
Enkonduke prelegis Humphrey Tonkin, pri la konceptoj "movado", "komunumo" kaj "civito"; kaj Yves Peyraut, prezidanto de SAT, pri la nuntempaj sociaj taskoj de Esperanto-organizaĵoj. Skribe kontribuis Aleksander Korĵenkov, kiu pro personaj kialoj ne povis ĉeesti. La enkonduka prelego de Korĵenkov, titolita "Esperanto post la jaro 2000", jam aperis kiel la unua numero de la nova serio de "Diskutkajeroj" de UEA. Ankaŭ la prelegoj de Tonkin kaj Peyraut estos publikigitaj.
La ĉeestantaj asocioj prezentis sin kaj sian agadon. Sekvis vigla debato, kiu devigis la organizantojn plilongigi la renkontiĝon je unu horo.
La ĉefa rezulto de la kunveno estas la montro de granda preteco je
du-flanka aŭ plurflanka kunlaboro inter la partoprenintoj, kio jam
dum la venonta laborjaro devus doni siajn fruktojn en la formo de kunlaboraj
aranĝoj inter fakaj asocioj. Oni krome decidis daŭrigi la ekziston
de la Forumo en la nuna neburokrata maniero (prezidantoj aŭ estraroj
rilatas inter si) kaj pritaksi la rezultojn dum la venonta UK en Berlino.