
(resumo de la prelego de Vera Barandovska)
Antikvaj akademioj estis renkontejoj por liberaj diskutoj kaj transdono de scioj. Novtempaj akademioj parte daŭrigis tiun tradicion, sed pli kaj pli specialiĝis al unuopaj sciencoj kaj artoj. Pluraj akademioj fondiĝis en Florenco dum la regado de la familio Medici, i.a. 1462 Academia Platonica, 1540 Accademia degli Umidi kaj 1583 la plej fama el ili, Accademia della Crusca, kiu specialiĝis pri toskana-itala skriblingvo kaj iĝis modelo por similaj organizaĵoj en Eŭropo, ekzemple por lingvoflegantaj rondetoj en Germanio. Estas interese kompari la laborprincipojn de Accademia della Crusca kun la alia fama eŭropa instanco, Académie Française. Ankaŭ planlingvuloj kreis siajn lingvajn societojn kaj akademiojn, kies celoj ne ĉiam estis identaj. Ni konatiĝu kun historio kaj celoj de Kadem Bevünetik Volapüka, Academia pro Interlingua, Akademio de Esperanto, IALA, AIS kaj kelkaj aliaj.