto"...

En tiu ĉi artikolo troviĝas jene:

En 1980 Bakin flugis al Stokholmo por partopreni la 65-an UK. Tio surprizis liajn amikojn ĉinajn kaj svedajn. Li diris: "Antaŭ mia vojaĝo miaj amikoj admonis min, ke en tiel granda aĝo mi ne partoprenu tian kongreson. Ili ne sciis, ke en la pasintaj jaroj mi neniam perdis intereson pri la internacia lingvo. Kaj post la kongreso mi havas pli grandan fidon al Esperanto. Esperanto certe fariĝos komuna lingvo de la homaro."

En Stokholmo li diris al siaj svedaj amikoj: "Esperanto sendube disvolviĝos rapide, sed ĝi ludas nur rolon de komuna helpa lingvo, anstataŭante neniun nacian lingvon... Se ĉiuj ellernos Esperanton, aperos tute nova situacio en la mondo." En 1981 Bakin estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis membro de la Honoraj Komitatoj de ambaŭ Universalaj Kongresoj okazintaj en Pekino, en 1986 kaj 2004. Dum la tuta vivo Bakin amas Esperanton kaj batalis por Esperanto. Li enkorpigis en si la ideon de Esperanto.

Biografio

Mia nomo estas Zhu En, kaj Zhu estas familia nomo. Mi estis naskita la 23an de februaro, 1965. De Septembro 1984 ĝis Julio 1987, kiel studento mi lernis pri Kemio en Taizhou-a Kolegio por Instruistoj. Printempe, 1985 mi komencis lerni Esperanton postklase en Ĉina Koresponda Esperanto-Lernejo. Mi estas fondinto de Esperanto-Asocio sub Taizhou-a Kolegio por Instruistoj (fondita en la 18a de Majo, 1985), Esperanto-Lernejo por Geknaboj en Linhai (fondita en la 1a de Junio,1989) kaj Taizhou-a Esperanto-Asocio(fondita en la 8a de Aŭgusto,1996). Mi estas membro de Ĉina Esperanto-Ligo kaj UEA(kun helpo de KAEM),membro de konsiliantaro de Taizhou-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj Zhejiang-a Esperanto-Ligo,prezidanto de Taizhou-a Esperanto-Asocio. Kiel membro de Ĉina Eduko-Societo,Ĉina Kemio-Societo kaj Internacia Unio de Pura kaj Aplikita Kemio,mi studas Mikroskala Kemio-Eksperimento kaj Eduko de Verda Kemio en mezlernejo,kaj partoprenis kaj prelegis en la 17a Internacia Konferenco pri Kemio-Eduko kaj la 40a Kongreso de Internacia Unio de Pura kaj Aplikita Kemio en Pekino. Kiel ano de esperantistaro,mi studas postlabore pri Literaturo por infanoj kaj geknaboj,la valoro de Esperanto en instruado de fremdalingvo, E-Movado, Esperanto en Bakin,interŝanĝo pri kulturo inter Taizhou kaj Japanio ktp. Mi Esperantigis Kanto pri Verdo kaj Paseo de Binĝin, Printempo de Zhu Ziqing,La Suno kaj La Patrino instruis al mi la vorton"AMI" de Bakin. Tiuj ĉi tradukoj troviĝas en la gazeto La Mondo kaj Informilo de ĈEL, kaj en reto ekzemple en
http://www.hzmj.org/esperanto/swxs/kanto%20pri%20verdo.htm,
http://www.verdapekino.com/prozo/page2.htm,
http://www.verdapekino.com/prozo/page3.htm,
http://www.hzmj.org/esperanto/swxs/suno.htm,
http://www.hzmj.org/esperanto/swxs/swxs.htm ktp.

Ankoraŭ mi partoprenis en la 2a kaj la 3a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto en Pekino, la 1a Azia Konferenco pri Instruado de Esperanto (Novembre, 1989 /Nanning), la 5a Pacifika Kongreso de Esperanto (Aŭguste, 1992 /Qingdao), la 1a Azia Kongreso de Esperanto (Aŭguste, 1996 /Ŝanhajo) kaj la 89a UK (la 24an-31an de Julio, 2004 /Pekino, kune kun mia edzino kaj filo) ktp. Oktobre 2000 S-ro Ĉai Zemin, prezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto" estis invitita por ĉeesti la Festivalo de la Suda Granda Muro en Linhai(http://www.espero.com.cn/10t/10t-03/lvyou3-2a.htm).

En la 13a de Decembro,2003 mi prelegis Hieraŭ, Hodiaŭ kaj Morgaŭ de Esperanto en Taizhou-a Universitato. La novaĵo troviĝas en reto http://www.espero.com.cn/uk2004/c01-24.htm ktp. En la 24a de Oktobro, 2005 mi adiaŭis al S-ro Bakin, kaj poste partoprenis kaj prelegis pri Esperanto kaj Bakin kaj Bakin kaj Taizhou en Han-lingvo en la 8a Internacia Akademia Konferenco pri Bakin. Novembre, 2005 mi refoje estis elektita kiel membro de konsiliantaro de Taizhou-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj. Taizhou situas ĉe la mezo de la marbordo de Zhejiang-provinco,Ĉinio.En Taizhou troviĝas fama Guoqing-Templo (Tiantai-sekto de la Ĉina budhismo), Lonĝing-Templo kie studis kaj iniciĝis fama japana bozo Mozumi, kreinto de Tiantai-sekto de la japana budhismo (http://www.espero.com.cn/10t/10t-03/lvyou3-2e.htm). Taizhou jam ĝemeliĝis kun Muan (Koreio) kaj Tsuruga (Japanio). Ni trege esperas, ke ni povu starigi kontakton kun E-organizaĵoj kaj esperantistoj en tiuj du urboj.

Lasta ŝanĝo:
2007-07-02
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/07-zhu.html