
1.1. Tiu ĉi regularo estas la regularo pri elektado de komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj, komisionanoj kaj komisiitoj, postulata en artikolo 22 de la Komitata Regularo. Ĝi validas pri ĉiuj elektoj de oficohavantoj fare da la Komitato.
1.2. En ĉi tiu regularo:
1.3. En ĉi tiu regularo komitatano ne inkluzivas observanton.
1.4. Taskoj, kies plenumo ne transdaŭras difinitan kunsidon aŭ kunvenon de la Komitato, ne estas konsiderataj kiel oficoj, pri kiuj aplikiĝas ĉi tiu regularo.
2.1. Elektado de oficohavantoj fare de la Komitato okazas en kunsido dum valide kunvokita kunveno de la Komitato, ordinare laŭ trijara ciklo difinita de la maksimuma oficoperiodo de 3 jaroj, kiun preskribas artikolo 9 de la Statuto kaj artikolo 7 de la Ĝenerala Regularo por nedungitaj oficohavantoj.
2.2. Intertempaj elektoj antaŭ la fino de la oficoperiodo laŭbezone okazas, tamen nur por la daŭro de la restanta oficoperiodo, ĉe:
2.3. La elektadojn fare de la Komitato preparas kaj gvidas la Elekta Komisiono, sekvante la proceduron preskribitan en ĉi tiu regularo.
En ĉi tiu kutima elektojaro la nove elektitaj aŭ reelektitaj komitatanoj A kaj B ekoficas je la malfermo de la ordinara kunveno de la Komitato.
3.3. En ĉi tiu kutima elektojaro, la sinsekvo de la diversaj elektoj en la kunveno de la Komitato estas jena:
3.4. Prokrastitaj kaj postaj (al)elektoj povas okazi en kiu ajn momento de kunsido de la Komitato.
4.1. La Elekta Komisiono konsistas el minimume 3 kaj maksimume 5 membroj, kiuj estu spertaj pri la asocia kaj movada situacio kaj havu superrigardon pri la kapabloj bezonataj por la diversaj oficoj kaj pri la provizo de eventualaj kandidatoj.
4.2. La komisionanojn elektas la Komitato el inter la komitatanoj, laŭeble el diversaj landoj. La oficoperiodo de la komisionanoj estas 3 jaroj, sed la elektojaro por la Komisiono postsekvas je 1 jaro tiun por komitatanoj kaj aliaj oficohavantoj. Komisionano, kiu dum sia oficoperiodo perdas sian komitatanecon, tamen restas komisionano ĝis la fino de la oficoperiodo.
4.3. La Elekta Komisiono esploras pri eventualaj kandidatoj por la koncernaj oficoj kaj speciale pri la kunmeto de taŭga estrara teamo por la sekvanta oficoperiodo; ĝi invitas, ricevas kaj registras kandidatigojn, kaj kontrolas la validecon de la kandidatigo; ĝi rajtas ankaŭ instigi la kandidatiĝon de personoj, kiujn ĝi opinias speciale valoraj por la koncernaj oficoj.
4.4. Por ĉiu porofica elekto fare de la Komitato, la Elekta Komisiono informas kaj konsilas la Komitaton pri la kandidato(j) por la koncerna(j) ofico(j) kaj la eblaj teamkunmetoj por la Estraro aŭ por komisionoj, kaj prezentas minimume unu elektan proponon por ĉiu el la koncernaj oficoj aŭ grupo de oficoj.
4.5. Dum la diversaj elektadoj la Elekta Komisiono gvidas la komitatan kunsidon tra la tuta procedado elekta, asistante la kunsidestron. Por la elektado de estraranoj unu el la komisionanoj transprenas la prezidon de la komitata kunsido kaj plenumas la kunsidestrecon dum la procedado elekta ĝis plena elektiĝo de la nova Estraro.
5.1. Por ĉiu ofico, kies oficohavantojn elektas la Komitato, komitatanoj rajtas prezenti unu aŭ plurajn kandidato(j)n. Minimume du komitatanoj el diversaj landoj kandidatigas la koncerna(j)n persono(j)n. La sama persono povas kandidati por diversaj oficoj.
5.2. La kandidato(j) devas plenumi la kondiĉojn, kiujn la Statuto kaj la regularoj de UEA preskribas por la koncerna(j) ofico(j).
5.3. La prezentantoj liveras la skriban kandidatigon al la Elekta Komisiono ĝis la definitiva limdato, ordinare la 31-a de marto de la koncerna elektojaro, aliokaze 120 tagojn antaŭ la malfermo de la komitata kunveno, dum kiu okazos la elektado. Poste ricevitaj kandidatigoj ne estas konsiderataj, krome en la kadro de art. 10 de ĉi tiu regularo.
5.4. Validi povas nur motivata kandidatigo, subskribita de ĉiuj prezentantoj, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo) de la kandidato.
6.1. Preparante la elektadon de komitatanoj C, estraranoj kaj komitataj reviziantoj, la Elekta Komisiono skribe raportas al la Komitato pri siaj esploroj, pri la validaj kandidatigoj kaj pri siaj proponoj, minimume 3 fojojn en la periodo de 1 jaro antaŭ la elektado, almenaŭ:
6.2. La konkluda raporto de la Elekta Komisiono al la Komitato enhavas almenaŭ:
6.3. La Elekta Komisiono liveras sian konkludan raporton al la ĝenerala sekretario minimume 75 tagojn antaŭ la malfermo de la komitata kunveno, dum kiu okazos la elektado. La ĝenerala sekretario aerpoŝte aŭ per pli rapida telekomunikilo sendas ĝin al ĉiu komitatano kaj ĉiu observanto, kopie al la aliĝintaj asocioj, minimume 60 tagojn antaŭ la malfermo de la komitata kunveno.
7.1. Elekta propono estas speciala propono, per kiu oni proponas el la listo de validaj kandidatoj por difinita ofico aŭ grupo de oficoj elekti unu kandidaton en la koncernan oficon, aŭ plurajn kandidatojn en la koncernajn oficojn.
7.2. Nur pri elektaj proponoj validas la specialaj preskriboj proceduraj de artikoloj 7, 8, 9 kaj 10 de ĉi tiu regularo super tiuj en la Komitata Regularo; cetere, la Komitata Regularo normale aplikiĝas.
7.3. Por ĉiu porofica elekto fare de la Komitato la Elekta Komisiono prezentas minimume unu elektan proponon por ĉiu difinita ofico aŭ grupo de oficoj, tiel ke restu neniu ofico, por kiu ne estas proponita minimume unu kandidato. Elekta propono de la Elekta Komisiono estas neamendebla; nur la Elekta Komisiono mem povas modifi aŭ repreni ĝin ĝis la momento, kiam la kunsidestro submetas ĝin al voĉdonado.
7.4. Ankaŭ ĉiu voĉdonrajta komitatano rajtas prezenti elektan proponon al la Komitato. Elekta propono ne farita de la Elekta Komisiono validas nur se minimume unu voĉdonrajta komitatano krom la proponanto deklaras por ĝi subtenon. Ĝi estas normale amendebla laŭ la preskriboj de la Komitata Regularo, sed nur fare de voĉdonrajtaj komitatanoj. La prezentinto de elekta propono aŭ amendopropono povas modifi, anstataŭigi aŭ repreni ĝin ĝis la momento, kiam la kunsidestro submetas ĝin al voĉdonado.
8.1. Por ĉiu porofica elekto, laŭ la vicordo de artikolo 2, paragrafo 3, la kunsidestro submetas ĉiun elektan proponon al voĉdonado ĝis la elektiĝo de la koncerna nombro de oficohavantoj, laŭ la jena vicordo:
8.2. Pri ĉiu elekta propono oni voĉdonas per sekreta baloto laŭ artikolo 12 de la Komitata Regularo, respektante krome la jenajn preskribojn amende al paragrafo 1 de tiu artikolo 12:
9.1. Elekta propono estas akceptita nur, se en la voĉdono pri la elekta propono la nombro de la voĉoj por la propono superas la duonon de la nombro de la valide donitaj voĉoj.
9.2. Se la nombro de la voĉoj por la elekta propono egalas al la duono de la nombro de la valide donitaj voĉoj, oni konsideras la proponon nedecidita. En tiu okazo oni revoĉdonas pri ĝi post plua debato; se la propono refoje montriĝas nedecidita, oni konsideras ĝin neakcpetita.
9.3. La Komitato revoĉdonas pri elekta propono, se minimume 10 komitatanoj kontestas la rezulton de la voĉdono aŭ se la kunsidestro tion decidas.
10.1. Se post la voĉdonado pri ĉiuj elektaj proponoj por difinita ofico aŭ grupo de samspecaj oficoj restas ofico, por kiu ankoraŭ ne elektiĝis oficohavanto, aldonaj kandidatigoj povas okazi por ĝi dum la komitata kunveno, kun aldonaj prezentoj de elektaj proponoj, debato kaj submeto al voĉdonado.
10.2. Aldona kandidatigo povas okazi buŝe nur se la koncerna kandidato mem ĉeestas la komitatan kunsidon, en kiu okazas la kandidatigo, kaj poste en komitata kunsido prezentas sin, siajn motivojn de kandidatiĝo kaj siajn movadajn kaj poroficajn celojn, kaj respondas al la tie starigitaj demandoj. Escepte, la Komitato povas tamen akcepti la kandidatigon de neĉeestanta persono, kondiĉe ke ĝi disponas pri sufiĉaj skribaj informoj aŭ havas alian telekomunikan rimedon informiĝi pri la kandidato.
11.1. Ĉiuj oficohavantoj ekoficas tuj post la akcepto de la koncerna elekto-propono.
12.1. La Komitato elektas komitatanojn C konforme al artikolo 25 de la Statuto; nur komitatanoj A kaj B estas voĉdonrajtaj kaj ili elektas komitatanojn C ĝis maksimume la kvarono de sia propra nombro.
12.2. Por ĉiu elekto la Komitato unue decidas pri la nombro de elektotaj komitatanoj C. Ordinare, en la kutima elektojaro oni ne elektas la maksimuman nombron jam en la unua elekto, por ebligi al la Komitato postan alelekton de bezonata(j) komitatano(j).
13.1. La Komitato elektas la estraron el inter la komitatanoj konforme al artikolo 29 de la Statuto; almenaŭ por la oficoj de prezidanto, vicprepzidanto(j) kaj ĝenerala sekretario la Komitato elektas specife proponitan kandidaton en la respektivan oficon.
13.2. La Komitato povas difini fakon aŭ agadkampon, por kiu oni elektos specife proponatan estraranon.
13.3. Por ĉiu elekto la Komitato unue decidas pri la nombroj de vicprezidantoj kaj de estraranoj elektotaj.
13.4. Redisdivido de difinitaj oficoj interne de funkcianta estraro dum la oficoperiodo eblas nur per komitata voĉdonado pri tiucele prezentita elekta propono laŭ la preskriboj de ĉi tiu regularo.
13.5. La oficoperiodo finiĝas, en la kutima elektojaro sekvanta, per la elekto de nova estraro.
14.1 La Komitato elektas minimume 2 komitatajn reviziantojn el inter la komitatanoj laŭ artikolo 51 de la Statuto; ili estu spertaj pri financa administrado kaj kontkontrolado kaj povu facile viziti la Centran Oficejon.
14.2 Por difinita agado, ĉu esplora, konsila aŭ plenuma, la Komitato povas elekti komisiiton aŭ komisionon, aŭ alia(j)n oficohavanto(j)n kiel ajn nomata(j)n, laŭ artikolo 39 de la Statuto.
14.3 Por ĉiu elekto la Komitato unue decidas pri la nombro de elektotoj por la koncerna ofico aŭ komisio.
Aprobita dum la komitatkunsido en Tel Avivo, 85-a UK, julie 2000