
Carmel Mallia parolis pri Malto, umbiliko de Mediteraneo, kaj Gerrit Berveling pri Mediteraneo en antikveco, kiam ĝi estis tre pli efika ponto ol ĝi estas nun. Jozef Shemer prilumis la nuntempajn rilatojn inter judoj kaj araboj en Israelo, kaj Antonio Marco Botella, malhelpita ĉeesti pro malsano, sendis skriban kontribuon pri la feliĉa periodo kiam etne kaj religie malsamaj homoj kunvivis pace en Al-Andalus.
Pluraj aliaj programeroj rilatis al la Kongresa Temo, tiel ke ĉiuj kongresanoj en unu momento aŭ alia estis enplektitaj en la diskutoj. La konkludoj estas duspecaj, teoriaj kaj praktikaj.
El la teoria vidpunkto multaj agnoskas ke la Esperanto-movado devas fari ion por konstrui ponton inter la nordo kaj la sudo de la mondo. Mediteraneo en tiu senco estis nur metaforo pri la tuta mondo. ĝuste nuntempe la plej granda fendo dividas tiujn du mondopartojn, kaj la Esperanto-movado devas agi por pliigi la interkomprenon inter la du grandaj tendaroj.
El la praktika vidpunkto oni ne povas ne konstati ke la Esperanto-movado
estas esence movado forta en la nordaj landoj, dum en la sudaj (mediteraneaj
aŭ ne-mediteraneaj) landoj ĝia forto estas tre varia. Labori por
konstrui unue la sudan bazon, sur kiu staros la ponto, estas nia prioritato.