Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 122b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 122b (2001-05-09)

VICPREZIDANTO DE UEA ĈE UNESKO

Kadre de la regulaj kontaktoj inter UEA kaj Unesko, la vicprezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, vizitis la sidejon de Unesko en Parizo la 24-an kaj 25-an de aprilo. En ambaŭ tagoj akompanis lin Vincent Charlot; en la dua tago ankaŭ Philippe Berizzi. S-roj Charlot kaj Berizzi estas konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko.

Tre interesan diskuton la delegacio de UEA havis kun s-ino Kaisa Savolainen, direktorino de la Sekcio pri Humanisma, Kultura kaj Internacia Edukado. Krom pri la agado de UEA por diskonigi la celojn de Unesko, ŝi interesiĝis pri la agado de UEA ĝenerale kaj pri la stato de la Esperanto-movado. Ŝi aparte aprezis la esperantigon de Unesko-eldonaĵoj fare de UEA. En la renkontiĝo ĉeestis ankaŭ s-ro Matoko. Sub lia aŭtoritato estas la projekto Linguapax, kaj sekve d-ro Corsetti povis informi lin pri la nuna stato de Interkulturo, komuna projekto de UEA kaj ILEI.

Kun s-ino Monique Fouilhoŭ, prezidantino de la Komitato de Unesko por Ligoj kun NRO-j, oni bilancis la Unesko-aktivadon de UEA en 2000. En ĝi elstaris la kolektado de subskriboj por la Manifesto 2000, en kiu UEA atingis la 14-an lokon inter NRO-j rilate la kolektitan nombron. UEA partoprenis ankaŭ en du t.n. miksaj programkomisionoj, "Homaj rajtoj kaj toleremo" kaj "Komunikado kaj novaj teknologioj", kaj kontribuis per prelego al la novembra kolokvo pri la Kulturo de Paco. Komunikoj pri la agado de Unesko estis regule dissendataj rete. S-ino Fouilhoŭ alte taksis la aktivecon de la monda UEA, esperante, ke ankaŭ ĝiaj landaj asocioj pli aktive rilatos kun la naciaj Unesko-komisionoj.

Plia kunsido okazis kun s-ino Liselotte Andersson el la Divizio Kulturo de Paco. Temis pri laborkunsido por klarigi la celojn de la Internacia Jardeko por la Kulturo de Paco kaj Neperforto por la Infanoj de la Mondo (2001-2010) kaj la teknikan funkciadon de la TTT-ejo de Unesko pri la Kulturo de Paco.

D-ro Corsetti vizitis ankaŭ la sidejon de Unuiĝo Franca por Esperanto, kie li unue kunsidis kun s-roj Charlot kaj Berizzi pri konkretaj farendaĵoj por pli fortigi kaj videbligi la Unesko-agadon de UEA. Poste li partoprenis en kunsido de la pariza Konversacia Rondo kaj vespermanĝis kun klubanoj de E-94 en Choisy. La 26-an de majo la vicprezidanto de UEA renkontiĝis en la sidejo de Sennacieca Asocio Tutmonda kun prezidanto Ivo Peyrault kaj Kreŝo Barkoviĉ.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz122b.htm