
En majo la individuaj membroj de UEA ricevis balotilon por elekti siajn reprezentantojn en la Komitato de UEA por la periodo de 1998-2001. Temas pri t.n. komitatanoj B, da kiuj en la nova Komitato estos ok (unu por ĉiu komencita milo da individuaj membroj fine de 1997). Entute 15 kandidatoj konkursas.
La 15-an de junio, precize unu monaton antaŭ la limdato, jam 1037
balotiloj atingis la Centran Oficejon. Tio estas 15 procentoj de la individuaj
membroj. En la antaŭa fojo en 1995, kiam por ok lokoj estis 11 kandidatoj,
voĉdonis 1388 membroj. Estas do antaŭvideble, ke tiu nombro estos
superita. Vigla interesiĝo pri la elektoj estas indiko pri ĝenerala
pliaktiviĝo kadre de UEA unu el la ĉefaj celoj de Kampanjo
2000.