
Ĵus aperis la unua numero de la Novaĵletero de la Koalicio, redaktita de Jim Medrano el la Novjorka Oficejo de UEA, kiu zorgas pri la administrado de la Koalicio. Ĝi estis eldonita en 400 ekz. kaj distribuita al internaciaj organizaĵoj kaj UN-misioj. Ĝia ĉefa lingvo estas la angla, kaj krome estas uzataj la franca kaj Esperanto.
Sur la ok paĝoj de la unua numero aperas la fondodeklaro de la Koalicio;
raporto pri la 15-a konferenco de CED pri "Lingvaj rajtoj kaj lingvaj respondecoj";
propono de TRP pri traktado de la demando pri internacia helplingvo en la
tagordo de la Ekonomia kaj Sociala Konsilio de UN; propono de la Bahaa Internacia
Komunumo al UN pri internacia helplingvo; informo pri la programo "La Eŭropa
Lingva Konstelacio"' kaj aliaj aktualaĵoj.