
(resumo de la prelego de D-ro Keyhan Sayadpour, Tehrano, Irano)
Resumo: Ĝenerale la publiko estas multe pli informita pri la kormalsanoj de plenkreskuloj ol tiuj de infanoj. El ĉiuj mil novnaskitoj, ok estas trafitaj de ia denaska kormalsano. La procento estas malpli dum la venontaj vivjaroj ĉar kelkaj malsanoj ne kongruas kun longa vivo kaj aliflanke kelkaj aliaj malaperas spontane, ekzemple malgrandaj ventriklaj septdifektoj.
Kelkaj denaskaj kormalsanoj kaŭzas tiom da problemoj ke la gepatroj devas serĉi kuracon. Sed bedaŭrinde multaj estas silentaj kaj la kuracisto nur povas diagnozi ilin dum rutina ekzameno. Kaj se oni ne diagnozas ilin frutempe, venos la tempo kiam la malsano jam ne estas facile kuracebla. Tiu montras la gravecon de rutina ekzameno de infanoj, eĉ se ili ŝajnas senproblemaj.
Dum la prelego mi prezentos informojn pri la strukturo de la normala koro, plej oftaj denaskaj kormalsanoj kaj iliaj kuracmetodoj.
Sinprezento: En 1967 mi naskiĝis. Mia patro tiam estis ĝenerala kuracisto kaj poste fariĝis kirurgo kaj universitata profesoro. Mia patrino estis akuŝistino kaj universitata instruistino. Nun ili ambaŭ emeritiĝis. Mi naskiĝis en religia urbo Maŝhad, kie mi pasis plejmulton da mia vivo. Mia ununura fratino naskiĝis 5 jarojn post mi. Ŝi estas kuracistino (patologiistino) kaj nun laboras en Maŝhad. Mi studis ĝeneralan medicinon en Maŝhad kaj diplomiĝis en 1992. Post militservo kaj la servo en foraj regionoj, mi akceptiĝis por specialista kurso pri pediatrio (infanmedicino) kaj diplomiĝis en 2000. Mi edziĝis kun d-ino Mahsan Seifoddin, iama samklasino de mia fratino. Ekde 2002 mi translokiĝis al Tehrano kaj studis subspecialistan kurson pri pediatria kardiologio( infanaj kormalsanoj). Mi sukcesis gajni la unuan rangon en la fina ekzameno en Irano. Nun mi laboras kiel universitata asistanta profesoro en Teherana Universitato de Medicinaj Sciencoj (Infana Medicina Centro).
Mi eklernis E-on en 1985. Tiam mi partoprenis en la tutlanda universitatenira ekzameno kaj por la unua fojo dum mia vivo, mi regule aĉetis ĵurnalon por la novaĵoj rilataj al la ekzameno. Mi hazarde vidis anoncon de Omid Kultura Asocio pri la lingvo kaj aĉetante lernolibron de tie mi eklernis la lingvon ĝuste dum tiu monato en kiu mi komencis lerni medicinon.
Dum la pasintaj jaroj mi agadis rilate al nia lingvo diversflanke. Urbe mi kunorganizis kaj partoprenis regulajn kaj neregulajn kunsidojn de miaj samurbaj e-istoj. Mi kunorganizis universitatan librekspozicion kaj turisman programon. Lande mi havis firmajn rilatojn kun iranaj aktivaj organizaĵoj kiel IREJO, IREA kaj Sabzandiŝan Instituto. Mi jam estas komitatano de IREA. Globe mi estis komitatano de TEJO dum du periodoj. Mi partoprenis en IJK-1996 en Germanio. Mi ankaŭ verkis kelkajn artikolojn por e-aj periodaĵoj. Miaj artikoloj aperis en Monato, Revuo Esperanto, Medicina Internacia Revuo, Medicina Heroldo, Literatura Foiro, Fonto, Irana Esperantisto kaj Juna Amiko. Mi estas membro de UEA, UMEA, Amikeca Reto kaj ITRE. Mi havis multajn spertojn ambaŭ kiel gasto kaj gastiganto kadre de Pasporta Servo de TEJO. Mi estas ĉefdelegito de UEA en Irano kaj vicprezidanto kaj landa delegito de UMEA. Dum la belartaj konkursoj de UEA en 2004, mi gajnis premion "Nova Talento" pro la poemo "Venis la printempo".