Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 113c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 113c (2001-01-26)

UEA ELEKTIS KOMISIONON POR MEZA EŬROPO

Por pli efike kunordigi la agadon de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en la landoj de Meza Eŭropo, la Estraro de UEA nomumis trimembran regionan komisionon. Ĝia kunordiganto estas Oszkar Princz, sekretario de Hungaria Esperanto-Asocio. La aliaj membroj estas Stanislaw Mandrak, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, kaj Jan Vajs, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz113c.htm