Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojkomitataj dokumentoj › kunsido en florenco, 2006

Dokumentoj

Komitata protokolo, julio-aŭgusto 2006

Protokolo pri kunveno de la Komitato en Florenco, Italio, julio-aŭgusto 2006

Unua komitatkunsido, sabato 2006 07 29

Kunsidohoroj: 14-17 h

01 Malfermo

01.01 Bonvenigo de la komitatanoj

Per la saluto al alvenintaj komitatanoj kaj aliaj ĉeestantaj kongresanoj, prezidanto de UEA Renato Corsetti malfermis la unuan plenkunsidon de la komitato dum la 91a UK de Esperanto.

01.02 Kontrolo de validaj komitatanoj

La ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller laŭtlegis laŭ aboca ordo la nomojn de la komitatanoj kaj observantoj.

01.03 Kontrolo de kvorumo

Ĉeestas 34 komitatanoj; por la kvorumo necesas 38.

Pliaj komitatanoj alvenis, kaj kvorumo estis je la decidoj.

01.04 Elekto de protokolantoj

Ĝenerala sekretario de UEA Ulla Luin proponis, ke Marija Belošević kaj Janez Jug estu protokolantoj. La propono estis akceptita post atingo de la kvorumo per 0 voĉoj kontraŭ kaj 1 sindeteno.

01.05 Aprobo de voĉdonaj kontrolantoj

Luin proponis Jordi Pedrós Cortasa (knr 1565) kaj Jytte Sunekaer (knr 352).

Propono akceptita unuanime.

01.06 Akcepto de la tagorda propono

Luin proponas, ke oni traktu punkton 16 "Strategia laborplano kaj ceteraj agadoj" post punkto 17 "Novaj aliĝoj", ĉar punkto 17 postulos tempon de voĉnombrado. Post alia propono, ke oni nun voĉdonu pri novaj aliĝpetoj, la komisiono deklaris ke en la momento ĝi ne estas preta raporti. Sekve oni voĉdonis pri la proponita tagordo. Ĝi estis akceptita kun 0 voĉoj kontraŭ kaj 0 sindetenoj.

02 Pasintjara kunveno en Vilno

02.01 Aprobo de la protokolo pri la kunveno en Vilno

U. Luin atentigis, ke la protokolo estis publikigita en la retejo de UEA en septembro 2005 kaj ke komitatanoj estis informitaj. Al la komitatanoj sen retaliro estis sendita papera versio. Protokolo aprobita per unu sindeteno.

02.02 Informo kaj diskuto pri plenumo de la decidoj faritaj en Vilno

U. Luin raportis pri la plenumo de decidoj. La komitatanoj ricevis liston de la decidoj kun stato de ilia plenumo post la UK.

Rilate la proponon de la subkomitato 7, Amri Wandel starigas demandon «kial oni ne publikigis pli frue la kongresan programon». Respondis ĝenerala direktoro Osmo Buller. La programo estis definitive preta nur 1-2 semajnojn antaŭ la kongreso, eĉ aperis iuj ŝanĝoj rilate la programon en la Kongresa libro. Laŭ li ne eblas plenumi ĉi postulon.

Rimarko: Gianfranco Polerani rimarkigas, ke en la tagordo mankas numero 3.

04 Preparaj decidoj

04.01 Decido pri respondeculoj en la dumkongresaj subkomitataj kunsidoj

Raportontoj estas petataj pretigi skriban raporton ne pli longan ol unu paĝon.

Listo de la proponitaj respondeculoj unuanime akceptita.

04.02 kaj 04.03 Decido pri dumkongresaj komisionoj

Propono, ke dum la kongreso agu nur la komisiono pri rezolucio en la konsisto José Antonio Vergara Olavarría, A.G. Rao kaj Brian R. Moon, akceptita kun unu sindeteno.

05 Raporto de la prezidanto de LKK

Prezidanto de la LKK Aldo Grassini mallonge raportis pri la stato de la UK. Ĉi-jare LKK fakte estas landa, ne loka komitato, ĉar en Florenco ne ekzistas tre forta grupo. Tio alportis iom da problemoj al la organizado. La prezidanto mem loĝas 300 km for. Tamen ĉiuj faris siajn laborojn. Dua problemo koncernas lokajn aŭtoritatulojn, kiuj ne montriĝis tre kunlaboremaj ĉefe el financa vidpunkto. La inaŭguron ne partoprenos multaj aŭtoritatuloj pro la ferioj. Li atentigas, ke la kontaktoj kun la prezidento de la ŝtato, kiu akceptis altan protekton de la UK, iris ege rapide. Krome, menciindas speciala subteno de Ministerio pri eksterlandaj aferoj kaj Ministerio pri kulturo. Ministerio pri eksteraj aferoj decidis subteni kongreson per aĉeto de libroj. Turisma agentejo eldonis kelkajn informilojn en Esperanto.

Problemoj pri enirvizoj ankaŭ ripetiĝis dum la ĉi jara UK.

Krome la LKK informas pi la rabatoj por la muzeoj dank' al la kongresa ŝildo.

O. Buller aldonas, ke la inaŭguron partoprenos brita, ĉina kaj litova konsuloj. Kelkaj ambasadejoj sendis salutmesaĝojn al la UK.

O. Buller atentigis la komitatanojn, ke en siaj kongresaj tekoj ili ricevis invitojn por la urbestra akcepto.

Marcel Delforge rimarkis, ke li ne vidis afiŝojn pri la UK en la urbo.

J. Ŝemer vidis afiŝon pri la UK en la itala , sed en la kvartalo tro for de la kongresejo.

A. Grassini respondas, ke oni pretigis 200 afiŝojn, sed pri ilia afiŝado respondecas profesia agentejo.

06 Elekto de honoraj membroj

U. Luin atentigis, ke oni ricevis la biografiajn notojn de du kandidatoj pli frue. Temas pri Umberto Broccatelli kaj Otto Haszpra.

Diskuto pri principoj de konfidenceco dum diskutoj, kun partopreno de A. Vergara, Y Bellefeuille, R Corsetti, U Luin, R Clerici. Oni decidas daŭrigi tiun diskuton post punkto 7, ekster la tagordo.

Okazas skriba (sekreta) voĉdono. La kandidatoj estas akceptitaj.

Laŭ la voko de O. Buller, la kunsidon nun ĉeestas 41 komitatanoj.

La nomojn de la novaj honoraj membroj oni anoncos en la malfermo.

07 Estrara jarraporto pri la agado en 2005

07.01 estrara raporto, prezento kaj diskuto

Oni interkonsentis, ke pro pli rapida laboro estu prenita laŭĉapitre la raporto en la revuo Esperanto.

R. Corsetti al la diskuto invitas ankaŭ membrojn de UEA, kiuj ne estas komitatanoj kaj ĉeestas la kunsidon, kontribui al ĉi tiu punkto.

Ĉe la punkto «2.6 esploro kaj dokumentado» R. Corsetti starigas la demandon al O. Buller pri la aperigo de la Esperanto-dokumentoj. O. Buller respondas, ke aperis nova dokumento en la franca kaj esperanta serioj.

Rilate al la punkto «2.8 eksteraj rilatoj» J.A. Vergara atentigas pri tri samtempaj sociaj movadoj. Al tio aldonas I. Schrøder pri sociaj forumoj en landoj kaj en malgrandaj urboj. Istvan Ertl atentigis, ke oni ne troigu, ke Grin estas tiom por esperanto. Raporto Grin estas scienca raporto kaj oni emfazu la utiligon de ĝi.

Ĉapitro «3. landa kaj regiona agado» R. Corsetti atentigas pri amaso da retmesaĝoj de la E-asocioj el Ĉado, Malagasio.

I. Ertl starigis demandon rilate ŝanĝojn en la afrika agado. Li ankaŭ demandis, ĉu EEU ricevis financan apogon de EU.

R.Corsetti proponas, ke pri tio oni diskutu en subkomitato pri landa kaj regiona agado, aŭ kiam oni parolos pri la raporto de la subkomitato.

M. Belošević atentigas pri la linio rilata al la «balkanaj landoj» ĉe ĉapitro «3.6», t.e. aperigo de Esperanto-serbokroata vortaro. Ŝi atentigas ke la lingvo «serbokroata» ne ekzistas, en la kazo ke temas pri tajperaro, ŝi esperas ĝian korekton, se temas pri malo, ŝi esprimas profundan bedaŭron ke Esperantistoj tiel malrespektas iujn lingvojn.

Krome, ŝi atentigas, ke ne nur EEU kaj landaj asocioj de EU agas eŭropplane. Ankaŭ agas fakaj asocioj, ekz. pasintjare ege sukcesan sesion kun la vizito al EU-parlamento kaj kunsido kun la parlamentanoj en Strasburgo aranĝis IKUE.

Y. Bellefeuille starigas demandon rilata al la aperigo de Jarlibro: antaŭe ĝi aperis en aprilo, pasint- kaj ĉi-jare en junio.

O. Buller atentigis ke la Jarlibro en la 1991 aperis en februaro kaj temis pri la plej multekosta eldono. Laŭ li, plej oportune estus aperigi ĝin en majo.

Post la pridiskuto de la estrara raporto, R. Corsetti invitis al la voĉdono.

La Estrara raporto 2005 estis unuanime akceptita.

07.02 kaj 07.03 spezokontoj kaj bilanco 2005

A. Bakker-ten Hagen, estrarano pri financoj enkonduke emfazis, ke la financa stato de UEA en 2005 estas pli bona ol buĝetita.

Y. Bellefeuille: Laŭdo pri la informoj pri fondaĵoj, aperas informo pri kelkaj fondaĵoj, sed ne pri ĉio, ne pri rezervo: ĉu ne eblas ricevi informojn pri aliaj fondaĵoj

O. Buller prezento de fondaĵoj estas de 10 jaroj; pri rezervo kaj diversaj kapitaloj aperas notoj fine de la bilanco pri ili ne havas sencon pretigi apartan buĝeton. Pri fondaĵoj tio okazas ĉar en la ĝenerala regularo estas priskribo ke la estraro prezentas al la komitato tion.

Y. Bellefeuille: mankas detalo pri riparo de la domo. En la aktivo pri renovigado multe pli ol 30.000. Oni ne vidas, de kie venas tiu mono. Oni supozas, ke ĝi venas de iu rezervo, eble domripara, pri tio povos aperi pli da informoj.

O.Buller: El la kapitalo por la renovigo, uzado komenciĝis nur ĉi-jare, ĉar la sumoj estas iom malgrandaj.

Y. Bellefeuille: ĉu el la jaro 2005

O. Buller: ankaŭ de antaŭaj jaroj

Y. Bellefeuille: eldona fako - resume novaj libroj kutime aperis minus 9000, ĉi-jare aperas 20000

O. Buller: temas pri pli vigla eldona agado, ol oni buĝetis, efiko pli favora, ol neta sumo la buĝetita gajno. Tiu aldona eldono de novaj libroj en tiu jaro, principe oni povas tion buĝeti sed temas pri hazardludo, ĉar la buĝeton oni faras en marto-aprilo antaŭjare. En marto ĉi jare estas malfacile scii kion oni eldonos venontjare: se oni eldonas pli ol oni planas, oni gajnas.

Y. Bellefeuille atentigas, ke pri aparte vigla eldonado pasintjare oni ne trovas liniojn en la estrararaporto.

O. Buller: estas mencio de la libroj eldonitaj.

Y. Bellefeuille starigas demandon pri «XVII» aliaj enspezoj sumo je turismo malgranda.

O. Buller atentigas, ke la loĝmendoj estas en aparta rubriko, ĉi tie estas mencio nur de flugbiletoj kiujn peris la CO.

Spezoj de la pasintjara kongreso ankoraŭ ne estas pretaj, ilin traktas la Estraro.

Kiam ĝi estos finpreta, ĝi aperos en diversaj lokoj, se la kongreso estas profitodona, parton ricevas lando kaj propaganda konto.

Kotizprocentaĵo estas licencpago 35% de la kotizoj, movo de iom pli ol 9.000 al rezervo, per kio oni stabiligas, kiam estas malgranda kongreso.

Tahira Masako rimarkas diferencon inter la raporto aperinta en revuo Esperanto kaj ĉi tiu donita al la komitato.

O. Buller respondas, ke tiu en revuo Esperanto estas iom pli konciza. Krome, aperis unu eraro: Propaganda konto, kie mankas buĝeto por 2007, sed ĝi devas esti sama kiel por 2006.

07.04 Raporto de la komitataj reviziantoj pri 2005

Paulo Branco prezentas raporton, kun la mencio, ke oni ne havas multon por aldoni ol estas en la raporto. Bilanco estis analizita. Ĉiuj dokumentoj kiuj estis je la dispono, profesia revizianto faras raporton pro la komitataj reviziantoj.

Konstatinte ke la diskuto finiĝis, R Corsetti invitas al la voĉdono.

07.05 Akcepto de la raportoj pri 2005

La spezokontoj 2005, bilanco 2005 kaj raporto de la komitataj reviziantoj pri 2005 unuanime akceptita.

07.06 Ekster-tagorda diskuto pri konfidenceco ĉe la retlistoj kaj aperigo de la mesaĝoj tie

Diskuto kun enkonduko de J.A. Vergara, kaj kun partopreno de Bellefeuille, Ertl, Corsetti, Nourmont, Moon, Buller, Schrøder, L. Harmon, Chong-Yeong, Tantin Ackermann, H Fantom. La diskuto ne levis formalan proponon por decido.


Komitato Florenco: dua kunsido, vendredo 2006-08-04

Kunsidohoroj: 9-12 h

Kontrolo de kvorumo: Buller konstatas, ke kvorumo estas.

Protokolantoj: Je komenco de la kunsido, la protokolantoj de la unua kunsido ne ĉeestas. La Komitato elektas por la hodiaŭa kunsido: Luin, Witdoeckt.

Voĉnombrantoj: Ambaŭ voĉdonaj kontrolantoj el la unua kunsido ĉeestas: Jordi Pedrós Cortasa (knr 1565) kaj Jytte Sunekaer (knr 352).

08. Financoj kaj administrado

Bellefeuille prezentas la raporton de subkomitato 1 pri financoj kaj administrado.

Demando de Witdoeckt ricevas respondon de Buller.

La Komitato faras jenajn decidojn:

- Baza membrokotizo altiĝos en 2007 per 1 eŭro de 56 al 57 eŭroj: akceptite kun 1 kontraŭ kaj 4 sindetenoj.

- Buĝeto 2007: akceptita kun 0 kontraŭ kaj 2 sindetenoj.

- Buĝeto pri fondaĵoj 2007: akceptita kun 0 kontraŭ kaj 1 sindeteno.


La subkomitato proponas en sia raporto, ke la komitato subtenu la decidon de la estraro pri la deskribo de la ŝuldo de Indiĝenaj dialogoj. Voĉdono en la Komitato: akceptite kun 0 kontraŭ kaj 4 sindetenoj.

09. Ekstera agado

Lee Chong Yeong prezentas la raporton de subkomitato 2 pri eksteraj rilatoj. Okazas diskuto kun partopreno de Wandel, R. Petrović, Buller, Corsetti, Nourmont, Ŝtimec, Pietiläinen, Moerbeek, Lee Chong Yeong, Ertl, Clerici, Moon.

Wandel petas aldonon: "UEA havas kontakton kun la NRO Internacia Asocio de Universitatoj, kaj kontakton kun Unesko-departemento pri daŭrigebla evoluo."

Du jar-indikoj devas esti korektitaj en punkto 2: 1987 estu 1998, kaj 2007 estu 2008.

Corsetti proponas aldonon de punkto 6, UEA daŭre flegu rilatojn en Strasburgo, nuna reprezentanto estas Gilbert Stammbach.

Pri punkto 5: Moon proponas forstreki la frazon pri subteno de EU. Clerici proponas ŝanĝi la frazon pri rekomendo jene: UEA subtenu la ĝeneralan ideon, kiu inspiras la du projektojn, ke tiaj verkoj multobliĝu, ĉar tiaj verkoj subtenos la ideon de esperanto.

Voĉdono pri la raporto kun tiuj amendoj: akceptita kun 0 kontraŭ kaj 0 sindetenoj.

10. Edukado

R. Petrović prezentas la raporton de subkomitato 3 pri Edukado.

Diskuto kun partopreno de Bellefeuille, Moerbeek, Tantin-Ackermann, R. Petrović, Nourmont, Clerici, Nascente.

Voĉdono pri la raporto ĝenerale: akceptita kun 0 kontraŭ kaj 0 sindetenoj.

Proponitaj nomoj por la konsisto de IEK estas

Voĉdono pri la konsisto de IEK, 7 nomoj: akceptita kun 1 kontraŭ kaj 1 sindeteno.

11. Informado

Pietiläinen prezentas la raporton de subkomitato 4 pri informado.

Diskuto kun partopreno de Tantin-Ackermann, Ritamäki, Lins, Pietiläinen, H Fantom, Luin.

Lins kaj Luin proponas forstreki la tutan paragrafon ”difino de la publika agendo” pro malklara formuligo.

Voĉdono pri forstreko: akceptite kun 6 kontraŭ kaj 10 sindetenoj.

Voĉdono pri la raporto post tiu forstreko: akceptita kun 0 kontraŭ kaj 7 sindetenoj.

12. Kulturo, kune kun esploro/dokumentado kaj kun kongresoj

Ertl prezentas la raporton de subkomitato 5 pri kulturo kaj kongresoj.

Diskuto kun partopreno de Tantin-Ackermann, Lee Chong Yeong, Syôzi, Nourmont, Nascente, Wandel, Pontika, Ŝemer, Bellefeuille, Buller, Ertl.

Ertl proponas la jenajn forstrekojn: punkto 2 ”zorgu pri”, punkto 3 ”retaj”, punkto 3 ”aŭ/kaj alvoko al monkolekto por specifaj projektoj, punkto 4: la tuta punkto.

Voĉdono pri la raporto kun la forstrekoj proponitaj de Ertl: akceptita kun 4 kontraŭ kaj 5 sindetenoj.

13. Landa kaj regiona agado

Tantin-Ackermann prezentas la raporton de la subkomitato 6 pri landa kaj regiona agado.

Diskuto kun partopreno de Ritamäki kaj Gutiérrez González.

Voĉdono pri la raporto: akceptita kun 0 kontraŭ kaj 5 sindetenoj.

- - -

Paŭzo. Luin proponas ŝovi punktojn 14, 15 kaj 16 ĝis post punkto 17, pro la neceso havi tempon por nombrado de sekretaj voĉoj je punkto 17.

- - -

17. (komenco de trakto). Novaj aliĝoj kaj kunlaboraj kontraktoj

(punktoj 14, 15 kaj 16 estos traktataj poste).

Bellefeuille prezentas la laboron de la komisiono pri statuto de landaj kaj fakaj asocioj, kiu konsistas el li mem, Lins kaj Moon.

La komisiono traktis pri 3 aliĝpetoj de landaj asocioj, el kiuj ĝi trovis, ke 2 estas en ordo, kaj tial prezentas por decido en la Komitato: Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj, kaj Nepala Esperanto-Asocio.

Diskuto kun partopreno de Ritamäki, Bellefeuille.

Corsetti invitas la nepalan reprezentanton s-ro Mukunda Raj Pathik Wagle (k.nr 733) alparoli la Komitaton.

La komisiono ne traktis pri aliĝpetoj de fakaj asocioj.

La komisiono traktis pri 2 petoj pri kunlaboraj kontraktoj, kaj trovis ambaŭ en ordo: Rondo Kato, kaj Eŭropo Demokratio Esperanto.

Buller donas instrukciojn pri la voĉdoniloj. Oni skribu por ĉiu el tiuj 4 proponoj la vorton ”por”, ”kontraŭ” aŭ ”sindeteno”. Aliaj vortoj igos la voĉdonilon senvalida. La du kontrolantoj de voĉoj kolektas la voĉdonilojn. Rezulto venos post traktado de punktoj 14, 15, 16.

14. Faka kaj scienca agado

Franquesa Solé prezentas la raporton de subkomitato 7 pri faka kaj scienca agado.

Wandel atentigas, ke ĝi enhavas 5 rekomendojn, kiuj ne estas numeritaj. Beloŝeviĉ deklaras, ke ŝi malkontentas pri la raporto, kaj intencas voĉdoni kontraŭ ĝi.

Voĉdono: akceptita kun 3 kontraŭ kaj 12 sindetenoj.

15. Junularo

Charrière prezentas la raporton de subkomitato 8 pri junularo.

Diskuto kun partopreno de Corsetti, Syôzi, Ritamäki, Tantin-Ackermann, Charrière, Bakker-ten-Hagen. Estas mencio, ke du el la rekomendoj estas kontraŭ nia regularo.

Voĉdono: akceptita kun 0 kontraŭ kaj 6 sindetenoj.

16. Strategia laborplano kaj ceteraj agadoj

Pro tempopremo, la Komitato traktis nur la tagordan punkton 16.03 Informoj kaj diskutoj pri venontjaraj elektoj de komitatanoj kaj estraro.

Ertl prezentas raporton de la Elekta Komisiono.

Diskuto kun partopreno de Ritamäki, Tantin-Ackermann, Delforge, Lins, Buller.

Ne okazas voĉdono pri la raporto.

(Posta noto de la protokolanto: en la disdonita raporto troviĝas du malgrandaj eraroj, kiuj estos korektitaj en la protokola aldono).

17. (daŭrigo) Novaj aliĝoj kaj kunlaboraj kontraktoj

Por komenco de la tagorda punkto 17, legu post punkto 13.

Rezulto de la voĉdono:

Nepala: 52 por, 2 kontraŭ, 0 sindetenoj (sume 54)

Malagasa: 49 por, 4 kontraŭ, 1 sindeteno (sume 54)

EDE: 37 por, 8 kontraŭ, 7 sindetenoj (sume 52)

Kato: 39 por, 7 kontraŭ, 6 sindetenoj (sume 52).

Do, akceptitaj.

Buller informas por la protokolo, ke unu faka asocio malvalidiĝis, nome Astronomia Esperanto-klubo.

Nun estas 67 aliĝintaj Fakaj Asocioj, kaj ni havas kunlaboran kontrakton kun 34 Fakaj Asocioj.

S-ro Mukunda Raj Pathik Wagle (knr 733) prenas lokon en la Komitato, kiel reprezentanto de Nepala Esperanto-Asocio, kun aplaŭdo de la komitatanoj.

18. Kongresa rezolucio

Vergara voĉlegas la proponon pri rezolucio, kiun la dumkongresa komisiono ellaboris.

Diskuto ne povas okazi pro tempomanko.

Voĉdono: akceptita kun 0 kontraŭ kaj 2 sindetenoj.

Moon petas noti, ke traduko en la angla jam ekzistas.

19. Ceteraj demandoj, venonta kunveno, kaj fino de la nuna kunveno

Corsetti informas, ke Gbeglo petis levi proponon pri arbitracia komisiono, kun komento flanke de Corsetti, ke la propono postulas konsideron al la statuto. Lee Chong Yeong proponas levi la demandon venontjare.

Voĉdono pri la propono de Lee Chong Yeong: akceptite kun 1 kontraŭ kaj 5 sindetenoj.

Luin informas, ke la venonta kunveno okazos en Jokohamo, en aŭgusto 2007.


Corsetti dankas pro la kunsido, kaj fermas la kunvenon de la Komitato en Florenco 2006.


Protokolis dum unua kunsido: Marija Belošević kaj Janez Jug

Protokolis dum dua kunsido: U Luin kaj F Witdoeckt

Redaktis: U Luin


Akcepto de la protokolo okazos en la komitata kunsido 2007.

Lasta ŝanĝo:
2006-10-03
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komitato/protokolo_florenco.html