Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2006 › Maŭro LA TORRE

Dokumentoj

Ĉu komputilo helpas komprenon?

(resumo de la prelego de Maŭro LA TORRE)

La arbitra rilato inter signifantoj kaj signifoj defias la tekstan komprenon per aŭtomatoj, kiuj esence kapablas trakti nur materiajn datumarojn, kiel vidajn, aŭdajn, magnetajn, elektrajn signojn.

Tamen, ĉu la esplorado de tekstaj strukturoj je diversnivelaj ebenoj (skribera, vortera, kvazaŭvorta, nocia kaj noci-reta) povas iom helpi al elfosado de kaŝaj senco-dimensioj?

Ekzemplo-cele oni montros la rezultojn de tekstara esplorado pri arkivo de reta diskutejo, kie dum la jaroj amasiĝis milionoj da vortoj en plu komputebla formo.

Oni vidos kiel je tiaj krudaj materialoj aplikiĝas metodoj leksikostatistikaj, kuntekstaraj, kunokaz-analizaj kaj faktor-analizaj, por klopodi aŭtomate kompreni la ĉefajn temkernojn kaj diskutvojojn de multnacia virtuala komunumo.

Lasta ŝanĝo:
2006-06-19
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/latorre.html