Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 112c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 112c (2001-01-19)

AKREDITO DE REPREZENTANTOJ DE UEA ĈE UN KAJ UNESKO

Kadre de la oficialaj rilatoj de UEA kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko la Ĝenerala Direktoro akreditis la oficialajn reprezentantojn de la Asocio ĉe tiuj mond-organizaĵoj por la kalendara jaro 2000.

Ĉe Unuiĝintaj Nacioj UEA havas la statuson de specialaj konsultaj rilatoj kaj rajtas akrediti reprezentantojn ĉe ĉiuj oficejoj de UN. En Nov-Jorko la delegacio de UEA konsistas el Ulrich Becker, Daniel Cuthbert, Rochelle Grossman, Mark Fettes kaj Humphrey Tonkin. En Ĝenevo UEA estas reprezentata de Mireille Grosjean, Andy Künzli kaj Marion Belisle, kaj en Vieno de Hans Michael Maitzen, Renate Klag kaj Walter Klag.

Kun Unesko UEA estas en operaciaj rilatoj. Ĝiaj reprezentantoj en Parizo estas Vincent Charlot, Barbara Despiney kaj Philippe Berizzi.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz112c.htm