
Jam kelkdeko da fakaj asocioj, kulturaj centroj kaj aliaj organizaĵoj kiuj laboras por aŭ per Esperanto, akceptis la inviton de la prezidanto de UEA al la unua kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo. La ĉefa celo de la Forumo estas serĉi vojojn por plej vasta kaj plej efika kunlaboro en spirito de reciproka kompreno inter ĉiuj asocioj kaj instancoj kiuj iel okupiĝas pri Esperanto.
La unua kunsido okazos lunde, la 3-an de aŭgusto, de la 15-a ĝis la 18-a horo, en la kongresejo de la 83-a UK en Montpeliero. Post la bonvenigaj vortoj de la invitinto, prof. LEE Ĉong-Yeong, tri bazaj prelegoj enkondukos la diskutojn. Prof. Humphrey TONKIN, multjara prezidinto de UEA, klopodos en sia prelego trovi respondon al la demando: "Ĉu asocio, movado, komunumo, civito?", dum la prezidanto de SAT, Yves PEYRAUT, prelegos pri "Esperanto kaj la necesaj taskoj de sociala solidareco". La konata aktivulo kaj eseisto Aleksander KORĴENKOV traktos la temon "Esperanto kaj socio".
Ankaŭ asocioj kaj organizoj, kiuj ankoraŭ ne konfirmis la partoprenon de sia reprezentanto aŭ eventuale ne ricevis la inviton, estas bonvenaj. La partopreno en la Strategia Forumo ne antaŭkondiĉas akcepton de iu ajn dokumento, sed nur malfermitecon al novaj ideoj kaj pretecon diskuti kaj eventuale kunlabori kun aliaj sur ia komuna bazo, kiun la Forumo eble povos difini.
Pli da informoj pri la Forumo oni povas peti de la Centra Oficejo de UEA,
kiu teknike asistas la preparojn. Ĝi akceptas ankaŭ aliĝojn
al la Forumo.