
En tiu ĉi dokumento estas enmetitaj ŝanĝoj deciditaj dum la kunveno de la Komitato, 2006-08-04, kaj kelkaj korektoj de simplaj eraroj. Informoj pri voĉdonoj en la subkomitataj raportoj rilatas nur al la voĉoj de komitatanoj ĉeestantaj en la subkomitataj kunsidoj, kaj la finaj decidoj troviĝas en la protokolo de la Komitato.
Prezidis kaj raportis: Yves Bellefeuille
La subkomitato proponas, ke la baza membro-kotizo por 2007 altiĝu je 1 eŭro, de 56 eŭroj al 57 eŭroj. (Por: 5, kontraŭ: 0, sindeteno: 1. Akceptita.*)
Okazas ĝenerala diskuto. Responde al demando, Osmo Buller klarigas, ke la libro-katalogo lastfoje aperis en papera formo en 2002, kaj ke tio kostis dekon da miloj da eŭroj. Ne estas plano denove aperigi la katalogon en papera formo.
Oni demandas, kiu kotizo estas plej avantaĝa por UEA. Osmo Buller respondas, ke tio dependas de la lando; por tiuj kiuj pagas la plej altajn kotizojn, la kotizo de membro-abonanto estas la plej avantaĝa por UEA. Aliflanke, por tiuj kiuj pagas laŭ tarifo B, la MA-kotizo ne kovras ĉiujn kostojn.
La subkomitato proponas, ke la buĝeto por 2007 estu akceptita. (Por: 6, kontraŭ: 0, sindeteno: 0. Akceptita.*)
La subkomitato proponas, ke la buĝeto de la fondaĵoj por 2007 estu akceptita. (Por: 6, kontraŭ: 0, sindeteno: 0. Akceptita.*)
Oni diras, ke pere de la ret-paĝaro ne estas facile trovi, kiel uzi kredit-karton por pagi kotizon.
La plej baza tasko de kotiz-peranto estas aperigi informojn pri la kotizo en la landa revuo, kaj sendi cirkuleron al la antaŭaj membroj. La makleraĵo celas kovri la kostojn de tio; la makleraĵo estas 10 % por kotizoj kaj 5 % por kongresaj mendoj. Aldona tasko estas ĉeesti la landan kongreson kaj varbi membrojn tie; UEA volonte sendas aliĝilojn por tio.
Estas sugestite sendi abonilon kun libro-mendoj kaj fari paĝ-signilon kun informoj pri UEA.
La subkomitato proponas, ke la Komitato subtenu la decidon de la estraro pri la deskribo de la ŝuldo de Indiĝenaj Dialogoj. (Por: 6, kontraŭ: 0, sindeteno: 0. Akceptita.*)
*) Por finaj decidoj kaj voĉdonoj en la Komitato, vidu la protokolon de la Komitato.
La movo de la Unesko-reprezentanto de Litova registaro en 2005 estis tre bona provo, sed mankis subtenoj de landaj asocioj por kontakti respektivajn landajn Unesko-komisionojn por akiri subtenon al la propono de la Litova registaro.
La subkomitato rekomendas, ke UEA denove ĉi-jare lanĉu kampanjon por akiri kunsubskribojn de almenaŭ 10 aŭ pli da registaroj por la propono de la Litova registaro. La subkomitato forte rekomendas, ke ĉiuj landaj asocioj kunlaboru por la projekto.
UEA havas kontakton kun la NRO Internacia Asocio de Universitatoj, kaj kontakton kun Unesko-departemento pri daŭrigebla evoluo (aldono laŭ p.09 de la protokolo).
UEA sukcese organizis simpoziojn kun Unuiĝintaj Nacioj (Ĝenevo), okaze de ĝia 90a jubileo en 1998.
Okaze de la 100-a jubileo de UEA, la subkomitato rekomendas, ke UEA planu okazigi jubilean simpozion "Lingvo kaj Homaj Rajtoj" en 2008 ĉe UN en Ĝenevo, kun la subteno kaj partopreno de reprezentantoj de UN, Alta Komisiono pri Homaj Rajtoj, Unesko kaj reprezentantoj de neregistaraj organizoj koncernaj la homajn rajtojn.
Nun nia reprezentantino estas "leterkesto" de UEA por UN. Ŝi ricevas invitleterojn nur 1-2 tagojn antaŭ la kunsidoj, krome bona regado de la angla kaj franca lingvoj estas necesaj, kaj ŝi havas plentempan laboron. La problemo estas provizore solvita dank'al la helpo de alia membro, kiu emeritiĝis de la Monda San-Organizo (WHO), kaj havas tempon kaj bone regas du lingvojn. Do, ŝi estu informita de UEA pri iu ajn invitoj fare de UN en Ĝenevo.
Nun ni havas kontaktanton en Novjorko, sed bezonas plifortigon. UEA dum pasintaj kelkaj jaroj paroladas pri la plifortigo sed sen konkreta rezulto.
La subkomitato rekomendas, ke UEA agu konkrete por fortigi UEA-reprezentanton en Novjorko kaj raportu la rezulton dum la venonta komitatkunsido en 2007.
Lernolibro pri la komuna historio inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio estis eldonita en 2005 en tri lingvoj. Ĉar ĝi estas la libro pri komuna historio, ĝi devas esti en la komuna lingvo. 42 volontulaj esperantistoj el tri landoj nun preparas esperanto-version de la libro, celante eldoni ĝin antaŭ la UK 2007, sub aŭspicioj de la tri landaj asocioj.
Lernolibro pri la komuna "Historio de la mondo post 1945" aperis en junio ĉi-jare en la germana kaj franca lingvoj. Nun Eŭropa Esperanto-Unio konsideras eldonon de Esperanto-versio.
Eldono de Esperanto-versio konkrete montros al la ekstera mondo la praktikan utilecon de Esperanto.
La subkomitato rekomendas, ke UEA subtenu la ĝeneralan ideon, kiu inspiras la du projektojn, ke tiaj verkoj multobliĝu, ĉar tiaj verkoj subtenos la ideon de Esperanto.
UEA daŭre flegu rilatojn en Strasburgo, kie ni havas reprezentanton.
Gvidis Radojica Petrovic, raportas Claude Nourmont
El la ĉapitro "Instruado" la diversaj punktoj restas validaj. Apartan atenton oni dediĉu al instruista trejnado.
Estis 18 ekzamenitoj.
Estis preparita ekzameno-gvidilo.
Oni devas rekonsideri la sistemon de ekzamenoj.
IEK starigis kontakton kun Konsilio de Eŭropo pri Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj: Lernado, Instruado kaj Taksado.
IEK konsistas el 7 membroj, kaj la propono pri la konsisto de la nova IEK estas:
SK3 rekomendas akcepti ĝin.
Sk3:
Sk3 rekomendas ke oni regule organizu trejnajn seminariojn okaze de diversaj renkontiĝoj, ekzemple en NASK.
SK3 rekomendas, ke oni daŭrigu la klopodojn por organizi trejnadon de interpretistoj inter Esperanto kaj naciaj lingvoj, kaj reciproke.
Sk3 rekomendas plustudi la eblecojn, konsiderante la haveblajn laborfortojn.
Raportis: Jukka Pietilainen
La subkomitato diskutis multe pri ago-tago, kaj la opinioj estis dividitaj. Aperis kritiko kontraŭ komuna agotago en ĉiu lando samtempe. Ekzemple japanoj havas agotagon ĉiam en junio, kiam la landa asocio festas sian datrevenon de la fondiĝo. Eventuale agotago dum komuna ago-monato povus solvi iujn problemojn pri samtempeco. Unu ebleco agi en Eŭropo estas ankaŭ eŭropa tago de lingvoj.
Necesus pli intensigi la interŝanĝon de spertoj pri informado. La subkomitato proponas, ke apud la retlisto pri informado, estu starigota retpaĝo pri sukcesaj informaj aranĝoj, kie eblus raporti, kion esperantistoj faris kaj kiel la informa agado sukcesis.
Partoprenanto el Kubo rakontis, ke la kuba landa asocio aktive partoprenas socian vivon, ekzemple sendas gratulojn al aliaj asocioj okaze de iliaj festoj.
Gvidis Istvan Ertl, raportas C. Nourmont
"UEA subtenu kulturajn aktivaĵojn…":
Propono: UEA subtenu la organizon de ekspozicioj de pentristoj kaj aliaj artistoj en UK kaj aliaj aranĝoj.
"UEA subtenu eldonadon de verkoj en Esperanto..."
Rekomendo: UEA subtenu eldonadon de verkoj en Esperanto, ĉu originalaj ĉu tradukitaj, pri pli ekvilibra dispartigo laŭ la diversaj regionoj de la mondo kaj kulturaj fonoj.
Sk5 proponas: UEA principe subtenu iniciatojn kiel esperantaj televidoj, radiaj elsendoj en Esperanto, k.s. Ĝi subtenu minimume per informado pri la iniciatoj.
Sk5 rekomendas: diversaj programeroj de la UK aperu ĉe la reto, tiel ke ne-ĉeestantoj povu sekvi ĝin.
Movada foiro kiel interkona vespero estis tre sukcesa programero.
Sk5 rekomendas: Oni laŭeble (se lokaj cirkonstancoj tion ebligas) havu ĝin denove en la venontaj kongresoj. Kleriga tago ankaŭ estas daŭrigenda programero.
Ne nova rekomendo: SK5 denove rekomendas, ke oni disponigu la programon pli frue sur la reto, plej malfrue samtempe kiel presigo de la kongreslibro.
Kunsida gvidanto: Edvige Tantin Ackermann
Raportas: M Gutierrez kaj Edvige Tantin Ackermann
La tagordo proponis 7 punktojn. Ĉiuj estis traktitaj. La partoprenintoj debatis konkretajn agadojn.
Gvidis: J Franquesa Sole kaj A Wandel
A Wandel atentigis pri la malalta nombro de fakaj asocioj, kiuj utiligas la fakan budon dum la UK (malgraŭ pluraj atentigoj kaj sciigoj al la fakaj asocioj).
A Wandel resumis la atingojn pri scienca agado dum la lasta jaro: kunlaboro inter UEA kaj AIS laŭ la nova kontrakto; ĝustatempa produkto de la IKU-libro; kontaktoj kun NROj kaj Unesko, aparte Internacia Asocio de Universitatoj.
Oni atentigas pri la maloportuneco de la (ofte malproksima) ekster-kongreseja ejo por la IKU/AIS daŭrigaj prelegoj, kaj proponas, ke UEA kaj AIS kunlaboru por ebligi okazigon de tiuj prelegoj en la kongresejo.
Raportis: Adenjo Charriere kaj Ans Bakker-ten-Hagen
La subkomitato konstatas, ke la konstanta kongresa sekretario kaj la estraro atentis pri la rekomendoj el la kunsido en Vilno: Junularaj programoj dum la nuna UK estas bone menciitaj en la kongresa libro, estas klara priskribo pri ĉiuj ebloj, kaj antaŭe aperis informoj en la reto. Ankaŭ la malmultekostaj loĝeblecoj estis bone afiŝitaj.
La ĉeestantoj atentigas pri aliaj deziroj, kaj proponas al la Komitato la jenajn rekomendojn al la estraro:
(kun kelkaj postaj korektoj)
La Elekta Komisiono, EK (Lee Chong Yeong, Edvige Tantin Ackermann, Janez Jug, Istvan Ertl) kunsidis dum la UK trifoje fermite kaj unufoje publike.
La EK memorigas, ke ĝiaj taskoj estas rekomendi kandidatojn, por la elektoj en 2007, por la postenoj de estraranoj, de komitatanoj C, de komitataj reviziantoj, kaj de anoj de la financa komisiono. Ĉiu kandidato devas posedi rekomendojn de du komitatanoj el malsamaj landoj, kaj mem sendi deklaron de kandidatiĝo, kun vivopriskribo, foto, klarigo pri motiviĝo kaj pri movadaj celoj, plej malfrue la 31-an de marto 2007 (la daton pruvas poŝta stampo; reta kandidatiĝo bonvenas, sed sen ĝustatempa konfirmo papera, ĝi ne validas).
La EK jam invitis, ricevis kaj pridiskutis ne malmultajn kandidatecojn, sed en ĉi tiu fazo devas teni la koncernajn nomojn konfidence.
En la publika kunsido leviĝis aro da ideoj, ofte de spertegaj movadanoj, el kiuj la EK aparte notas la sekvajn, tamen ne nepre identiĝante kun ili ĉiuj:
La EK alvokas ĉiujn membrojn de UEA, aparte la komitatanojn, aktive kaj propone, partoprene helpi la agadon de la komisiono tra la jaro.
Ĉi tiu kaj sekvaj raportoj aperos en la retejo de UEA. La EK utiligos la revuon de UEA kaj ĉiujn oportunajn informilojn por daŭre raporti pri sia laborprogreso.