Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentoj › balotlisto de komitatanoj B

Dokumentoj

VOĈDONO PRI KOMITATANOJ B POR 2004-2007

Konforme al art. 24 de la Statuto kaj art. 8 de la Ĝenerala Regularo, la individuaj membroj elektas komitatanojn B kiel siajn reprezentantojn en la Komitato de UEA. Post la alvoko en la revuo Esperanto (dec. 2003) 16 kandidatoj estis valide proponitaj por la 6 lokoj de komitatanoj B dum la periodo 2004-2007. Iliaj sinprezentoj aperas ĉi-sube.

La 14-an de majo la Centra Oficejo sendis al la individuaj membroj balotilon. Oni rajtas voĉdoni por maksimume 6 kandidatoj. Eblas voĉdoni nur per originala stampita balotilo. La balotiloj atingu UEA plej laste la 30-an de junio 2004. La voĉnombrado okazos en la CO la 1-an de julio.

BELLEFEUILLE, s-ro Yves (1962), Kanado

Advokato, laboras kiel revizianto de la oficialaj tradukoj de la decidoj de la Kanada Imposta Kortumo. Havis plurajn postenojn en TEJO, inter kiuj vic-prezidanto, ĝenerala sekretario kaj estrarano pri kongresoj. Estis sekretario de Kanada Esperanto-Asocio kaj komitatano A de UEA por Kanado kaj por TEJO.

Motivigo: Mi kandidatas, ĉar mi malkontentas pri la administra misfunkciado de UEA dum la lastaj jaroj. Oni tiom zorgis pri la Fina Venko, ke oni ne plu atentis pri ĉiutagaĵoj kiel la Jarlibro, kont-eltiroj aŭ kongresaj mendoj. Estus bele se la tuta mondo parolus Esperanton, sed dum tio ne okazas, ni atentu ke nia propra asocio almenaŭ funkciu. Se mi estos elektita al la Komitato, mi deziras poste kandidatiĝi por la posteno de Ĝenerala Sekretario. Mi pensas ke mi povos bone plenumi tiujn taskojn pro miaj profesiaj kaj movadaj spertoj.

BELOŠEVIĆ, s-ino Marija (1965), Kroatio

Esperantiĝis en bazlernejo. Diplomita internacia E-pedagogo; 21 jarojn gvidas kursojn. Partoprenis multajn E-aranĝojn (Uk-ojn, fakajn, regionajn kaj landajn renkontiĝojn kaj seminariojn). Individua membro de UEA ekde 1985; membras en IKUE, ILEI, SAT kaj TEĴA. Siatempe komitatano C de TEJO. Komitatano A de UEA por ILEI kaj observanto de ILEI ĉe la Estraro de UEA 1993-98. Estrarano kaj sekretario de ILEI 1991-98. Ekde 1991 aktive partoprenas la agadon de Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA (rajtigita ekzamenanto). Kunlaboranto de la projekto Interkulturo kaj de la revuoj Monato kaj Juna amiko. Antaŭ nelonge komencis traduki, ĉefe kroatajn poemojn. Aktivis/-as en pluraj E-organizoj societaj, urbaj kaj landaj. Aktivas en la regiona agado de la E-komunumo de Alp-Adrio. De 2003 komisiito pri faka agado de UEA. De 2003 estraranino kaj vicprezidantino de IKUE. Apartaj intereskampoj kiel komitatano B: faka agado, instruado/edukado, regiona kunlaboro.

CHAVIGNON, s-ro Philippe (1958), Francio

Esperantistiĝis internacie okaze de tutmonda vojaĝo en 1984-6. Mondcivitano. Sendiploma aŭtodidakto, kies universitato estis renkonto kun lingvoj, kulturoj, religioj, popoloj okaze de la ĉiutaga vivo de mondpiediranto. Kandidatiĝas ĉe esperantista listo eŭrodeputita. Krom naciskalaj kaj lokaj agadoj, prelegis kaj instruis esperanton en multaj landoj dum 8 jaroj da vojaĝado kvinkontinente. Plenumis instruajn kaj organizajn misiojn por UEA en Afriko, kunlabore kun H. Bakker, kaj en Latinameriko. Ekpropagandis en indiĝenaj medioj antaŭ jardeko. Kunlaboras kun Indiĝenaj Dialogoj. Krom daŭrigo de mia ĝisnuna poresperanta agado, emfaze pri helpo al indiĝenaj popoloj, traduko de ĉefverkoj, kadre de la Komitato de UEA, mi intencas influi por:

CHOI Yunhuy (Hortensio), s-ino (1956), Korea Respubliko

Studis belarton, modo-desegnon kaj diplomiĝis pri internacia politiko ĉe la Universitato Hankuk de Fremdlingvaj Studoj en Seulo. Docento de la japana. E-isto ekde 1979. Prezidanto de Korea E-Junularo 1984-86, komitatano de TEJO 1979-86. Direktoro de Korea E-Asocio 1991-98, komitatano C de UEA. Iniciatis revigligi la virinan agadon en 1997, nun respondecas pri la Komisiono pri Virina Agado. LKK-ano de la Seula UK 1994. Prezentis korean tradician dancon en la Internacia Arta Vespero de multaj UK-oj. Diplomiĝis pri la 21-a nemateriala trezoro de korea tradicia danco en Kjongnan provinco.

Celoj:

ERTL, s-ro Istvan (1965), Belgio

Hungaro, loĝas kun esperantistino Fabienne Berthelot kaj tri infanoj en Bruselo, tradukas por la Eŭropa Revizora Kortumo. Instruis lingvojn mezlerneje kaj E-literaturon universitate; laboris eldoneje, radie kaj ĉe Eŭropa Reto kontraŭ Rasismo. Redaktis la revuojn Opus Nigrum, Internacia Pedagogia Revuo, Kontakto, Esperanto (1992-2001) kaj Libera Folio. Verkis kaj tradukis beletre, laste la poemaron Provizore, resp. lingvopolitikan libron de R. Phillipson por UEA.

Celoj: En la Komitato, mi volas utili por ke UEA superu siajn lastatempajn problemojn. Pro tio mi intencas:

IVANOV, s-ro Slavik (1978), Rusio

Loĝas en Sankt-Peterburgo, instruas en ŝtata universitato kaj studas por doktoriĝi pri aplikata lingvistiko. Gastprelegis pri Eo en universitataj kursoj Etnolingvistiko kaj Lingvoj por specialaj celoj. Lernis Eon aŭtodidakte (1996), serĉis esperantistojn ĝis 1998, kiam ekhavis Interret-aliron. Membro de TEJO, komitatano de REJM, membro de Organiza Teamo por IJK-2004. Dum kvar jaroj instruas Eon en ruslingva ret-grupo [esperanto-kurso] (350 lernantoj). Ekde 2001 redaktas ruslingvan ret-informilon Esperanto novosti (5500 abonantoj, 100 vizitantoj ĉiutage): www.ikso.net/novosti. Partoprenas agadon de la internacia grupo Esperanto@Interreto.

Celoj:

LEE Chong-Yeong, prof. (1932), Korea Respubliko

Studis ĉe Yeungnam Universitato (Koreio), Universitatoj de Hawaii kaj Harvard (Usono). Doktoriĝis en komerca ekonomiko ĉe Kobe Universitato (Japanio). Ĉefo de la Merkatuma Grupo de Nutraĵa kaj Agrikultura Organizaĵo de UN (1970-87). Emerita profesoro de Kyungpook Ŝtata Universitato (Koreio), orda profesoro de AIS. Esp-iĝis 1949. Prezidanto de Korea E-Asocio 1994-95 kaj 1998-2001. Prezidanto de UEA 1995-98, vicprezidanto 2001-.

Movadaj celoj: Internacia rekono de la valoro de Esperanto por demokratia internacia komunikado kaj lingvaj aspektoj de homaj rajtoj estas nepre necesa. Mi klopodos atentigi internaciajn kaj interŝtatajn organizaĵojn, precipe EU, pri la lingva problemo en demokratia internacia komunikado kaj instigi ilin diskuti kiel solvi aŭ plibonigi la situacion.

LUNDBERG Hokan (1972), Svedio

loĝas en Beogrado kun Sonja Petrović (vic-prezidanto de TEJO). Diplomiĝis kiel programista inĝeniero kaj mezlerneja instruisto. Laboris kiel programisto dum kvin jaroj. Aktivis en SEJU kaj TEJO dum ses jaroj. Kunfondis la laborgrupon Esperanto@Interreto. Kunorganizis KEF-98, IJK-2003 kaj plurajn TEJO/E@I-seminariojn. Planis kaj programis por tejo.org, edukado.net, lingvo.info kaj interkulturo.net. Estrarano de ILEI pri retprojektoj kaj junulara agado. Plentempe okupiĝas pri diversaj E-projektoj, ĉefe pri lernu.net. Serĉas eblecojn kaj interesiĝantojn por starigi volontulejon (kiel oficejo sed kun volontuloj kun malaltaj salajroj).

Deziroj pri UEA:

MASTERMAN, s-ro Diccon (1941), Italio

Brito, esperantistiĝis 1959. Magistro pri modernaj lingvoj, eksmajoro de la Brita Aerarmeo. Konstanta Kongresa Sekretario de UEA 1981-85, estrarano 1986-89. Sekretario de LKK de UK Florenco 2006.

Strategio: koncentri niajn fortojn ĉe la plej cedema punkto de la rezisto al Eo.

Taktiko: ataki la lingvopolitikon de EK, kiu malpragmate kaj malhoneste pretendas je egaleco por oficialaj lingvoj, kvankam estas absurde kredi, ke ekz. la malta havos la saman influon kiel la angla en la estonta EK. Se EK cedus al la racio de Eo, cedus baldaŭ la cetera mondo.

Organizo: lige kun tiu strategio transloki CO al la centro de EK (Bruselo) pro kaj prestiĝaj kaj praktikaj celoj inkluzive de la integrigo de BKC kiel plej esenca funkcio de UEA.

Financado: se tiu translokiĝo ekonomie ne eblus, certe ne havus sencon resti en alia unuamonda lando kiel Nederlando – ni iru al triamonda lando kie eblas profiti de la valuto anstataŭ malprofiti kiel ĝis nun.

OSIBOV, s-ro Ivo (1937), Kroatio.

Magistro pri juro. Supera lekciisto pri Komerca Juro kaj Kompania Juro en Jura Fakultato kaj Ekonomia Fakultato, Universitato de Split. E-istiĝis 1952. Estis sekretario de Studenta E-Klubo en Zagreb, prezidanto de la loka societo en Split, komitatano kaj sekretario de KEL, komitatano de la eksaj Jugoslavia E-ista Junulara Asocio kaj Jugoslavia E-Ligo. Estrarano de TEJO 1959-68, prezidanto 1964-68. Komitatano de UEA 1968-74, 1990-95 kaj 2001-, ĝenerala sekretario 2001-. Kunordiginto de la Nobel-kampanjo 2001.

Celoj:

PIETILÄINEN, s-ro Jukka (1966), Finnlando

Doktoro pri sociaj sciencoj (2002). Universitata esploristo. Ĉefaj esplortemoj: Ruslanda gazetaro, rolo de gazetaro en socio, translimaj novaĵfluoj. Laboras en Universitato de Tampereo. Eklernis Esperanton en 1983. Volontulo en la CO 1989. Estrarano de E-Asocio de Finnlando (EAF) 1988-99, prezidanto 1994-98. Nuntempe okupiĝas pri esperantologio, i.a. pri socilingvistiko de Esperanto, tradukas en Esperanton, verkas popular-sciencan libron pri Esperanto en la finna, prizorgas retpaĝojn de EAF.

Celoj: Esperanto estas serioza afero, kiun oni ne misfamigu per strangaĵoj (i.a. instancoj de esperanta kvazaŭ-etno), sed provu utiligi la spertojn de Esperanto en seriozaj diskutoj pri lingvopolitiko, lingvolernado kaj homaj rajtoj. Necesas antaŭenigi esperantologion kiel universitatan fakon, unuavice ne kiel fonto de novaj esperantistoj sed pro la utilo kiun scienca esplorado povas porti al esperantistoj. Necesas teni la CO funkcianta; aparte necesas flegi bonajn rilatojn inter la Komitato, Estraro kaj oficistoj.

SIMONNET, s-ro Francisko (1940), Francio

Diverslande vivinta kaj instruinta (plej longe kiel profesoro ĉe la Sajgona Universitato 1971-76), filo kaj patro de esperantistoj, DM kaj FD de UEA, komitatano B 1977-80. ADoc de AIS, postemeritiĝe iom post iome refariĝadanta pli agadokapabla.

Deklaro:

SMITH, s-ro Chuck (1979), Usono

Esperantiĝis (feb 2001), parolas esperante kiel ĉefan lingvon (jul 2002-). Volontulis ĉe ELNA semajnfine (aŭg 2001). Fondis E-Vikipedion (nov 2001), jam 10000+ artikoloj. Organizis junularan semajnfinon en Filadelfio, Usono (feb 2002). Vojaĝis esperante tra Brazilo kaj Eŭropo (jul-dec 2002). Reprezentis TEJOn ĉe la Eŭropa Junulara Festivalo en Turkio (dec 2002). Volontulis ĉe TEJO en la CO (jan-dec 2003). Kunorganizis E@I-seminarion en Bostono (apr 2003). Estrarano de Usona Esperantista Junularo (apr 2002-) kaj Esperanto@Interreto (apr 2003-). Komitatano A de Nederlando por TEJO (dec 2003-). Tradukis du filmojn esperanten, kiuj publike eldoniĝis kiel DVD-oj. Ĉeforganizanto de Esperantomobilo, kunvojaĝante tra Norda Ameriko instruante esperanton.

Celoj:

VERGARA, s-ro Jose Antonio (1962), Ĉilio

Kuracisto-epidemiologo en publiksana ŝtatservo. E-istiĝis en 1981, DM de UEA, ano de ties Komisiono pri Ameriko, landa reprezentanto de ISAE. Fakpreleginto en IKU (Montpellier 1998) kaj Strategia Forumo (Gotenburgo 2003). Ekzameniĝis pri lingvokono meznivele ĉe ILEI pro respekto al niaj movadaj institucioj. Gastiganto de Pasporta Servo. Interesiĝas pri interlingvistiko/esperantologio, lingva ekologio, faka apliko kaj terminologio.

Celoj: Kiel periferia membro de la E-komunumo, mi volas emfazi la tutmondiĝon de nia movado, la pluvalidon de ĝia daŭra strebado al pli demokratiaj lingva kaj kultura ordoj, kaj la valoron de ties praktiko por efektiva plenumado de la rajto je komunikado. Mi aspiras al pli da toleremo kaj kunlaboremo en la bunta E-mondo, kies diverseco kaj institucioj estas nepraj por plenumi niajn taskojn kaj videbligi nian proponon. Ni bezonas aktivan lingvopolitikon koncerne la unuecon-stabilecon-evoluigon de Eo, ĝian sciencan esploron kaj la serĉon de aliancanoj.

WANDEL, prof. Amri (1954), Israelo

Profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo. Akademiano 1992-, gvidas la komisionon pri Rondo Familia 1998-, profesoro de AIS. Esp-iĝis en 1974, dumviva membro de UEA, komitatano 1985-, estrarano 1995-98. Prezidanto 1981-85 kaj honora prezidanto de TEJO. Prezidanto de E-Ligo en Israelo 1989-95, prezidanto de LKK de UK en Tel-Avivo 2000.

Celoj:

  1. Fortigo de la financa kaj administra bazo de UEA. Pledis en la Komitato por la neceso stabiligi la financojn kaj la bazajn servojn antaŭ ol komenci grandajn strukturajn ŝanĝojn kaj investojn.
  2. Siatempe ligis kontaktojn inter UEA kaj NRO-j, precipe Internacia Asocio de Universitatoj. Indas restarigi ilin.
  3. Infanoj kaj gejunuloj havu adekvatajn kondiĉojn en UK (Int. Infana Kongreseto, junulara programo, malmultekosta loĝebleco). En Rondo Familia agas tiucele, iniciatis kaj agas por la cirkulaĵo Familia Esperanto.
  4. Iniciatis Fakajn Forumon kaj Giĉeton en UK. Pledos por reteni kaj plifortigi la servojn al fakaj asocioj.

WU, s-ro Guojiang (1965), Ĉinio

Inĝeniero pri petrolkemio. E-istiĝis en 1984, membro de UEA ekde 1988, delegito ekde 1994, komitatano B de TEJO 1992-96, komitatano B de UEA 2001-04, komitatano de Ĉina E-Ligo, vicprezidanto de Liaoning-provinca E-Asocio (LEA). Gvidis diversajn E-kursojn, organizis kelkajn E-aranĝojn, ekz. la 2-an Nordorientan Ĉinan Kongreson. Kadre de LEA iniciatis agadojn, ekz. ĝemelajn urbojn kaj turisman itineron pri Qing-dinastio, partoprenis la ellaboron de la unua kvinjara laborplano de LEA por la 21-a jarcento, nome de LEA speciale skribis al la Norvega Nobel-komitato por apogi UEA por la pacpremio de Nobel en 2001. Post komisiitiĝo de UEA pri la projekto Ĝemelaj Urboj en 2002 progresigis ĝin per efika laboro, ekz. starigo de la retrevueto Informilo de Ĝemelaj Urboj. Aktive kontribuante al la E-movado loka, regiona kaj monda penas antaŭenigi la laboron de UEA per praktikaj agadoj, ekz. intimigi kontakton kun esperantistoj, fortigi kunlaboron kun lokaj E-organizoj, ktp.

Lasta ŝanĝo:
2004-05-19
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komb2004balotoj.html