La kolekto origine apartenis al la Svisa Esperanto-Societo. UEA-fondinto Hector Hodler aĉetis ĝin kaj en 1920 heredigis ĝin al UEA.
Ekde 1913 Hans Jakob okupiĝis pri la biblioteko, aldonis librojn kiujn li ricevis kiel redaktanto de la asocia gazeto, organizis Bibliografian Servon kaj la kreadon de katalogo. Sed la kondiĉoj en la Palais Wilson en Ĝenevo estis ne favoraj.
En 1955 la Estraro de UEA decidis transloki la Centran Oficejon de Heronsgate apud Londono al Roterdamo, kaj ke la ĝeneva centro en estonteco ĉesigu sian laboron. La pli granda parto de la biblioteko alvenis en Roterdamo en somero 1960, la lastaj libroj en 1967. Pliaj libroj kaj aliaj kolekteroj venas el multaj aliaj fontoj. La kolekto okupas en la nuna Centra Oficejo unu ĉambron, en kromaj du ĉambroj estas la asocia Arkivo.
La Biblioteko Hector Hodler (BHH) okupiĝas ĉefe pri la lingvo Esperanto kaj parencaj temoj. Al la plej malnovaj libroj apartenas la "Unua Libro", kiun la lingvo-fondinto L. Zamenhof publikigis en 1887. Esplorantoj trovas materialojn pri Esperanto-literaturo kaj lingvistiko, pri aliaj planlingvoj kaj pri lingvistikaj kaj internaciismaj temoj ĝenerale.
Kiam Hector Hodler aĉetis la kolekton, ĝi ampleksis ĉ. 800 erojn. La UEA-Jarlibro menciis en 1929 la nombron 6000, en 1975 ĝi estis 10 000. Nuntempe en la BHH troviĝas ĉ. 20 000 libroj, krome periodaĵoj, manuskriptoj, fotoj, poŝtkartoj kaj aliaj materialoj.
La biblioteko estas konsultebla nur surloke, kaj nur post interkonsento kun la bibliotekisto aŭ la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo. Estonte oni verŝajne instalos esploran servon, kiu al interesiĝantoj helpos per fotokopioj aŭ skanoj. Pliaj informoj venos ĉi-paĝe.