Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 114b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 114b (2001-02-10)

LA ZAGREBA UK SUPERIS LA UNUAN MILON

1070 kongresanoj el 50 landoj aliĝis al la 86-a Universala Kongreso de Esperanto ĝis la 5-a de februaro.

Francio, Germanio kaj la gastiganta lando Kroatio pintas en la statistiko, kun respektive 129, 122 kaj 115 registritaj aliĝintoj. Pli ol 20 kongresanoj aliĝis ankaŭ el Japanio (68), Italio (49), Pollando (45), Nederlando (41), Belgio (35), Britio (32), Hungario (32), Svislando (29), Svedio (26), Brazilo (25), Ĉeĥio (24) kaj Usono (22).



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz114b.htm