
Laborgrupo de NRO-j havantaj konsultajn rilatojn kun Unicef, la Infan-Fonduso de UN, pretigis lastatempe dokumenton pri la realigo de infanaj rajtoj en la unua jardeko de la tria jarmilo. La NRO-komunumo de Unicef celas transdoni ĝin al speciala sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN dediĉota al infanoj.
UEA subskribis la dokumenton, sed ĝi atentigis pri tre grava manko en ĝi, nome ne-mencio de la rajto de la infanoj esti edukataj en la propra denaska lingvo, almenaŭ en la elementa nivelo. La interveno de UEA donis fruktojn: en novan, reviziitan version de la dokumento eniris mencio pri "akcelado de gepatralingva instruado en la fruaj jaroj de la elementa lernejo".
UEA havas la statuson de konsultaj rilatoj kun Unicef ekde 1993.