
01.01 Bonvenigo al la komitatanoj
La prezidanto Renato Corsetti bonvenigis la komitatanojn al la unua kunsido en Jokohamo, sabate la 2007-08-04 je la 14a horo.
01.02 Kontrolo de nombro de validaj komitatanoj de la nova Komitato
La ĝenerala direktoro Osmo Buller informis, ke estas nomumitaj 52 komitatanoj A kaj 5 komitatanoj B por la nova oficperiodo, do sume 57 komitatanoj A+B. Tiu nombro estas bazo por kalkulo de kvorumo kaj por kalkulo de maksimuma nombro de elekto de komitatanoj C.
01.03 Kontrolo de kvorumo
La ĝenerala direktoro Osmo Buller kontrolas la ĉeestantajn komitatanojn A kaj B, kaj notas anstataŭantojn de komitatanoj A, kaj poste informas, ke ĉeestas 46 komitatanoj A+B, do kvorumo estas. Li ankaŭ kontrolas la ĉeeston de observantoj.
01.04 Elekto de protokolantoj
Kiel protokolantoj de la sabata kunsido estas proponitaj Jukka Pietiläinen kaj Ulla Luin. Propono akceptita.
01.05 Aprobo de voĉdonaj kontrolantoj (tri personoj por elektoj)
Kiel voĉonaj kontrolantoj por la sabata kunsido estas proponitaj Hamzeh Shafiee kongresa numero 1617, Jytte Sunekaer knr 899 je la 14a-16a horo, ekde la 16a horo Sunekaer estas anstataŭita per Merle Haltrecht-Matte knr 188, Elda Doerfler knr 486. Propono akceptita.
01.06 Akcepto de la tagorda propono
Propono de Luin pri aldono de punkto pri decido pri ekfunkcio de la elektota estraro. Moon atentigas, ke tiu decido okazu antaŭ la elekto de la estraro, kiel punkto 02.02a. Akceptita kun 5 sindetenoj.
01.07 Raporto de la prezidanto de LKK
Laŭ tasko de la prezidanto de LKK, la vicprezidantino Syôzi Keiko informas pri la laboro de la landa kongresa komitato kaj respondas al demandoj.
02.01 Komitatanoj C: decido pri nombro de nuna elekto, kaj elekto
La kunsidestro Renato Corsetti petas la asiston de la Elekta Komisiono, kaj malfermas diskuton pri la nombro de elektotaj komitatanoj C. Okazas diskuto kun intervenoj de Tantin-Ackermann, Vodevoz, Corsetti, Moon, Ertl. La ĝenerala direktoro petas decidon kiun el du modeloj de voĉdonilo oni uzu en tiu ĉi kazo, ĉu listigo laŭ la speciala ordo de la elekta propono aŭ ĉu simpla alfabeta ordo pri la samaj nomoj. En ambaŭ kazoj oni voĉdonas pri elekto de la proponita nombro de 10 komitatanoj C. La Komitato voĉdonas per 19 voĉoj por la EK-ordigita modelo, 20 voĉoj por la alfabeta modelo, kun 4 sindetenoj. Do alfabeta listo estos uzata.
Buller instrukcias meti X ĉe maksimume 10 nomoj. Se estas aliaj notoj, la voĉdonilo estos senvalida. Disdono kaj kolekto de voĉdoniloj okazas je la 15a horo.
(Dum la voĉnombrado, oni traktas punktojn 02.02a, 03, 04.01, 04.02 (parte), 04.03, 04.04).
Buller anoncas la rezulton de la sekreta voĉdono pri komitatanoj C. Estis entute 42 validaj kaj 1 nevalida voĉdoniloj. La jenaj kvantoj de voĉoj estas notitaj: Branco 31, Chauvignon 19, Daŝgupto 39, Delforge 31, Demmendaal 30, Franquesa Solé 14, Hori 36, Hernandez-Angulo 21, Hortensio 16, Huĝimoto 14, Lipari 22, Pietrzak 33, Tantin-Ackermann 14, Wandel 33.
Elektitaj do estas, laŭ alfabeta ordo: Branco, Chauvignon, Daŝgupto, Delforge, Demmendaal, Hori, Hernandez-Angulo, Lipari, Pietrzak, Wandel.
La ĉeestantaj novelektitaj komitatanoj C prenas lokon en la Komitato je aplaŭdo de la komitatanoj.
(La ekfunkcio de la novelektitaj komitatanoj C do okazas post la trakto de la punktoj, kiujn oni traktis dum la voĉnombrado. Necesas noti, ke en la trakto de punktoj 02.02b, 02.03, 02.04, 02.05 kaj 04.02 fina parto, la novelektitaj komitatanoj C jam partoprenis.)
02.02a Decido pri ekfunkcio de la elektota estraro
Bellefeuille proponas nun trakti la punkton pri ekfunkcio de la elektota estraro, dum la voĉdoniloj estas nombrataj. Propono estas formulita post intervenoj de Corsetti, Moon kaj Luin. La Komitato voĉdonas pri ekfunkcio de la nova estraro je komenco de la komitata kunsido lunde, ankaŭ se elekto estos preta jam sabate, sed plej frue post aprobo de la estrara raporto pri 2006. Aprobita kun 2 sindetenoj.
02.02b Estraro: decido pri nombro de vicprezidantoj kaj aliaj estraranoj
La kunsidestro Corsetti, kun asisto de la Elekta Komisiono, daŭrigas la elektan laboron.
La elekta propono de la Elekta Komisiono estas 8 estraranoj, el kiuj estu 2 vicprezidantoj.
Jegorovas kun subteno de Moon proponas 7 estraranojn. Okazas diskuto kun intervenoj de Jegorovas, Vodevoz, Moon, Luin, Ertl, Lipari, Clerici, Lee Chong-Yeong. Voĉdono pri la propono de Jegorovas, ke estu 7 estraranoj, donas rezulton: 40 por, 5 kontraŭ, 3 sindetenoj. Do, decidite ke estu 7 estraranoj.
Diskuto pri nombro de vicprezidantoj okazas, kun intervenoj de Lipari, Buller, Clerici, Corsetti, Tantin-Ackermann, Nourmont, Delforge, Wandel. Noto por la protokolo, ke la vicprezidantoj estu egalrangaj, malgraŭ ebleco interpreti vortumon en la elekta propono en alia maniero. Voĉdono pri propono ke estu nur 1 vicprezidanto donas rezulton: 15 por, 25 kontraŭ, 7 sindetenoj. Do, decidite ke estu 2 vicprezidantoj.
Ertl informas, ke la Elekta Komisiono bezonas tempon por rekonsideri la elektan proponon.
(Dum la Elekta Komisiono retiriĝas por konsideri la elekta proponon, oni traktas punktojn 04.02 finan parton, kaj 05.01 parte. Poste la Komitato revenas al punkto 02.03.)
02.03 (komenco) Elekto de prezidanto, vicprezidanto(j), ĝenerala sekretario, ceteraj estraranoj
Laŭ la regularo, la Elekta Komisiono transprenas la gvidadon dum la elekto de estraranoj. Kiel reprezentanto de la Elekta Komisiono, Ertl informas, ke la elekta propono estas plejparte senŝanĝa, krom en unu punkto. La specifaj elektoj (prezidanto, vicprezidantoj, ĝenerala sekretario) estas senŝanĝa propono. Pri la nespecifaj elektoj, origine 4 nomoj, la Elekta Komisiono proponas, ke la komitatanoj esprimu sian preferon voĉdonante por 3 el ili.
Okazas vigla diskuto kun intervenoj de Moon, Kadar, Vodevoz, Ertl, Fantom, Lipari, Wandel, Tantin-Ackermann, Lee Chong-Yeong, Corsetti, Vergara, Bellefeuille, Harmon, Luin, Pietrzak, Clerici, Buller. Estas tempomanko, ĉar la kunsido devas finiĝi je la 17.30 horo. Balotiloj kun la nomoj de la origina elekta propono de la Elekta Komisiono estas disdonitaj, kun la instrukcio noti unu el la vortoj Por, Kontraŭ, Sindeteno por ĉiu nomo. La voĉdon-nombrantoj kolektas la voĉdonilojn je la 17.20 horo. La rezulto estos diskonigata nur en la lunda kunsido.
(Pri daŭrigo de tagorda punkto 02 Elektoj: vidu pli sube, la kunsido en la lundo.
Tie ĉi sekvas punktoj de la tagordo, kiuj estis traktitaj dum voĉnombradoj.
Punktoj 05.01 lasta parto kaj 05.02 estas traktitaj dum la voĉnombrado de elekto de estraro.)
03.01 Aprobo de la protokolo pri la kunveno en Florenco
La kunsidestro Corsetti proponas pluen-iri en la tagordo, atendante la rezulton de la voĉdono pri komitatanoj C, kaj okazas diskuto kun intervenoj de Lee Chong-Yeong kaj Moon. Luin informas pri la apero de la protokolo en interreto kaj dissendo de informoj pri ĝi. La protokolo estas aprobita kun 3 sindetenoj.
03.02 Informo kaj diskuto pri plenumo de la decidoj faritaj en Florenco
Luin prezentas la dissenditan dokumenton kun informoj pri plenumo de la decidoj faritaj en Florenco. Diskuto jam okazis per diskutlisto, kaj ne aperas pliaj demandoj.
04.01 Decido pri respondeculoj en la dumkongresaj subkomitataj kunsidoj
Luin prezentas la kunsidojn de subkomitatoj, kiuj okazos en dimanĉo kaj en mardo, kaj informas ke raportoj kun rekomendoj estu pretaj en la ĵaŭdo posttagmeze, je longo de maksimume unu paĝo. La Komitato nomumas respondeculojn jene: sk(subkomitato)1 Bellefeuille, sk2 Clerici, sk3 Orellana-Rojas, sk4 Pietiläinen, sk5 Ertl, sk6 Kovtonjuk, sk7 Derks, sk8 Vodevoz. Post voĉdono akceptita kun 3 sindetenoj.
04.02 Decido pri konstanta komisiono pri statuto de novaj landaj kaj fakaj asocioj
Buller proponas reelekton de la nuna komisiono, kiu konsistas el Bellefeuille, Lins, Moon.
(Por la decido necesas la ĉeesto de komitatanoj C. La punkto estas interrompita, kaj fintraktita post punkto 02.02b).
Kunsidestro estas Corsetti. Ĉar nove elektitaj komitatanoj C ĉeestas, Corsetti malfermas la punkton por diskuto, kiu okazas kun intervenoj de Derks, Moon, Corsetti. Voĉdono okazas pri daŭrigo de la komisiono kun la konsisto: Moon, Bellefeuille, Lins. Rezulto akceptita kun 4 sindetenoj.
04.03-04.04 Decido pri dumkongresaj komisionoj kaj pri membroj de ili
La kunsidestro Corsetti proponas dumkongresan komisionon pri rezolucio. Proponoj pri anoj de la komisiono venas de Clerici, Corsetti, Moon. Oni voĉdonas pri la konsisto Moon, Corsetti, Giridar Rao. Akceptite kun 1 sindeteno.
05.01 Elekto de honoraj membroj (per sekreta voĉdono)
La kunsidestro Corsetti prezentas la proponon, kiu estas konfidence dissendita al la komitatanoj. Li petas al la ĉeestantoj, ke la decido estu konfidenca ĝis publika prezento en la Inaŭguro de la kongreso. Buller instrukcias, ke oni notu unu el la vortoj Por, Kontraŭ, Sindeteno je ĉiu el la nomoj en la voĉdonilo. Alia formo de notoj signifas ke la voĉdonilo estos senvalida. Disdono kaj kolekto de voĉdoniloj okazas je la 16a horo.
(Dum la voĉnombrado oni traktas punkton 02.03 komencan parton).
Corsetti reprenas la gvidadon de la kunsido. Li informas, ke la voĉdono pri du honoraj membroj donis rezulton ke ambaŭ estas akceptitaj. Iliaj nomoj estos anoncitaj en la Inaŭguro. Por la protokolo: Konisi Gaku kaj Endre Dudich estas elektitaj honoraj membroj.
05.02 Modifo de la regularo pri honoraj membroj
Corsetti prezentas la proponon pri modifo de la regularo pri honoraj membroj, kiu estas jam dissendita al la komitatanoj. Okazas mallonga diskuto kun interveno de Clerici. Voĉdona rezulto: akceptita unuanime.
La sabata kunsido finiĝas je la 17.30 horo.
La ĝenerala direktoro Osmo Buller kontrolas la ĉeestantajn komitatanojn A, B kaj C, kaj la ĉeestantajn anstataŭantojn de komitatanoj A. Li konstatas, ke estas kvorumo. Li ankaŭ kontrolas la ĉeeston de observantoj.
Kiel protokolantoj estas proponitaj kaj akceptitaj Guy Matte kaj Luin.
Kiel voĉdonnombrantoj estas proponitaj kaj akceptitaj Jytte Sunekaer knr 899, Merle Haltrecht-Matte knr 188, Elda Doerfler knr 486.
02.03 (daŭrigo) Elekto de prezidanto, vicprezidanto(j), ĝenerala sekretario, ceteraj estraranoj
Kiel reprezentanto de la Elekta Komisiono, Ertl ekgvidas la punkton pri elekto de estraro. Buller legas la rezulton de la voĉdonnombrado, laŭ entute 53 balotiloj el kiuj 52 estis validaj, kun la jenaj ciferoj: Prezidanto Daŝgupto 49 por, 2 kontraŭ, 1 sindeteno. Vicprezidanto Clerici 38 por, 12 kontraŭ, 2 sindetenoj. Vicprezidanto Nourmont 45 por, 5 kontraŭ, 2 sindetenoj. Ĝenerala sekretario Pietrzak 44 por, 4 kontraŭ, 4 sindetenoj. Beloŝević 9 por, 36 kontraŭ, 7 sindetenoj. Demmendaal 46 por, 3 kontraŭ, 3 sindetenoj. Hori 38 por, 9 kontraŭ, 5 sindetenoj. Vergara 37 por, 10 kontraŭ, 5 sindetenoj.
Do, elektitaj estas Daŝgupto, Clerici, Nourmont, Pietrzak, Demmendaal, Hori, Vergara.
Okazas diskuto pri la uzita elekta proceduro, kun intervenoj de Wandel, Bakker-ten-Hagen, Luin, Ertl.
02.04 Komitataj reviziantoj: decido pri nombro, kaj elekto
02.05 Komisiono pri Financo: decido pri nombro, kaj elekto
Laŭ la pli frua decido pri ekfunkcio de la nova estraro, Corsetti reprenas la gvidon de la Komitato. Li traktas la elekton de komitataj reviziantoj kaj la elekton de komisiono pri financoj kune. Ĉar neniu deziras diskuti la jam dissenditan elektan proponon, Buller disdonas voĉdonilojn, kaj instrukcias skribi unu el la vortoj Por Kontraŭ Sindeteno je ĉiuj el la proponitaj kvar nomoj. Je la horo 15.25 la voĉdonkontrolantoj kolektas la slipojn.
Je la horo 16.05 Buller informas pri la rezulto. Entute 43 voĉdoniloj estis plenigitaj, el kiuj 37 estis validaj. La rezulto estas jena por la komitataj reviziantoj: Branco 32 por, 1 kontraŭ, 4 sindetenoj. Delforge 32 por, 3 kontraŭ, 2 sindetenoj. Por la financa komisiono: Fantom 35 por, 1 kontraŭ, 1 sindeteno. Witdoeckt 31 por, 2 kontraŭ, 4 sindetenoj. Do, la proponitaj personoj estas elektitaj.
(Pri tagordaj punktoj 03 ĝis 05: vidu pli supre, la sabata kunsido.)
06.01 Estrara raporto, prezento kaj diskuto - publika diskuto
Laŭ la pli frua decido, ke la nova estraro ekfunkciu post la trakto de la estrara raporto pri 2006, Corsetti gvidas la tagordan punkton pri estrara raporto, kiu parte komenciĝas jam dum la nombrado de voĉoj pri komitataj reviziantoj kaj financa komisiono.
Resumaj notoj el la diskutoj pri la diversaj ĉapitroj:
Enkonduko: Ertl petas noton por la protokolo, ke oni ne devus uzi la esprimojn ”rito” kaj ”trankviliga” en tiu ĉi konteksto.
Instruado (ĉap.2.3): Diskuto ĉu la estrara raporto estas nur estrara aŭ ĉu movada, kun intervenoj de Clerici kaj Lins.
Faka agado (ĉap. 2.4): Wandel faras aldonajn komentojn pri IKU kaj scienca laboro, diskuto kun intervenoj de Buller, Derks, Nourmont, Clerici, Wandel.
Esploro kaj dokumentado (ĉap. 2.6): Demando pri esploroj starigita de Corsetti.
Kongresoj (ĉap. 2.7): Komentoj de Nourmont, Oittinen, Lipari, Lins. Noto por la protokolo ke kvizo ne estis novaĵo en la kongreso de 2006, kaj noto ke estas dezirinde mencii ankaŭ naciajn kongresojn.
Eksteraj rilatoj (ĉap. 2.8): diskuto pri informoj kiuj aperas dufoje ĉar en pluraj ĉapitroj, kun intervenoj de Ertl, Luin, Wandel. Noto por la protokolo ke elfalis el la raporto, ke Wandel renkontis Internacian Asocion de Universitatoj, kiuj pretus konsideri aliĝpeton de scienca fako Esperanta.
Afriko (ĉap. 3.2): Diskuto pri taŭga loko por mencio pri oficejoj, kun intervenoj de Ertl, Corsetti, Delforge.
Ameriko (ĉap. 3.3): Diskuto pri redakta principo ĉu mencii ankaŭ malsukcesojn aranĝi promesitajn konferencojn, kun intervenoj de Bellefeuille, Luin, Vergara.
Arabaj landoj (ĉap. 3.4): Diskuto kun intervenoj de Corsetti, Daŝgupto.
Azio (ĉap. 3.5): Komentoj kun aldonaj informoj de Wandel, Gutiérrez, Lipari, Corsetti.
Eŭropo (ĉap. 3.6): Diskuto pri eŭropaj landoj kiuj ne estas en Eŭropa Unio, kun intervenoj de Bálaź, Schäffer, Gutiérrez, Luin, Pietrzak, Lins. Noto por la protokolo ke necesus pli klara informo, ke la UEA-prezidanto intervenis pri la Pola Radio.
Oceanio (ĉap. 3.7): Komento de MacDonald.
TEJO (ĉap. 4.2): Komentoj pri la fakto ke TEJO ĵus bone kongresis en Vjetnamio, sed ke ĝia Komitato ne havis kvorumon por elekti novan estraron. Diskutoj pri TEJO kaj pri financoj de UEA kun intervenoj de Wandel, Nourmont, Kadar, Buller, Lipari, Pietiläinen, Daŝgupto, Moerbeek.
06.02 Spezokontoj 2006, diskuto - kaj
06.03 Bilanco 2006, diskuto
Demandoj de Pietiläinen pri ciferoj en grupoj XVI kaj XVII, kun respondoj de la ĝenerala direktoro Buller pri principoj de librotenado de grandaj donacoj, kaj pri principoj se sumo estas librotenebla nur en posta jaro. Intervenoj ankaŭ de Bellefeuille kaj Delforge.
06.04 Raporto de la komitataj reviziantoj pri 2006, diskuto
Delforge voĉlegis la raporton de la komitataj reviziantoj, kiu jam pli frue estas dissendita al la komitatanoj.
06.05 Akcepto de la raportoj pri 2006
Voĉdono pri la estrara raporto 2006, spezokontoj kaj bilanco pri 2006. Akceptita kun 2 sindetenoj.
Bakker-ten-Hagen dankas al la oficistoj pri la financoj.
Corsetti dankas al la Elekta Komisiono, kaj invitas la novan estraron transpreni la gvidadon de la Komitato, je la 16.45 horo.
La nova estraro sub gvido de Probal Daŝgupto mallonge prezentas sin.
Poste Daŝgupto en sia funkcio kiel prezidanto kaj kunsidestro deklaras la kunsidon de la lundo finita.
La ĝenerala direktoro Osmo Buller kontrolas la ĉeestantajn komitatanojn A, B kaj C, kaj la ĉeestantajn anstataŭantojn de komitatanoj A. Li konstatas, ke estas kvorumo. Li ankaŭ kontrolas la ĉeeston de observantoj.
Kiel protokolantoj estas proponitaj kaj akceptitaj Flory Witdoeckt kaj Luin.
Kiel voĉdonnombrantoj estas proponitaj kaj akceptitaj Jytte Sunekaer knr 899, C Longue-Epée knr 338, Rikardo Pinori knr 1851.
Daŝgupto prezidas, kaj li proponas kroman tagordan punkton pri elekto de komitatano C por kontaktoj kun Linguapax-instituto de Unesko en Barcelono por tuja trakto, kaj aldonon de punkto pri ŝanĝo en la konsisto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI kaj UEA kiel punkton 10.04. La proponoj estas akceptitaj.
07a. Elekto de plia komitatano C
Daŝgupto proponas elekton de plia komitatano C, kun la celo havi bonajn kontaktojn kun la Linguapax-instituto de Unesko, en Barcelono. Li proponas elekti Franquesa Solé, kiu jam estas inter la validaj kandidatoj en la listo de la Elekta Komisiono. Okazas diskuto kun intervenoj de Fantom, Corsetti, Vergara, Bellefeuille, Daŝgupto, Delforge, Buller, Lipari. Krome la prezidanto petas al Franquesa Solé, kiu sidas en la publiko, pri mallonga komento.
Buller disdonas slipojn sen teksto, kaj instrukcias skribi nur unu el la vortoj Por, Kontraŭ, Sindeteno. Nur komitatanoj A kaj B rajtas voĉdoni en tiu ĉi elekto. La voĉnombrantoj kolektas la slipojn je 9.30 horo.
(Dum la nombrado, la Komitato komencas trakti la venontan punkton 07b.01.)
Post kvaronhoro la rezulto de la elekto de plia komitatano C estas preta. Estis 43 voĉdoniloj, el kiuj 42 estis validaj. Voĉoj estis 40 por, 1 kontraŭ, 1 sindeteno. Do, Franquesa Solé estas elektita, kaj eksidas en la Komitato.
07b Novaj aliĝoj
07b.01 Diskuto pri novaj aliĝpetoj de landaj asocioj
Aliĝpeto de Asocio de esperantistoj de Taĝikio nun estas kompleta, kaj Bellefeuille kiel membro de la komisiono pri statuto de landaj kaj fakaj asocioj informas pri la prijuĝo de la komisiono, kun rekomendo akcepti ĝin. Okazas diskuto kun interveno de Vergara.
Gutiérrez kaj Corsetti faras proceduran proponon voĉdoni sen plia debato. Okazas voĉdono ĉu progresi al voĉdono pri la nova aliĝo sen plia debato, kaj la Komitato decidas tuj progresi al voĉdono per 3 sindetenoj.
Buller disdonas blankajn slipojn por la voĉdono, kun instrukcio skribi nur unu el la tri vortoj Por, Kontraŭ, Sindeteno sur ili. Voĉnombrantoj kolektas la slipojn kaj eliras je 9.50 horo. Pri rezulto de la voĉdono vidu punkton 07b.04.
(Dum la voĉnombrado oni traktas tagordajn punktojn 07b.02, 07b.03 kaj 08 ĝis 13)
07b.02 Diskuto pri novaj aliĝpetoj de fakaj asocioj
07b.03 Diskuto pri novaj kunlaboraj kontraktoj kun fakaj asocioj
Nenio ĉi-jare.
07b.04 Decido pri novaj aliĝoj per sekreta voĉdono
Rezulto de la voĉdono pri aliĝpeto de Asocio de esperantistoj de Taĝikio estas preta je la 11.20 horo. Estis 48 voĉdoniloj, ĉiuj validaj, kaj el tio estis 42 por, 3 kontraŭ, 3 sindetenoj. Do, la asocio estas akceptita, kaj nun estas 68 aliĝintaj landaj asocioj (la nombro estas kontrolita post la kunsido). La Komitato aplaŭdas. La nova komitatano, s-ro Saidnabi Saidilĥomzoda knr 1029, dankas, kaj eniras la komitaton.
(La trakto de punkto 07b.04 okazas post punkto 13, kaj la nova komitatano partoprenas ekde punkto 14).
08.01 Diskuto pri la raporto de la Komisiono pri Financo
Neniu aparta raporto de la konstanta komitata komisiono pri Financo.
08.02 Diskuto pri la raporto de la subkomitato
Bellefeuille prezentas la disdonitan raporton el la dimanĉa subkomitata kunsido. Okazas diskuto pri redaktaj principoj de raportoj el la subkomitataj kunsidoj, kun intervenoj de Bellefeuille, Luin, Pietrzak, Moerbeek, Nourmont, Ertl, Bakker-ten-Hagen, Kadar, Lipari. Por la arkivo de UEA, Bellefeuille transdonas la originalan ne-redaktitan raporton, kie aperas la nomo de landa asocio, kiu dum unu el la pasintaj jaroj havis unu membron malpli ol la minimumo da membroj de aliĝinta landa asocio. Luin prenas sur sin la respondecon pri faritaj redaktaj ŝanĝoj en ĉiuj el la disdonitaj subkomitataj raportoj.
08.03 Decido pri baza membrokotizo 2008
Propono akceptita kun 2 sindetenoj.
08.04 Decido pri buĝeto 2008
Propono akceptita kun 4 sindetenoj.
08.05 Decido pri buĝetoj de la fondaĵoj 2008
Propono akceptita kun 2 sindetenoj.
08.06 Decido pri eventualaj ceteraj proponoj el la subkomitata raporto
Ne estis ceteraj rekomendoj, kaj tial ne okazas voĉdono pri la raporto.
09.01 Diskuto pri la raporto de la subkomitato
09.02 Decido pri proponoj el la subkomitata raporto
Clerici prezentis la raporton. Voĉdono: Rekomendoj akceptitaj kun 3 sindetenoj.
10.01 Diskuto kaj decido pri propono pri revizio de la ekzamena regularo UEA-ILEI
Unuanime akceptita de la Komitato. Ĝi ekvalidos nur se ankaŭ la komitato de ILEI akceptas la revizion. (Posta noto de protokolanto: akceptita de ILEI la semajnon poste).
10.02 Diskuto pri aliaj partoj de la raporto de la subkomitato
Fantom prezentas la disdonitan raporton el la subkomitata kunsido de la dimanĉo, kaj notas, ke la diskutoj estas forte redaktitaj. Pliaj vortumaj ŝanĝoj estas faritaj dum la kunsido de la Komitato, post intervenoj de Nourmont, Luin, Daŝgupto, Clerici, Seguru, Yu Tao.
10.03 Decido pri aliaj proponoj el la subkomitata raporto
Voĉdono pri la rekomendoj laŭ la disdonita teksto de la subkomitata raporto, kune kun la ŝanĝoj de vortumoj faritaj dum la diskuto: unuanime akceptitaj.
10.04 Propono pri ŝanĝoj en la konsisto de IEK de ILEI-UEA
Daŝgupto prezentas proponon pri ŝanĝoj en la konsisto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI-UEA: 1. Daŝgupto mem ĉesas membri, 2. Mireille Grosjean estu nova prezidanto de la komisiono, 3. Monika Molnár estu nova membro de la komisiono.
Grosjean mallonge informas pri Molnár. Voĉdono: unuanime akceptita. La ŝanĝo ekvalidos nur se ankaŭ la Komitato de ILEI akceptas ĝin. (Posta noto de protokolanto: akceptita de ILEI la semajnon poste).
11.01 Diskuto pri la raporto
11.02 Decido pri proponoj el la subkomitata raporto
Pietiläinen prezentas la raporton. Diskuto kun kelkaj ŝanĝoj de vortumo kaj literumo, kun intervenoj de Lipari, Oittinen, Corsetti, Daŝgupto, Vergara, Nourmont. Punkto 4 el la rekomendoj devos esti finredaktita de la ĝenerala sekretario Pietrzak post la kunsido (posta noto de protokolanto: enskribita en la fina versio de la raporto). Voĉdono pri la rekomendoj laŭ la disdonita teksto kune kun notitaj ŝanĝoj: akceptita kun 1 sindeteno.
12.01 Diskuto pri la raporto
12.02 Decido pri proponoj el la subkomitata raporto
Ertl prezentas la raporton. Diskuto kun intervenoj de Moerbeek, Derks, Seguru, Buller, Bakker-ten-Hagen, Lipari, Chrdle, Wandel, Vergara, Lee Chong Yeong, Nourmont, Kadar. Noto por la protokolo, ke estas bezono buĝeti la deziron numero 4. Ŝanĝoj notitaj dum la diskuto temas pri literumo.
Voĉdono pri la rekomendoj: akceptitaj kun 1 kontraŭ kaj 2 sindetenoj.
13.01 Diskuto pri la raporto - kaj
13.02 Decido pri proponoj el la subkomitata raporto
Gutiérrez prezentas la raporton. Diskuto kun intervenoj de Corsetti, Nourmont, Lins, Delforge, Vergara, Gutiérrez. Voĉdono pri la rekomendoj kune kun unu notita ŝanĝo: akceptita kun 1 sindeteno.
14.01 Diskuto pri la raporto
14.02 Decido pri proponoj el la subkomitata raporto
Johan Derks prezentas la raporton, kaj okazas diskuto kun intervenoj de Wandel, Luin, Clerici, Vergara, Lipari, Corsetti, Lins, Moerbeek. Voĉdono pri la raporto kune kun la amendoj faritaj dum la diskuto: unuanime akceptita.
15.01 Diskuto pri la raporto
15.02 Decido pri proponoj el la subkomitata raporto
Vodevoz prezentas la raporton, kaj aldonas por la protokolo plian personan proponon, ke estu estrarano kiu zorgu pri junularo. Okazas diskuto per intervenoj de Nourmont, Schäffer, Buller, Wandel, Bakker-ten-Hagen. Noto por la protokolo ke la estraro ankaŭ sekvu la laboron de Rondo Familia. Voĉdono pri la disdonita raporto sen ŝanĝoj: akceptita kun 3 sindetenoj.
16.01 Pritaksoj kaj modifoj de la strategia laborplano: diskuto
Clerici komentas pri la laboro de Longue-Epée pri pac-premio, kaj pri la proponita laborplano de Lee Chong-Yeong por la jaro de lingvoj 2008, kaj pri la bezono de kontaktuloj en urboj kun oficejoj de UN kaj Unesko. Longue-Epée estas invitita komenti pri la pac-premia laboro. Corsetti rekomendas prepari proponon pri ĝisdatigo de la strategia laborplano surbaze de la subkomitataj rekomendoj.
16.02 Decido pri eventualaj modifoj de la strategia laborplano
La Komitato akceptas sen voĉdono la interpreton de Corsetti, ke la dissenditaj proponoj pri modifoj estas akceptitaj pere de la akcepto de la subkomitataj rekomendoj pri eksteraj rilatoj.
16.03 Informoj pri venontjara elekto de elekta komisiono
Buller informas mallonge.
16.04 Funkciado de la Komitato: diskuto
Diskuto kun intervenoj de Corsetti, Daŝgupto, Nourmont. Pro tempomanko, Clerici faras proceduran proponon prokrasti la voĉdonon de tiu ĉi punkto.
Pliaj diskutoj okazas post la trakto de punkto 17, sed estas jam notitaj en la protokolo tie ĉi: intervenoj de Bellefeuille pri elekta regularo, Derks pri reguligo de la subkomitatoj, Daŝgupto pri la komitata diskutlisto, Corsetti pri bezono de pli da tempo por subkomitataj kunsidoj venontjare.
16.05 Ceteraj agadoj: diskuto
Alia diskuto ne okazis.
17.01 Diskuto pri raporto de la reĝisoro de la kongresa temo
Diskuto pri la kongresa temo ĝenerale ne necesas.
17.02 Kongresa rezolucio: diskuto kaj decido
Teksto de propono pri kongresa rezolucio disdonata, kaj Moon voĉlegas ĝin. Daŝgupto proponas voĉdoni sen diskuto. La rezolucio estas akceptita per 2 kontraŭ kaj 1 sindeteno.
Post tiu voĉdono okazas diskuto pri vortumoj, kun intervenoj de Seguru, Corsetti, Vergara, Lins, Clerici, Moon, Pietrzak. Oni konkludas, ke la dumkongresa komisiono havu la eblecon iom poluri la vortumon laŭ la diskuto.
18.01 Ceteraj demandoj
Neniuj ceteraj demandoj.
18.02 Venonta kunveno
Pietrzak informas, ke la venonta kunveno okazos en la kongreso de Rotterdam, sabate la 19 julio 2008 je la 14a horo.
18.03 Fino de la kunveno
La prezidanto Daŝgupto fermas la ĉi-jaran komitatan kunvenon je 12.30 horo, kaj la Komitato aplaŭdas.
Aparta dokumento: Raportoj de subkomitataj kunsidoj 1-8
Protokolantoj estis:
Ĝenerala sekretario: Barbara Pietrzak (komenco: Ulla Luin)