Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 103

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 103 (2000-11-02)

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2001

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA denove invitas partoprenantojn. La rezultojn oni anoncos en la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo.

Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, "Kulturo de dialogo -- Dialogo inter kulturoj". Proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj (ĉ. 400 x 65 tajpospacoj). Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj aŭtoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.

Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo). Daŭro 15 ĝis 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en la jaro 2000. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2001. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2001.

Ĉion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas.

Premioj: 1-a premio: EUR 190; 2-a premio: EUR 133; 3-a premio: EUR 76; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) EUR 133; Infanlibro de la Jaro: EUR 399.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Belartaj Konkursoj.

Detala regularo haveblas kontraŭ unu respondkupono ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe . Ĝi troviĝas ankaŭ en la TTT-ejo de UEA; www.uea.org, ĉe "Regularoj".



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz103.htm