Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 119

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 119 (2001-03-29)

PREMIO MIYOSHI POR HISTORIA STUDO PRI UEA

Por ke venontaj generacioj povu bone informiĝi pri la problemoj de la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, la studgrupo Perspektivo volas stimuli per konkurso la verkadon de studoj pri tiu periodo. La kvin plej bonaj studoj pri la influoj de tiuj problemoj sur la tiaman funkciadon de UEA ricevos premion de 500, resp. 400, 300, 200 kaj 100 USD -- dank' al pluraj personoj, ĉefe la japana mecenato Etsuo Miyoshi.

La temo de la konkursaĵoj estu "Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970-1980". Ili ampleksu inter 10 kaj 50 paĝoj; la teksto estu esperantlingva kaj klare legebla. Eblas partopreni individue aŭ kolektive, sed oni donu klaran indikon pri tio. La konkursaĵoj atingu Flandran Esperanto-Ligon (Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio) antaŭ la 1-a de oktobro 2001. La verkinto uzu kaŝnomon; en aparta koverto estu indikitaj la vera nomo kaj la adreso. Tri kvalifikitaj personoj (po unu nome de Perspektivo, s-ano Miyoshi kaj UEA) pritaksos la verkojn per poentoj. La sekretario de Perspektivo redaktos la rezulton laŭ la poentumo kaj indikos la laŭreatojn. La studgrupo Perspektivo rajtos publikigi ĉiujn senditaĵojn.

Pliaj informoj riceveblas ĉe la membroj de Perspektivo; retpoŝte ĉe la kasisto: alhu@xs4all.be. Aktivuloj el la periodo 1970-80 estas petataj, se ili ne mem konkursos, disponigi sciojn kaj dokumentojn al partoprenemuloj.

La prezidanto de la studgrupo Perspektivo estas d-ro Wim M.A. De Smet (Hertendreef 12, BE-2920 Kalmthout, Belgio; tel. +32 3 666 99 49) kaj la honora prezidanto la Nobel-premiito prof. Reinhard Selten.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz119.htm