Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojbibliografio de e-vortaroj › enkondukoj

Bibliografio de E-vortaroj kaj terminaroj

ENKONDUKO de Geoffrey Sutton (2002)

UEA donis al mi la taskon prepari la tekston, kiun Edward Ockey originale finkompilis en 1982, por enmeti en la tutteran teksaĵon (ttt). Tio prezentis plurajn problemojn. Edward Ockey zorge numeris kaj plurmaniere indeksis la titolojn, sed tiaj numerado kaj indeksado, utilegaj por eldonaĵo papera, plej grave malfaciligis aldoni la titolojn de vortaroj eldonitaj post 1982. Kvankam ĝisdatigo ne apartenis al mia tasko, mi opiniis, ke ne havis sencon produkti liston neaktualan.

La granda avantaĝo de komputilo estas ĝia kapablo trovi ĉian serĉatan eron. Tio signifas, ke ne necesas indeksoj kaj eblas simpligo de la enhavo. Mi decidis, ke la plej praktika maniero disdividi la enhavon estas katalogi unue la ĝeneralajn vortarojn laŭlingve kaj due la specialajn vortarojn laŭfake. Mi juĝas, ke tiuj estas la kriterioj, laŭ kiuj la plimulto de homoj serĉos. Sendube estas utile scii en kiom da etnaj lingvoj ekzistas ĝeneralaj vortaroj en Esperanto kaj en kiom da fakoj ekzistas terminaroj en la internacia lingvo. Al tio la enhavtabelo donas simplan superrigardon.

Edward Ockey afable sendis al mi aldonojn kaj korektojn por la teksto de la originala tajpskripto, kiujn mi ĉiujn enmetis.

Mi tamen ne havis la okazon taŭge ĝisdatigi la liston. Tiu ĉi tasko estas por alia. Sed, por ke la listo estu prezenteble nuntempa, oni decidis, ke mi simple aldonu ĉiujn titolojn el la katalogo de la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio (2001) kun kelkaj aldonoj el la revuo ‘Esperanto’ de UEA. Por ke kaj uzantoj kaj kompletigontoj tuj sciu, kiuj estas tiuj ĉi titoloj, mi antaŭ ilin aldonis la simbolaron ‡‡‡, kiu do signifas, ke al tiuj titoloj ankoraŭ mankas plenaj bibliografiaj detaloj kontrolitaj.

ORIGINALA ENKONDUKO de Edward Ockey (1982)

Kiam la kompilinto de tiu ĉi bibliografio akceptis la peton de Universala Esperanto-Asocio, ke li verku ĝin por anglalingva eldonejo, li ne supozis, ke efektive [en 1982] troviĝas en la mondo 900 diversaj titoloj de vortaroj de la Internacia Lingvo aŭ ke konstati la verajn faktojn pri ili estos malfacile.

Li trovis, ke recenzoj, bibliografioj kaj bibliotekaj katalogoj ne estas ĉiam fidindaj. Necesas vidi ĉiun prilaborotan verkon. Eĉ se oni havas libron en siaj manoj, oni povas erari pri ĝiaj detaloj. La kompilinto de tiu ĉi bibliografio do esperplene petegas, ke legantoj informu lin pri eĉ malgrandaj eraroj aŭ mankoj en ĝi. Ĝi ja ankoraŭ estas provizora malneto.

Por tiuj, kies intelekta medio estas la angla lingvo, la Bibliografio de Vortaroj ne prezentas problemojn. Ĝi sekvas la tradicion de anglalingvaj bibliografioj. Por aliaj, ĝia iom stranga alfabeta miksaĵo de aŭtoraj nomoj kaj libraj titoloj estus iom konfuza. Kun la helpo de indeksoj de aŭtoraj nomoj, lingvoj, eldonjaroj kaj temoj, ili espereble kutimiĝos al ĝi.

Ĝi listigas unue vortarojn verkitajn tute en Esperanto, poste dulingvajn, plurlingvajn kaj multlingvajn vortarojn. En ĉiu listo ĝeneralaj vortaroj antaŭas specialajn.

Nur kelkaj terminaroj, kiuj ne estas alfabetaj vortaroj, estas enprenitaj.

La Biblografio listigas verkojn, sed ne taksas ilian individuan valoron.

Por ĉiu vortaro la kompilinto laŭvice ordigas la nomojn aŭ pseŭdonimojn de la verkintoj (kun la familia nomo de la unue montrita verkinto ĉe la komenco), la titolon de la vortaro laŭ ĝia titolpaĝo kaj nombron da vortoj aŭ radikoj en la vortaro (se konatan), la eldonlokon, la nomon de la eldoninto, la eldonjaron, la nomon kaj preslokon de la presinto, la formaton en centimetroj, la nombron da paĝoj, detalojn de dua kaj posta/j eldono/j, indikitajn per sagetoj de la lingvo/j el kiu kaj en kiu/j/n oni tradukis kaj fine la Bibliografian numeron de la vortaro.

Detaloj, kiuj ne troviĝas sur la titolpaĝo de vortaro, estas metitaj inter etajn krampojn. Paĝonombro inter rektaj krampoj indikas nenumeritajn paĝojn.

Eldonjaro, se ĝi estas la eldonjaro montrita en vortaro, estas indikita inter rektaj krampoj post la laŭlibra eldonjaro.

La alto de libro estas skribita antaŭ ĝia larĝo.

Pro tio, ke titoloj estas ofte similaj kaj ke multaj titoloj havas la samajn unuajn vortojn, indekso de titoloj provizore ne troviĝas en tiu ĉi Bibliografio de Vortaroj.

Eblaj plibonigoj antaŭ eventuala definitiva presita eldono en 1987 estas multaj, ekzemple:

La kompilinto deziras esprimi sian dankon al sia estimata kolego Marinko Ĝivoje pro lia konsilado kaj helpa kritikado en la fina stadio de la kompilado de tiu ĉi bibliografio.

Lasta ŝanĝo:
2003-05-28
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/bib/enkondukoj.html