katalogo de artikoloj
En la katalogo estas registritaj artikoloj, aperintaj en pluraj E-periodaĵoj por diversaj jaroj.
Ĉi tiun kolekton de artikoloj en Esperantaj periodaĵoj faris Tom Arbo Høeg (1926-92), laŭ modelo de simila katalogado de norvegaj artikoloj en la Universitata Biblioteko de Oslo (kie li mem estis sekciestro). Kun kelkaj helpantoj en Norvega E-Ligo li registris plejparton de la artikoloj ĝis sia morto en 1992.
Poste ĉefe zorgis pri la projekto Douglas Draper. Enretigis ĝin en februaro 2006 Andrej Grigorjevskij <reto
uea.org>.
Mem artikoloj ne estas troveblaj rete, sed oni povas serĉi ilin en la ekzistantaj Esperanto-bibliotekoj, i.a. Biblioteko Hector Hodler de UEA, kiu cetere plenumas mendojn pri kopiado kaj sendado de artikoloj el malnovaj jarkolektoj.
La katalogo neniel estas kompleta, sed tio estas pli ol nenio. Estonte estas planate ebligi al la uzantoj memstare aldoni novajn enskribojn.
Pri Dewey-sistemo, uzata en la katalogo
La vaste uzata dekuma klasifika sistemo estis originale
elpensita de usonano Melvin Dewey en 1873. Laŭ ĝi oni
asignas triciferan numeron + eventuale decimalojn por indiki temon de libro aŭ
artikolo.
La ĉefkategorioj estas:
- 000 Ĝeneralaĵoj
- 100 Filozofio
- 200 Religio
- 300 Socio, Politiko
- 400 Lingvoj kaj lingvistiko
- 500 Sciencoj
- 600 Aplikataj sciencoj
- 700 Arto, ŝatokupoj
- 800 Pri literaturo
- 900 Geografio, Historio
Speciale interesaj subtemoj povas esti:
- Bibliografio 010
- Paco 172
- Esperanto 499.992
- Esperanto-literaturo 899.992
- Vojaĝado 910
- Biografioj 920