
La ĝenerala sekretario de UEA, Michela Lipari, petas uzi por mesaĝoj
al ŝi nur la ret-adreson
Ankaŭ la retadreso de la estrarano pri kulturo, Tacuo Huĝimoto, estas ŝanĝita. La nova estas tacuo@oomoto.or.jp.
Alta Protektanto: La prezidento de Respubliko Kroatio, Stjepan Mesic akceptis esti la Alta Protektanto de la 86-a UK, enirante tiel la riĉan liston de ŝtatestroj en tiu funkcio kaj simbolante la vastan subtenon al Esperanto en Kroatio.
Poŝtmarko: La kroata poŝto omaĝos la 86-an UK per porokaza poŝtmarko. Temos pri la unua UK-rilata poŝtmarko de post 1990.
Kongresejoj: Oni kongresos paralele en du lokoj: la eleganta koncertejo "Vatroslav Lisinski" kaj la proksima Elektroteknika Fakultato. Kelkaj programeroj okazos ankaŭ aliloke.
Vizoj: Indas jam nun esplori ĉe la plej proksima kroata ambasado/konsulejo kiuj vizo-kondiĉoj validas por oniaj lando kaj kazo. La kondiĉoj povos rapide ŝanĝiĝi. La aliĝintoj kiuj bezonos vizon, ricevos oficialan invitilon.
Internacia Kongresa Universitato: La rektoro de la 54-a IKU estos akademiano Dalibor Brozovic. Prelegemuloj bv. noti la limdaton por kandidatiĝo: 15-a de januaro 2001.
Loĝado: Zagrebo abundas je altklasaj hoteloj kun relative moderaj prezoj (40 ĝis 120 EUR). Studentaj loĝejoj, sufiĉe proksimaj al la kongresejoj kaj kun komforto de 2- kaj 3-stelaj hoteloj, kostos 20 ĝis 40 EUR. Estos ankaŭ malpli kostaj loĝeblecoj por grupoj kaj gejunuloj (detaloj ĉe la konstanta adreso). Plenaj informoj kun mendiloj troviĝos en la Dua Bulteno.
Ekskursoj: Oni antaŭvidas tri antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn, ĉefe laŭ la rava kroata marbordo: Istrio kaj Kvarnero, Meza Adriatiko kun arkipelago Kornati, Suda Adriatiko kun Dubrovnik. Inter la tuttagaj ekskursoj elstaras la famegaj Lagoj de Plitvice, Kumrovec (la naskiĝloko de Tito), la montara Zagorje-regiono kaj la cikonia vilaĝo Ĉikoŝ.
Junulara programo: Interesitoj kaj amasloĝemuloj kontaktu la lokan prizorganton: Irina Barac, Ozaljska 112, HR-10000 Zagreb (irina.barac@ yahoo.com aŭ ibarac@inet.hr; tel. +385-1-363 5564, portebla tel. +385-98-414168).
Infana Kongreseto: IIK akceptas E-lingvajn infanojn 6-13-jarajn. Ĝis la jarfino validas favoraj kotizoj. Oni bv. kontakti la komisiiton Stefan MacGill (Bethlen u. 2, HU-2030 Erd, Hungario (stefan.macgill@galamb.net) aŭ peti informilon ĉe la CO.
Dua Bulteno: Dua Bulteno, kun detaloj pri ekskursoj kaj loĝeblecoj kaj kun aliaj utilaj informoj por kongresontoj, aperos januare. Ĝin ricevos nur la aliĝintoj.
Materialoj: Kolora afiŝo haveblas ĉe LKK kaj ĉe la libroservo de UEA por 2,70 EUR. Por mendoj ĝis 5 ekz. aldoniĝas afranko de 5 EUR. Ĉe UEA estas mendeblaj ankaŭ belaj glumarkoj (1,20 EUR por 10-marka folio). La Unua Bulteno kaj urba prospekto riceveblas laŭpete senpage ĉe UEA.
Aliĝoj: Ĝis la 25-a de oktobro estis 325 aliĝoj el 40 landoj. Kvankam la unua granda aliĝ-ondo venos jarfine, la pintaj landoj verŝajne jam nun distingiĝas. Apud Kroatio (26) temas pri Germanio (33), Japanio (16), Nederlando (15), Francio (14), Brazilo (13), Italio (11) kaj Pollando (10).
Kotizoj: Ĝis la jarfino validas jenaj kotizoj (ĉiuj sumoj en eŭroj): Individua membro de UEA (IM): 120 [landoj de tarifo B: 90]; ne-IM: 150 [112]; junulo/kunulo/handikapito/komitatano: 60 [45]; samaj kategorioj por ne-IM: 90 [67]. Por landoj de iama Jugoslavio (krom Slovenio) validas aparta tarifo.