
Komence de la tago okazis inaŭguro de la portretoj de la 15 ĝisnunaj prezidintoj de UEA en la kunvenejo Salono Zamenhof. La inaŭguron ĉeestis tri el ili: Gregoire Maertens, John Wells kaj Lee Chong-Yeong. Samokaze s-ino Birthe Lapenna donacis al UEA grandan portreton de prof. Ivo Lapenna, kiu trovis lokon en la ĉambro de la Ĝenerala Direktoro.
En la cetera programo, Miko Sloper el Usono montris la pretajn lecionojn de la videokurso Pasporto al la Nova Mondo, pretigata de ELNA sub aŭspicioj de UEA. Alejandro Cossavella el Argentino prezentis Esperantajn kantojn.
La Tago allogis 120 vizitantojn, kiuj povis gustumi vienan kafon, donacitan de Radio Aŭstria Internacia. En senpaga loterio oni gajnis libropremiojn kaj aliajn esperantaĵojn. Ĉiuj kompreneble uzis la okazon por butikumi en la Libroservo, kiu faris novan rekordon de vendoj dum Malferma Tago: 7041 guldenoj.
Dum la tago okazis ankaŭ akcepto por nunaj kaj iamaj estraranoj de UEA. Entute 19 el ili kolektiĝis laŭ la invito de ĝenerala sekretario Michela Lipari en la hotelo Van Walsum, kiu jam de jardekoj gastigas la estraranojn dum iliaj kunsidoj en Roterdamo.
La festan tagon finis bankedo en la Eŭromast-turo. En la alteco de
100 metroj 41 bankedanoj admiris la ĉefurbon de UEA kaj aŭskultis
spritan paroladon de d-ro Louis Zaleski-Zamenhof kaj plurajn aliajn tostparolojn.