
(resumo de la prelego de Eva Paraŝkeva Ĉolakova Bojaĝieva)
Lipidoj estas simplaj kaj komplikaj substancoj – triacilgliceroloj, fosfolipidoj, kolesterolo k.a. – ĝenerale nesolveblaj en akvo. Por transporti ilin estas bezonataj specialaj kompleksoj kun partopreno de proteinoj – lipoproteinoj, kiuj diferenciĝas laŭ origino, funkcio kaj metabolo.
En situacio de karbohidrata nesufiĉo aŭ malfaciligita uzado, lipidoj, per katabolo, povas esti fonto de energio por la homa organismo.Tiam liberiĝas multaj molekuloj de aktiva aceta acido – acetilo Koenzimo A. Ili povas direktiĝi al la Ciklo de Krebs aŭ servi por sintezo de grasaj acidoj, simplaj kaj komplikaj lipidoj, kolesterolo kaj plue – de steroidaj hormonoj, galaj acidoj kaj vitamino D. Se acetilo Koenzimo A superigas la sufiĉan kvanton por tiuj elnombritaj vojoj, formiĝas “ketonaj korpoj” – acetoacetato, acetono, beta-hidroksibutirato, kiel okazas, ekzemple, ĉe Diabetes melitus. Tio povas konduki al acidozo.
Du tipoj de lipoproteinoj rilatas al la risko havi kormalsanon: la unua estas malaltdensecaj (“LDL”) – la “malbona” kolesterolo; la dua – altdensecaj (“HDL”) – la “bona” kolesterolo. La lasta portas la sangan kolesterolon al la hepato. Ju pli alta estas la nivelo de “LDL” kaj malalta – tiu de “HDL”, des pli granda estas la risko de kormalsano. Kontraŭ alta kolesterola nivelo en la sango estas defendmehanismoj en la histoj, koncernantaj ankaŭ la sintezon de lipoproteinaj receptoroj.
La riskaj faktoroj por aterosklerozo estas modifeblaj - Diabetes mellitus, hipertensio, cigareda fumado, hiperkolesterolemio, obezeco, fizika neaktiveco kaj nemodifeblaj – aĝo, virsekso kaj familia historio de frua aterosklerozo. Oni proponas diversajn programojn por malaltigi la sangan nivelon de la kolesterolo, krome kuracado per statinoj kaj aliaj.