Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojkomitataj dokumentoj › cirkulero, marto 2005

Dokumentoj

Komitata cirkulero, marto 2005

Ĝenerala sekretario: Ulla Luin

Al la Komitatanoj de UEA

Saluton amikoj,

Tie ĉi vi ricevos kelkajn aktualajn informojn pri la komitata kaj estrara laboro de UEA. Bonvolu atenti speciale pri la notoj, kiuj temas pri limdatoj.

En la letero estas dokumento, kiu rilatas al la komitatkunsido en Vilno en julio, nome nova versio de propono pri regularo pri perantoj.

La tekstoj de tiu ĉi cirkulero troviĝos en la interreta paĝaro de UEA, sub Dokumentoj, Komitataj cirkuleroj.

La enhavo de tiu ĉi letero:
  1. Komitatkunsido en UK Vilno
  2. Elektoj en Vilno
  3. Tempoplano por proponoj pri Honoraj Membroj
  4. Propono pri regularo pri perantoj
  5. Rekonstruo de la oficeja domo
  6. Eksteraj rilatoj
  7. Edukado kaj instruado
  8. Komisionoj kaj komisiitoj
  9. Koraj salutoj

1. Komitatkunsido en UK Vilno

La komitatkunveno komenciĝos jam en la sabato, 23 julio, posttagmeze. Inter la unuaj punktoj estos elekto de elekta komisiono.

Nur tiuj komitatanoj A, kies landa asocio jam pagis la kotizon de aligitaj membroj por la nuna jaro, rajtos voĉdoni dum la kunsidoj en Vilno. La landaj asocioj ricevis cirkuleron de la Centra Oficejo pri tio, kaj estas bone, se vi kontrolas kun via kasisto, ke la cirkulero ĝuste alvenis.

Komitatanoj A, kiuj ne povas mem ĉeesti la komitatkunvenon, povas nomi anstataŭanton. Tiu anstataŭanto devas esti individua membro de UEA depost minimume du jaroj. La landa asocio devas aprobi la nomumon. Se vi nomos anstataŭanton, memoru informi pri la eklaboro en la sabato.

2. Elektoj en Vilno

En la nuna jaro, la komitato devas elekti Elektan Komisionon por la venontaj tri jaroj. Eblas ankaŭ elekti komitatanojn C. Kandidatigaj leteroj devas atingi la nunan Elektan Komisionon plej laste 25 marto, per ordinara papera poŝto kun mana subskribo. Adresoj estas en la jarlibro. Edvige Tantin Ackermann skribas: "Bonvolu kontakti min en ĉiaj kazoj laŭ vi oportunaj, tre volonte mi helpos kaj akompanos vin tra la tuto."

3. Tempoplano por proponoj pri Honoraj Membroj

Regularo pri proponoj pri Honoraj Membroj troviĝas en la interretaj paĝoj de UEA. Proponoj atingu la estraron de UEA antaŭ la 10 aprilo. La estraro kunsidos fine de aprilo.

4. Propono pri regularo pri perantoj

Aldone al tiu ĉi letero vi ricevos novan version de la propono pri regularo pri perantoj. Je la dua paĝo, ĝi enhavas komparon kun la unua versio, kiun la antaŭa estraro dissendis antaŭ la komitatkunsidoj en Pekino.

5. Rekonstruo de la oficeja domo

La planoj pri rekonstruo de la oficeja domo en Rotterdam progresas, kaj komenciĝos post la somero. Prepara paŝo estas farita per riparo de la tegmento.

6. Eksteraj rilatoj

Renato Corsetti skribas:

Mi okupiĝis ĉefe pri restarigo de niaj reprezentaj teamoj ĉe Unesko, UN kaj la Konsilantaro de Eŭropo.

Ĉe Unesko, tute aparte, ni dediĉis atenton al la 50-a datreveno de la rezolucio de Montevideo kaj al la kunlaborado okaze de la tago de gepatraj lingvoj, kiu estis ĉi-jare festata de esperantistoj en multaj landoj. Surlokaj rilatoj en Parizo atentigis la oficejojn de Unesko pri nia daŭra kunlaborado pri la Jardeko por Kulturo de Paco kaj pri nia nova kunlaborado pri la Jardeko por daŭropova edukado per la nova kampanjo ”Esperanto por daŭropova evoluo”.

Ĉe UN en Novjorko daŭrigis en la pasintaj monatoj la kontaktoj kaj de nia reprezentanto Humphrey Tonkin kaj de la nova reprezentanto Chuck Smith. En Ĝenevo UEA pretiĝas nun por ke atentigo de UEA pri lingvaj homaj rajtoj estu prezentata al la baldaŭa Konferenco pri Homaj Rajtoj.

En Strasburgo niaj reprezentantoj ĉeestis kunsidojn de NRO-oj. Krome mi sekvis la partoprenon de esperantistoj en la Monda Socia Forumo en Portalegro, kie Esperanto ricevis bonan bildon.

7. Edukado kaj instruado

UEA kaj ILEI havas interkonsenton pri kunlaboro, kaj la Strategia Laborplano de UEA antaŭvidas taskojn de ILEI en la kampo Instruado. Je estrarkunsido de ILEI en februaro, kun reprezentiĝo de la estraro de UEA (Renato Corsetti), la estraro de ILEI decidis inter alie, laŭ raporto de Radojica Petrović:

8. Komisionoj kaj komisiitoj

La estraro de UEA nomumis komisionojn kaj komisiitojn, kaj okupiĝas pri nomumo de ankoraŭ kelkaj. Pri pluraj el la decidoj troviĝas informoj en la gazetaraj cirkuleroj, kiujn UEA eldonas.

Komisionoj pri regiona kaj landa agado:

Amerika, Azia (KAEM), Balkanaj landoj, Afriko, Arablingvaj landoj, Oceanio, Ĝemelaj urboj

Komisionoj/komisiitoj pri kulturo kaj kongresoj:

Belartaj konkursoj kun ĵurianoj por la diversaj branĉoj, Esperanto en la Bibliotekojn, Reĝisoro de la kongresa temo en UK Vilno, CED estraro

Komisionoj/komisiitoj pri faka kaj scienca agado:

Faka agado, Terminologia Esperanto-Centro, Esperanto en Radioj,

Rondo Familia, Internacia Kongresa Universitato

Reprezentantoj ĉe internaciaj organoj:

Organizaĵo pri Nutraĵo kaj agrikulturo (FAO), Eŭropa Konsilantaro en Strasburgo

Komisionoj/komisiitoj pri ĝeneralaj temoj:

Koresponda Servo Mondskala, Semajno de Internacia Amikeco, Agado Espero, Statuto de Landaj kaj Fakaj Asocioj (ratifota de la Komitato)

Komisiito pri informado estas decidita jam dum UK Pekino.

9. Koraj salutoj

La Estraro de UEA kore salutas al vi ĉiuj!

Estraro de UEA

pere de Ulla Luin, ĝenerala sekretari(in)o

Aldono: propono pri regularo pri perantoj

Lasta ŝanĝo:
2005-03-07
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komitato/cirkulero_mar05.html