
(resumo de la prelego de Geraldo Mattos)
La kreinto de Esperanto estas antaŭdata pacifisto kaj ekumenisto, kaj tion sufiĉe pruvas liaj poemoj, ekde la unua (1878), kiun li citas en sia letero al N. Borovko, sekvata poste per la "Preĝo sub la verda standardo" (1905).
L. L. Zamenhof estas superjara poeto, dek unu poemoj ekde 1878: meznombre, li skribis post sia plenaĝeco unu poemon ĉiun kvaran jaron de sia vivo, ĉar li neniam celis la beletron, sed nur la idealon, al kiu li dediĉis sian vivon. Por la arta literaturo de Esperanto, Zamenhof lasis nur poemojn, sed ili havas tute specialan gravecon, ĉar kelkaj el ili estis faritaj por garantii al la nova lingvo la potencon transporti la emocion kaj do atingi la koron de la homo, ne nur ĝian cerbon, sed ĉiu el liaj versoj senescepte estas sango de lia koro, kaj do liaj internaj ideoj ŝprucas el ĝi kun la impeto de nebarebla fonto. Efektive, ĉiu el la pluraj versioj de la Internacia Lingvo [Lingwe Universala:1878 / Lingvo Internacia:1881-1882 / Internacia Lingvo: 1887] komenciĝas per poemoj, kiujn li konsideris pruvoj de la vivanteco de la naskiĝonta bebo, sed precipe rimedo por disvastigi sian ideologion sen esti nomata nova juda profeto.
Mi provos per ĉi tiu prelego montri precipe la verdan enhavon de la poemoj, kiuj klare vidigas liajn sentojn kaj opiniojn, sed marĝene mi komentos kelkajn estetikajn rimedojn, kiujn li lerte uzis.
Kaj tio portas min al la penso, ke li ne estis granda lirikisto nur por manko de tempo kaj volo... Kiom kostas al homo lia idealo!