
Paatalo-instituto, edukejo por amatoraj verkistoj en Taivalkoski, komunumo en Norda Finnlando, organizas fabelkonkurson por finnaj infanoj ĉiujare ekde 1994. Tiu konkurso fariĝis tre konata kaj populara en la lando.
En Metsakyla, vilaĝo en Taivalkoski, de kelkaj jaroj aktivas Esperanto-grupo gvidata de s-ino Aini Vaaraniemi. Lau ĝia iniciato, la t.n. vilaĝa asocio de Metsakyla proponis aldonon de Esperanta branĉo al la konkurso de la jaro 2000. Malgraŭ mallonga tempo alvenis 25 verkoj el 8 landoj. Kiel raportis la revuo Esperanto (n-ro 12/2000), la publikigo de la rezultoj kaj la cheesto de unu el la ne-finnaj premiitoj, Stefani Strunjek el Kroatio kun sia instruistino Judita Rey-Hudeĉek, altiris multe da atento de ĵurnalistoj.
Pro la sukceso de la unua provo, ankaŭ la konkurso en 2001 havas Esperantan branĉon. La Estraro de UEA asignis al ĝi la aŭspiciojn de UEA por rekoni la gravecon de tiu unika iniciato kaj por kontribui al ĝia diskonigo.
La konkurso bonvenigas fabelojn de infanoj, kiuj jam scipovas aŭ nur studas Esperanton. Estas tri aĝkategorioj: A. infanoj ĝis 9-jaraj; B: 9-11-jaraj; C. 12-14-jaraj. La konkursaĵoj povas ampleksi maksimume tri tajpitajn paĝojn. Minimuma limo ne estas. La konkursaĵoj devas alveni plej laste la 31-an de julio 2001 ĉe la adreso:
Paatalo-Instituto
PL 39
FI-93401 Taivalkoski, Finnlando
Oni skribu sur la koverto la vorton "Fabelkonkurso". Ĉiu konkursaĵo estu signita per pseŭdonimo. En akompana koverto estu la vera nomo, naskiĝdato, adreso kaj, se eble, telefonnumero aŭ retadreso.
La rezultojn oni publikigos en la Tago de Fabelo, la 18-an de oktobro, samtempe kun la rezultoj de la finnlingva konkurso. La publikigo estos programero de infana kultursemajno, tradicie okazanta en Taivalkoski oktobre.
Pli da informoj pri la konkurso haveblas ĉe:
Aini Vaaraniemi
Vaarajarventie 26 A
FI-93590 Vanhala, Finnlando
rete: aini.vaaraniemi@pp.inet.fi
Paatalo-instituto, fondita en 1990, portas la nomon de Kalle Paatalo, la plej populara finna verkisto de la lastaj kvardek jaroj. Li naskiĝis en Taivalkoski en 1919 kaj mortis en Tampereo en 2000. Lia hejmregiono estas konata al esperantistoj per la filmo Reveno al Finnlando de Roman Dobrzynski pri la vivo de pola sklavlaboristo dum la dua mondmilito.
Paatalo-instituto en TTT: www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti