Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2006 › Sun Dachen

Dokumentoj

La Libro pri Ŝanĝoj kaj Aplikado de Ĝiaj Pensoj al Nuna kaj Estonta Mondo

(resumo de la prelego de Sun Dachen)

La Libro pri Ŝanĝoj aŭ I Ĝing, klasikaĵo pri aŭgurado, estis verkita en la Zhou(ĝoŭ)-dinastio (1066-256 a.K.) en Ĉinio. La libro konsistas el du partoj, la propraj tekstoj de la libro (ĉefe pri aŭgurado pere de kombino de "ok trigramoj") kaj komentarioj pri ili faritaj de fruaj ĉinaj pensuloj. La du partoj kune spegulas antikvajn ĉinajn filozofiajn pensojn:

Kosmokoncepto de la libro: 1) universala dualeco de la mondo: ĉio estas dividita en du partojn, Jin (in-sekso) kaj Jang (vir-sekso): ĉielo kaj tero, tago kaj nokto, viro kaj virino, ktp. 2) rilatoj inter la kvin elementoj (metalo, ligno, akvo, fajro kaj tero): la kvin elementoj naskas (estigas) kaj konkeras (detenas) unu alian, ekzemple, lignon naskas fajron, akvo detenas fajron, ktp, tial lignecan aĵo naskas fajrecan aĵon, akveca aĵo detenas fajrecan aĵon; 3) harmonio de la universo: reciproka kresko-malkresko de Jin kaj Jang kaŭzas ŝanĝojn de ĉio en la mondo kaj estas la bazo de la unuiĝo de homaro kaj Naturo ("ĉielo") kaj sin-harmoniigo de la universo. La kosmo efektivigas sian volon per teno de egalpezo de Jin kaj Jang; 4) rilato inter kaŭzo kaj rezultato: antikvaj ĉinoj kredis, ke per analizo de kaŭzo (statoj de Jin kaj Jang) oni povas antaŭscii rezultaton de aferoj.

Aplikante pensojn el la Libro pri Ŝanĝoj, hodiaŭa homaro povas pli bone 1) akceli multpolusiĝon de monda politiko; 2) akceli ekonomian tutmondiĝon; 3) vivi en akordo kun leĝoj de Naturo; kaj 4) antaŭvidi estontajn statojn de aferoj.

Pri aŭgurado pritraktata en la Libro pri Ŝanĝoj, esplorantoj havas kontraŭajn opiniojn. Iuj opinias ĝin superstiĉa kaj aliaj kredas ĝin scienca. Mi apartenas al la lastaj personoj. Mi proponas hipotezon de "retroono" (materiala partiklo sinmovebla de estonteco al nuno) por teorie ekspliki la aŭguradon.

Lasta ŝanĝo:
2006-06-19
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/sun_d.html