
Ĝis la 30-a de aprilo 1471 kongresanoj el 56 landoj aliĝis al la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo (21-28 julio 2001).
Kvar landoj konsistigas propran grupon pro granda nombro da aliĝintoj: Francio (188), Kroatio (173), Japanio (151) kaj Germanio (150). Kun longa distanco sekvas Italio (65), Pollando (62), Hungario kaj Nederlando (po 51), Britio (43), Belgio (41), Brazilo kaj Svislando (po 30).
Rimarkinda estas la ankoraŭ tre malgranda nombro da aliĝintoj el aliaj eksjugoslaviaj landoj: Bosnio-Hercegovino (10), Jugoslavio (8), Slovenio (6) kaj Makedonio (3), same kiel tiu el aliaj balkanaj landoj: Rumanio (18), Bulgario (17), Albanio (3) kaj Greklando (2). Apud Japanio kaj Brazilo la plej multnombraj ekstereŭropaj landoj estas Usono (27), Korea Resp. (22), Israelo (18), Ĉinio (16), Aŭstralio (9) kaj Kubo (8).