Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 117

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 117 (2001-03-01)

12 KANDIDATOJ POR KOMITATANECO B

Entute 12 kandidatoj konkursos pri 7 lokoj de komitatanoj B en la Komitato de UEA por la periodo 2001-2004. La komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn.

La kandidatiĝa periodo finiĝis la 28-an de februaro, kiam plej laste la kompleta dokumentaro de ĉiu kandidato devis atingi la Centran Oficejon. La kandidatoj estas:

Marija Beloŝeviĉ (Kroatio)
Vincent Charlot (Francio)
Philippe Chavignon (Francio)
Christian Darbellay (Germanio)
Katinjo Fetes-Tosegi (Aŭstrio)
Aleksander Korĵenkov (Ruslando)
LEE Chong-Yeong (Korea Resp.)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando)
Leon H. Roijen (Nederlando)
Amri Wandel (Israelo)
WU Guojian (Ĉinio)

Fetes-Tosegi, Korĵenkov, Lee, Orellana kaj Wandel membris kiel komitatano B ankaŭ en la nuna Komitato, kaj Darbellay reprezentis sian landan asocion kiel komitatano A.

En majo la individuaj membroj de UEA ricevos balotilon por elekti siajn reprezentantojn per poŝta baloto. Intertempe komenciĝis ankaŭ la elektado de komitatanoj A, kiuj reprezentas la landajn kaj fakajn asociojn aliĝintajn al UEA. Tiuj asocioj elektas siajn reprezentantojn laŭ siaj propraj reguloj. Krome la junulara sekcio TEJO nomumas du komitatanojn A.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz117.htm