
Lige kun sia partopreno en la simpozio pri lingvo kaj homaj rajtoj en Ĝenevo, la prezidanto de UEA prof. Lee Chong-Yeong renkontis aktivulojn de la svisa Esperanto-movado.
En la vespero antaŭ la simpozio dudeko da ĝenevaj geesperantistoj kunvenis kun la UEA-prezidanto kaj du aliaj membroj de la Estraro de UEA, Mark Fettes kaj Povilas Jegorovas.
En la sekva mateno, la 29-an de aprilo, s-ino Yvonne Cotton gvidis prof. Lee kaj kelkajn aliajn simpozianojn tra Ĝenevo. Aparte interesis la gastojn vidi la domojn en kiuj iam situis la Centra Oficejo de UEA.
Posttagmeze prof. Lee veturis al La Chaux-de-Fonds. Tie s-ro Claude Gacond
akceptis lin en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri Lingvo Internacia.
En la renkontiĝo partoprenis ankaŭ ges-roj Sabine kaj Christian
Darbellay, kiuj respondecas pri la agado "Savu la kulturan heredaĵon
de Esperantujo" kadre de Kampanjo 2000; kaj d-ro Renato Corsetti, membro
de la UEA-komisiono pri Kampanjo 2000. La ĉefa temo de la diskutoj
rilatis al la kunordigo de la klopodoj konservi la librajn kaj aliformajn
produktaĵojn de la Esperanta kulturo, kiuj nun estas ofte nealireblaj,
neglektataj aŭ minacataj en disaj kolektoj. La vespera programo konsistis
el renkontiĝo kun lokaj samideanoj en la ejoj de la Kultura Centro
Esperantista.