
Al Hejma vortaro sukcesis en 2000 la sama raraĵo kiel al Monumente pri Esperanto en 1997: la unua loko en ambaŭ furorlistoj de la libroservo de UEA, tiu de totalaj kaj tiu de unuekzempleraj vendoj. Ĉi-sube aperas ambaŭ statistikoj por doni pli bonan bildon pri la vera debito de diversaj titoloj. En la listo de totalaj vendoj ĉefe pezas la vendoj al aliaj libroservoj, kiuj siavice revendas parton de la akiritaj stokoj al individuaj klientoj nur en postaj jaroj. Plejmulto en tiu listo estas eldonaĵoj de UEA (17 el 20), tiel ke la listo de unuekzempleraj vendoj al individuaj klientoj donas pli fidindan ideon pri tio, kiuj titoloj vere estis la plej popularaj sur la Esperanta merkato.
Pro la malpli granda UK la vendoj en 2000 restis multe sub tiuj en 1999. En Tel-Avivo la libroservo enkasigis 37500 eŭrojn malpli ol en Berlino. Tamen la tuta volumeno de la vendoj (EUR 125433, t.e. 276418 gld.) estis nur 18100 eŭrojn sub tiu en 1999. En jaro de granda UK, parto de la regulaj klientoj aĉetumas en la kongreso anstataŭ mendi de la vendejo en la CO. En jaro kiam ili ne kongresas, ili mendas de Roterdamo. Sekve la tuta rezulto de la libroservo fluktuas malpli ol la vendoj en UK, kiel montras la tabelo (kun rondigitaj sumoj en eŭroj):
1997 |
1998 |
1999 |
2000 |
En UK | 13600 |
50000 |
59000 |
21500 |
| En CO | 104500 |
85400 |
84500 |
103900 |
| Entute | 118100 |
135400 |
143500 |
125400 |
En granda UK la libroservo atingas ankaŭ klientojn, kiuj neniam mendas poŝte, sed tie ankaŭ la poŝtaj klientoj emas aĉeti pli. Reklamo aŭ kataloga priskribo ne same efikas kiel vidi la libron, preni ĝin en la manojn kaj foliumi ĝin. Tion montras ankaŭ la sperto de la Malfermaj Tagoj de la CO. En ĉiu Esperanto-aranĝo, ĉu eta aŭ granda, devus do esti almenaŭ modesta libroservo. Bedaŭrinde landaj asocioj tro ofte neglektas tion, por ne paroli, ke pli kaj pli multaj el ili ne plu havas libroservon, kvankam funkciigo de libroservo devus esti unu el iliaj bazaj taskoj.
En 2001 la libromerkato, ne nur la libroservo de UEA, ricevos ekstran impulson per la apero de nova, 190-paĝa katalogo de UEA. Ĝin ricevos senpage la Membroj-Abonantoj en pagipovaj landoj, ĉiuj honoraj kaj dumvivaj membroj, ĉiuj delegitoj, Esperanto-kluboj kaj la ceteraj klientoj de la libroservo. Krome ĝi estos aĉetebla por malalta prezo.
|
n-ro da ekz. |
titolo, priskribo, aŭtoro | prezo (eŭroj) |
| 485 |
Hejma vortaro, red. Jouko Lindstedt* |
7,50 |
| 477 |
Pasporta Servo, listo de gastigantoj de TEJO* |
10,80 |
| 349 |
Esperantaj sinonimoj, Jaan Ojalo* |
7,20 |
| 275 |
Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun* |
6,30 |
| 221 |
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, gvidilo* |
3,00 |
| 179 |
Saluton! lernolibro, Audrey Childs-Mee* |
10,80 |
| 173 |
Lito apud la fenestro, rakontoj, Betty Salt* |
4,80 |
| 164 |
Kio estas demokratio? D. Beetham & K. Boyle* |
9,90 |
| 129 |
Zamenhof, hodiaŭ, A. Chiti-Batelli* |
2,15 |
| 128 |
Diccionario de bolsillo, poŝvortaro hispana |
6,00 |
| 118 |
Faktoj kaj fantazioj, Marjorie Boulton* |
16,35 |
| 114 |
La nigra insulo, aventuroj de Tinĉjo |
10,20 |
| 113 |
Metodiko de la Esperanto-instruado, R. Rakuŝa* |
6,00 |
| 107 |
Monumente pri Esperanto, Hugo Roüllinger* |
7,50 |
| 105 |
La laboro de UEA por pli paca mondo, Ulrich Lins* |
2,10 |
| 102 |
Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj, Goscinny/Uderzo |
9,00 |
| 102 |
Kio ni estas kaj kion ni celas? Pri Praga Manifesto* |
5,50 |
| 100 |
Strategio de Esperanto en la nova jarmilo, G.C.
Fighiera* |
2,25 |
| 96 |
Asteriks kaj Kleopatra, Goscinny/Uderzo |
9,00 |
| 91 |
De tajgo al minaretoj, A.Fighiera-Sikorska/J.Gibczynska* |
3,00 |
n-ro da ekz. |
titolo, priskribo, aŭtoro | prezo (eŭroj)
|
| 106 |
Hejma vortaro, red. Jouko Lindstedt* |
7,50 |
| 102 |
Esperantaj sinonimoj, Jaan Ojalo* |
7,20 |
| 74 |
Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun* |
6,30 |
| 68 |
Pasporta Servo, listo de gastigantoj de TEJO* |
10,80 |
| 62 |
Kio estas demokratio? D. Beetham, K. Boyle* |
9,90 |
| 58 |
Lito apud la fenestro, rakontoj de Betty Salt* |
4,80 |
| 38 |
La ŝtona urbo, romano de Anna Lowenstein |
24,00 |
| 36 |
Apartaj mondoj: verboj kaj participoj, Geraldo
Mattos |
6,00 |
| 32 |
Masko, kompakta disko de Kajto |
12,00 |
| 31 |
Gramatiko de Esperanto, Miroslav Malovec |
15,00 |
| 31 |
La ĉefaj principoj de fremdlingva instruado,
A. Melnikov |
9,00 |
| 31 |
Alico en Mirlando, infanklasikaĵo, Lewis Carroll |
6,00 |
| 29 |
Ĉu ŝi mortu tra-fike? seksa-krima romano,
J. Balano |
9,90 |
| 29 |
La laboro de UEA por pli paca mondo, Ulrich Lins* |
2,10 |
| 29 |
Cent ĉinaj fabloj, komp. Gao Jingmin |
6,90 |
| 29 |
La vort-teorio de Esperanto, R. de Saussure |
6,00 |
| 29 |
Saluton! lernolibro, Audrey Childs-Mee* |
10,80 |
| 28 |
Lingva arto, festlibro Auld/Boulton, red. V. Benczik* |
16,50 |
| 27 |
Surklifa, romano de S. Elgo |
13,50 |
| 26 |
Nomoj, noveloj de J.H. Rosbach |
7,80 |