
En la Zagreba UK okazos la 54-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Ili estas invitataj sendi siajn prelegproponojn al la sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio -- maitzen@astro.univie.ac.at) kun kopio al la Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (info@uea.org).
La propono enhavu prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. Necesas aldoni ankaŭ taŭgan foton por publikigo. La prelego laŭeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Kulturo de dialogo -- dialogo inter kulturoj". La elektitaj prelegontoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Ĉiu prelegonto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kvalifikitaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antaŭe ne prelegis en IKU.
Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de januaro 2001.
Ĉe la Libroservo de UEA haveblas ankoraŭ la prelegaroj de la Berlina kaj Tel-Aviva IKU-sesioj (po EUR 7,80).