Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 108d

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 108d (2000-12-06)

TUTJARA MEMBROKUNVENO DE UEA EN LA RETO

Kunlige kun la neceso ke ĉiuj membroj diskutu pri la nova labor-plano de UEA, naskiĝis la ideo vastigi al la tuta jaro per la teĥnikaj rimedoj nun haveblaj la tradiciajn kunvenojn okazantajn dum la UK, kiam membroj de UEA rajtas fari demandojn pri la estrara raporto aŭ ĝeneralajn demandojn al la estraro.

Tiel estas kreita la listo per kiu la individuaj membroj de UEA povos, ĝuste kiel dum la kunvenoj en la UK, diskuti pri ĉiuj aspektoj de la agado de UEA.

Se vi estas individua membro de UEA (la informo estos kontrolita de la direktoro de la CO), vi rajtas aliĝi per mesaĝo al en kiu vi menciu vian nomon kaj vian UEA-kodon. Se vi ne memoras vian kodon, aldonu vian adreson.

La listo estos daŭre sekvata de almenaŭ unu estrarano de UEA (en la komenco la ĝenerala sekretario: Mikela Lipari), kaj shi respondos kolektive chiun duan semajnon, krom pri esceptaj kaj gravaj temoj.

Validas la reguloj:

Aliĝu, se vi estas individua membro, kaj ĝuu ĝin.

Renato Corsetti
Vicprezidanto de UEA



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz108d.htm