Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2009 › Mark Fettes

Dokumentoj

Ĉu eblas kultivi imagipovon? Enkonduko en radikalan edukteorion kaj - praktikon

(resumo de la prelego de Mark Fettes)

Ni ne kutimas pensi pri lernejoj kiel lokoj, kie oni kultivas la fantazion de infanoj. Fantazio, efektive, estas malfidata de instruistoj: oni vidas ĝin kiel minacon al la lernado de faktoj kaj konceptoj, utila maksimume kiel ornamo aŭ distraĵo rande de la instruprogramo.

La fantazio tamen proksime rilatas al kerna parto de la homa penskapablo, nome la povo imagi. Etimologie, "imagi" signifas "mense bildigi al si," sed oni ĝenerale uzas la vorton por inkluzivi nian tutan kapablon mense elvoki ion malĉean, eventuale neniam ekzistintan, sed sentatan kiel realan aŭ eblan. En tiu senco, la imagipovo estas nepra por normala ĉiutaga funkciado, ekzemple por kompreni kaj uzi metaforojn, kiuj abundegas en homaj lingvoj. Sed ĝi ankaŭ evidente rolas en la plej altaj kaj malfacilaj sferoj de la homa pensado.

Kiel disvolviĝas la imagipovo ĉe unuopuloj? Unu maniero respondi tiun demandon estas observi la interesojn de beboj, infanoj, gejunuloj, por provi vidi, kio stimulas ilian fantazion. Evidentiĝas, ke malgraŭ la granda diverseco de kulturoj kaj individuaj emoj kaj kapabloj, oni povas distingi kelkaj stadiojn en tiu disvolviĝo. Iom surprize, oni povas ankaŭ konstati, ke niaj edukaj institucioj preskaŭ tute malatentas tiun evoluprocezon. La neglekto de imagipovo estas kredeble unu el la bazaj kaŭzoj de la malefikeco de lerneja instruado, kiu - kiel montris multegaj studoj - havas aparte malbonajn konsekvencojn por infanoj el socie marĝenaj familioj (minoritataj, malriĉaj, malkleraj ktp).

Dum la lastaj kelkaj jaroj, mi gvidis esplorprojekton en Kanado, en kiu ni aplikis la teorion pri imagipova disvolviĝo al la instruado de indiĝenaj infanoj (kune kun aliaj). La rezultoj konfirmas, ke tiuspeca "imagipova edukado" helpas instruistojn engaĝi lernantojn, kiuj kutime restas preskaŭ ekskluditaj el la lernprocezo. Kreiĝas ankaŭ multe pli fortaj ligoj inter la kulturo de la lernejo kaj la kulturoj de la infanoj. Ni ankoraŭ ne scias, tamen, ĉu tiu aliro kondukos ankaŭ al pli bonaj "akademiaj" rezultoj, t.e. al pli da sukceso ĉe ekzamenoj kaj aliaj pritaksoj de la lernoprocezo.

La prelego estos ilustrita per diversaj konkretaj ekzemploj el la praktiko.

Biografio

Mark Fettes estas asista profesoro pri edukado en la universitato Simon Fraser, ĉe la pacifika marbordo de Kanado. Lia intereso pri edukaj teorioj kaj sistemoj kreskis el liaj spertoj en la Esperanto- movado en la okdekaj jaroj, kaj lia kunlaboro kun indiĝenaj organizoj en la naŭdekaj. En 2003 li ricevis subvencion de unu miliono da kanadaj dolaroj por subteni liajn esplorojn pri la rolo de imagipovo en la edukado de indiĝenaj infanoj.

Lasta ŝanĝo:
2009-04-07
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/09-fettes.html