Bonvolu klaki sur la bildojn por ricevi pli grandajn versiojn.
Neuzita membrokarto, trovita inter eta kolekto da similaj. Ekzistas ankaŭ specialaj ekz. por ĉefdelegito aŭ fakdelegito. Laŭ la Provizora Regularo el 1908 ĉiu membro "ricevas membrokarton, kiu donas al sia posedanto la rajton plendi al la komitato aŭ al sia delegito, se li ne ricevis la servojn, kiujn rajtas la membroj."
Tiutempe (kaj ĝis 1980) la delegito estis multe pli ol loka kontaktpersono: li interalie enkasigis la kotizojn de la lokaj membroj kaj havis voĉdonrajton al la Komitato.
La kotizo por 1908 estis 60 centimoj (supozeble francaj), 6 anglaj pencoj resp. 50 germanaj pfenigoj.
La unua Jarlibro de UEA enhavis jam imponan liston kun Delegitoj, kvankam ĝi estis kompreneble tre modesta kompare al postaj Jarlibroj.
Nuntempa leganto rimarkas ke la adresoj tre mallongas: urbonomo, strato kaj dom-numero sufiĉis al la poŝto. Kaj tiam oni rajtis supozi ke Ph. Keller havas kiel personan nomon Phillip kaj P. Schmitz nomiĝas Paul. Tiuj dikaj literoj dekstrarande rilatis al la diversaj fakoj en UEA, kiel junuloj, aviado ktp.
Plej mistere aspektas la ciferoj post la urbo- kaj landonomoj, ekz. "43.476" por Aachen. Eduard Stettler en 1928 klarigis ke antaŭ la unua mondomilito regis "modo de la podeka sistemo". Iu teoriulo en la Centra Oficejo inventis dividon de la mondo laŭ bibliografia sistemo. Ekzemple, 4 estas Eŭropo, plia 4 Francio, tria 4 montras sud-orientan Francion, 3 la departementon. 44.434,2 estis iu konkreta sudfranca urbeto.
De 1919 ĝis 1934 Universala Esperanto-Asocio havis entute tri svisajn prezidantojn. Sur tiu ĉi foto de 1909, aperinta en la oktobra numero de Svisa Espero, oni vidas ilin ĉiujn.
La foto, farita dum la jarkunveno de Svisa Esperanto-Societo, montras iom supre sinjoron kun ĉirkaŭbuŝa nigra barbo, ial levita mano kaj blanka ĉapelo kun rubando, Hector Hodler. Pli centre, super la ĉapelita damo, staras liphara Eduard Stettler. Se oni daŭrigas la rigardon pli suben-maldekstren, oni vidas nefotiĝeman junulon kun nigra ĉapelo kaj blanka kolumo: Edmond Privat.
BHH havas multe da fotoj kun grupoj. Iomete malgranda, sed des pli interesa grupo sendis en 1910 poŝtkarton kun tiu ĉi foto. Subskribis iu Henry Betton, kiu ŝajne kunprenis Assuananojn en lokan fotejon.
Unu el la unuaj ekspozicioj kun afiŝo en Esperanto okazis de aprilo ĝis junio 1911 en Berlino. Sub la prezido de Lia Duka Moŝto Adolf Friedrich de Mecklenburg oni montris prilandajn ekspoziciojn "de germanaj kaj negermanaj ŝtatoj", historian ekspozicion pri interkomunikiloj vojaĝaj, vojaĝliteraturon, fotografajn kaj optikajn aparatojn, vojaĝekipon kaj prezentadojn "per lumbildoj kaj per kinematografaĵoj el ĉiuj landoj".
Barono Hans von Grotewill skribis en akompana teksto: "Dum miaj vojaĝoj mi ofte observis, ke la germana patrujo ne estas sufiĉe utiligata al la internacia turismo. La Rusoj kaj Svedoj rapidas tra Germanujo, por resti kelktempon en Paris kaj sur la Riviera; la Francoj malofte transvojaĝas la limdistriktojn kaj la Schwarzwald-on (nigran arbaron); la Italoj restas hejme, pro kio oni ne povas riproĉi ilin, kaj la Angloj ĉesas esplori la germanecon, kiam ili vidis la Rhein-on."
La bildo montras sinjoron en "praktikaj", anglecaj vojaĝ-vestaĵoj, kio pruvas ke vojaĝado tiutempe estas ĉefe afero por la pli riĉaj homoj. Tiu konstruaĵo en la fono havas bazan similecon kun tipa tiutempa stacidomo, eble temas eĉ pri la menciita Bahnhof Zoo en Berlino.
En 1912 oni festis 25 jarojn de Esperanto. Kongresi en Varsovio (tiam en Ruslando) ne eblis, sed oni trovis pli liberan parton de la malnova Pollando, Krakovon en Aŭstrio-Hungario. Por la UEA-historio gravas la Granda Financa Reformo, pri kiu oni tiam diskutis.
Unika estas la foto-albumo, kiun oni eldonis en 1913. En Krakovo ĉeestis proksimume mil esperantistoj, kaj la albumo enhavas interalie foto-portretojn de la duono el ili.
Tiu ĉi foton montras la disdonadon de premioj en la Literatura Konkurso.
La mondo konas la 1an de aŭgusto 1914 kiel la komenciĝon de la Unua Mondomilito. Kaj la esperantistoj? Ili planis tiun tagon komenci sian dekan Universalan Kongreson, ĝuste en Parizo, la ĉefurbo de unu el la batalantaj landoj. Multaj kongresanoj alvenis la antaŭan vesperon kaj devis konstati ke ili subite fariĝis "malamikaj" eksterlandanoj resp. estontaj soldatoj.
Impreson pri la grandiozaj planoj pri la deka kongreso donas tiu ĉi mapo de la kongresejo. Ĝi donas impreson ankaŭ pri la diverseco de la trezoraĵoj en la kongresa sekcio de BHH.
UEA estas fondita de junuloj - kiel Hodler kaj Privat - kaj ankaŭ de junaj plenkreskuloj - kiel Mudie kaj Stettler. En 1908 la londona borsisto Harold Bolingbroke Mudie fariĝis la unua prezidanto de UEA. Unu el liaj posteuloj, Eduard Stettler, nomis lin "naskita prezidanto", kaj verŝajne pro Mudie oni en 1910 ŝanĝis la regulon el la unua statuto, ke oni ne plu rajtas prezidi post du periodoj.
Post 1914 Mudie fariĝis kapitano en la brita armeo kaj servis en Francio, kie li en januaro 1916 mortis pro aŭta akcidento. La komitato de UEA decidis dum la milito ne elekti novan prezidanton.
Tiu ĉi foto aperis okaze de la nekrologo en Brita Esperantisto, februaro 1916.
Membrokarto de Celestino Escabés, el Calahorra en Hispanio. La membronumeron li ricevis verŝajne el la jaro 1912, kiam UEA reorganizis sian administradon. Subskribis Hector Hodler, la tiam jam sufiĉe malsana Direktoro. Iu aldonis sub la personaj indikoj de la membro la vorton "mortis".
Precipe du aferoj strangigas - en la okuloj de nuntempaj UEA-anoj - la membrokarton:
La Biblioteko Hector Hodler havas ankaŭ membrokarton el 1920, sen indikoj pri biciklo, sed kun pli detala klarigo kiel oni "oficialigas" sian UEA-membrokarton.
Plia demando, kiu restas: kial la membrokarto, sur kiun (plej verŝajne) la membro mem gluis sian foton, troviĝas ĉe UEA?
La membrokarto manifestacias la originan celon de UEA, allogigi Esperanton per praktikaj servoj kaj konkrete "plifaciligi la rilatojn inter diversnacianoj".
En la 1920aj jaroj la gazeto Esperanto plurfoje havis aldonojn pri diversaj temoj, interalie unu serieton "por la indiĝenoj (kolorrasoj)". Ĝi okupiĝis precipe pri la kolonioj en Afriko.
Ekde 1920 la Centra Oficejo troviĝis en Boulevard Theâtre, n-ro 12, en Genève. La Biblioteko de UEA ricevis tiun ĉi ĉambron en la teretaĝo. Bone rekoneblaj estas la dorsoj de la binditaj gazetaj volumoj, kiel oni konas ilin nuntempe en la ĉambro "Zamenhof" en Rotterdam.
Tiu kaj aliaj fotoj estis presitaj en la reklambroŝuro Universala Esperanto-Asocio en la juĝo de la esperantistoj, Genève 1923.
Esperantistoj facile rimarkas ke multaj varonomoj estas kompreneblaj ankaŭ en Esperanto. Sed ankaŭ en Esperanto oni foje reklamis, eĉ relative malgrandajn, amasajn produktojn. Tiuj ĉi eŭkaliptaj bombonoj (verŝajne el Ĉeĥoslovakio) estas speciale taŭgaj por skoltoj, trampoj kaj turistoj, diras la folio. Supozeble la verkinto havis alian intencon, ol sugestas la nuntempa Plena Ilustrita Vortaro, kiu difinas trampon per "ĉifona, malzorgita vagulo".
El dosiero de Hans Jakob pri varoreklamo en Esperanto.
Kunlaboris tri eldonejoj: Ferdinand Hirt kaj filo, Leipzig; Centra Librejo, Paris; Ellersiek & Borel, Berlin. Vd. la foton ankaŭ en revuo Esperanto, 1925, p. 153.
La Esperanto-movado en Palestino/Israelo komenciĝis en 1921, post la enmigro de du aktivuloj. En 1924 ekaperis Hebrea Esperantisto, en 1925 okazis kunveno en Jerusalemo.
Tiu ĉi 4-paĝa reklamilo, malĝuste en BHH metita al la revuoj, mencias kontaktadresojn kaj klarigas iomete la lingvon.
En la jaro 1925 revuo Esperanto (p. 27) mencias eventojn en diversaj persaj urboj, sed nenion pri la urbeto Hamadan (30 000 loĝ.), sudokcidente de Teherano. En tiu tempo nur la UEA-Jarlibro de 1926 informas pri loka Delegito, la instruisto Mohamed Labib. Laŭ anglalingva retpaĝo la patro de la lande fama lingvisto Eshan Yarshater estis komercisto, kiu lernis la araban kaj Esperanton. La lingvisto mem naskiĝis en 1920 en Hamadan - li povus esti la eta knabo supre, sed tio estas pura diveno.
Internacia elŝanĝo de mono fariĝis granda problemo post la unua mondomilito. Kvankam jam delonge ekzistis internaciaj poŝtaj respondkuponoj (IRK), tiuj estis haveblaj nur en kelkaj landoj kaj nur en iom grandaj oficejoj, kaj la alpago estis tro alta, oni klarigis en revuo Esperanto, 1927, januaro. En Svislando IRK kostis 40 centimojn, sed la poŝto redonis poŝtmarkon kun la valoro de nur 30 centimoj. La provoj starigi esperantistan bankon estis nesukcesaj, ĉar oni ne havis sufiĉe da bonhavo. Nun do UEA eldonis propran "Esperantistan Respondkuponon", kiu validu por tri jaroj. La biletoj estis numeritaj kaj aranĝitaj en kajero de dek biletoj po 30 centimoj, ses biletoj po 50 centimoj, tri biletoj po unu franko. Tia kajero kostis al la mendinto dek frankojn.
Bedaŭrinde la UEA-kupono estis malmulte uzata, kaj oni fine timis ke naciaj ŝtatoj povus vidi en tio specon de propra, neleĝa mono. En la 1930aj jaroj oni ĉesigis la eksperimenton.
Malgraŭ la seriozaj intencoj de tiu ĉi juna studento, UEA-Direktoro kaj help-redaktoro Hans Jakob metis lian leteron en la dosieron "Strangaĵoj".
Antaŭ la aliĝo de la Landaj Asocioj en 1933/1934, Universala Esperanto-Asocio faris reklamon por si ankaŭ en naciaj lingvoj. Tiu ĉi ekzemplo estas el Ŝanhajo, Ĉinio. Ĝi konigas la utilecon de Esperanto kaj informas pri Esperanto en Ŝanhajo: koresponda kurso, esperanta librovendejo. (Dankon al Yu Tao pro legado.)
En la Universala Kongreso de 1930 oni ludis la anglan komedion "La Onklino de Charley" de Brandon Thomas. Viro + virinaj vestaĵoj = amuza, per tiu simpla formulo ankaŭ la pseŭdonima raportisto de Esperanto estis kaptita: "De longa tempo mi ne ridis tiel forte." La rolantaro estis internacia, kun la nurenbergano August Starke kiel onklino, flua traduko, trafaj esprimoj, elparolado komprenebla, "ĉe la angloj ankaŭ", grandan dankon al reĝisoro Julio Baghy.
En pli fruaj tempoj surprize multaj kompanioj kaj foiroj varbis ankaŭ en Esperanto. Dum 1920-1939 eldoniĝis precipe multaj reklamoj pri foiroj en Liono, Leipzig, Reichenberg (nun Liberec en Ĉeĥio), Vieno kaj Budapest.
Laŭ la Interkonsento de Kolonjo (1933), UEA kaj la landaj asocioj certagrade kombinis la membrecojn kaj ankaŭ la kotizojn. La membroj de ekzemple Svisa Esperanto-Societo aŭ Japana Esperanto-Instituto fariĝis "simplaj membroj" de UEA apud la jam ekzistantaj "aktivaj membroj". (Nuntempe la esprimoj estas "aligitaj" kaj "individuaj membroj".) La Landa Asocio pagis la kotizeton por la simplaj membroj kaj rajtis sendi anon aŭ anojn al la Komitato de UEA.
Tiu kombino videblas cetere en la tiamaj planitaj membrokartoj. Pro la komplikeco kaj la kostoj (oni devis presigi kartojn por ĉiu unuopa lando) oni tamen post malmulte da jaroj reiris al unuecaj kartoj, sur kiuj estis nun loko por landa stampo.