
(resumo de la prelego de Fabrizio A. Pennacchietti)
Prepozicioj estas parolelementoj kiuj ĝenerale ankoraŭ ne ricevis kontentigan lingvistikan pritrakton. Tiuj morfemoj – kiuj «servas por dependigi substantivon aŭ pronomon de alia vorto kaj lokiĝas antaŭ la dependa vorto» (PIV 2002:913) – apartenas al aparta tipologio de lingvoj kiu ampleksas ankaŭ esperanton.
La nombro de la prepozicioj varias de lingvo al lingvo kaj malofte la uzo de unuopa prepozicio plene respondas al tiu de analoga alilingva prepozicio. Oni do supozas ke ĉiu lingvo prezentas sian propran prepozician sistemon, kaj tio ŝajnas dependi de la aparta maniero en kiu ĉiu lingvo analizas kaj semantike kunrilatigas la realaĵojn kaj la eventojn de la eksterlingva mondo. Oni tamen ankoraŭ ne scias sur kiuj principoj baziĝas prepozicia sistemo.
Epokfara sed preskaŭ nekonata estis la propono de la dana lingvisto Viggo Brøndal (1887-1942) skizi opozician kradon por prepozicia sistemo ĉefe bazitan sur interplekto de logikaj rilatoj kiel transitiveco kaj simetrieco.
El tiu teorio fontas hipotezo kiu krome referencas al principoj de la t.n. “kogniva lingvistiko”. Oni proponas baze klasifiki prepoziciojn laŭ tio, ĉu ili jese aŭ nee respondas al du demandoj: 1) ĉu ili indikas ‘aplikan’ rilaton de eksterlingva elemento (A) sur alian eksterlingvan elementon (B), nome sur la elementon esprimatan de la substantivo antaŭ kiu metiĝas la prepozicio (‘aplikaj prepozicioj’ kaj ‘retroaplikaj prepozicioj’); 2) ĉu ili indikas ke la du elementoj (A) kaj (B) necese kunestas en la sama tempo-spaca sfero (‘dimensiaj prepozicioj’ kaj ‘nedimensiaj prepozicioj’).
Surbaze de la interplektiĝo de tiuj du kriterioj estas prezentata opozicia krado, kies fakoj utilas por sisteme klasifiki la prepoziciojn de esperanto.
| nedimensiaj | neŭtraj | dimensiaj | |
| aplikaj | AL ĜIS KIEL ĈE JE | POR SUR SUPER ANTAŬ KONTRAŬ ĈIRKAŬ PRETER TRANS | EN DUM TRA INTER |
| neŭtraj | |||
| retroaplikaj | DE EL DA
OL PRO PRI SEN | SUB POST KROM MALANTAŬ EKSTER ANSTATAŬ MALGRAŬ | KUN PER LAŬ APUD |